La suba teksto estis publikigita en la libro: Symposium on Communication Accross Cultural Boundaries. 2005. Red. Ch. Kiselman. Dobrichovice: Kava-Pech. Artikolo surbaze de prelego farita dum la “Symposium on Intercultural communication” de la Sveda Akademio kaj la Akademio de Esperanto en 2003.
Resumo. La prelego traktas interkulturan
komunikadon kiam ne nur la kultura fono de la interkomunikantoj, sed ankaŭ
iliaj gepatraj lingvoj estas malsamaj. Interkultura komunikado estas analizata
en la kadro de i.a. ĝiaj celoj, manieroj, efikeco kaj eblaj konfliktoj.
Gravan emfazon ricevas la influo de kulturo (kulturaj scioj, atendoj, valoroj,
kutimoj, ktp.) de la interparolantoj sur la komunikadon kaj tiu ligita al la
uzata komuna lingvo.
La internacia angla estas esplorata kiel lingvo kaj komunikilo inter kulturoj.
Mi aplikos la samajn kriteriojn por esperanto kaj serĉos respondon al la
demando, en kio ĝi diferencas de la angla en simila rolo kaj ĉu ĝi
havas alian funkcion.
Abstract. Intercultural communication in
Europe: English and Esperanto as alternative communication tools.
The paper treats intercultural communication in cases when not only the
cultural backgrounds of the communicating partners but also their mother tongues
are different. Intercultural communication will be analyzed in the framework of
its goals, manners, effectiveness and possible conflicts. The influence of the
culture (cultural knowledge, expectations, values, customs, etc.) of the
interlocutors on the communication and that of the culture associated with the
common language in use will be especially emphazised.
International English will be investigated as a language and communication tool
between cultures. I will apply the same criteria for Esperanto, and try to
answer the question of how it differs from English in the same role, and if it
has another function.
La Eŭropa Unio jam nombras 25 ŝtatojn, kaj aliaj eŭropaj ŝtatoj aspiras al membriĝo. Ne estas mia tasko analizi, ĉu EU kaj en la estonteco Eŭropo fariĝos federacia ŝtato simila al Usono aŭ ne, tamen mi rimarkas du bazajn diferencojn: 1) Usono kalkuliĝas kiel la granda fandujo, kie la alvenintoj post certa tempo (eble nur la dua aŭ tria generacio) plejparte forlasas sian originan kulturon kaj fariĝas usonanoj; 2) la tuta lando havas komunan lingvon, la anglan (kvankam en la sudaj ŝtatoj la hispana havas pli kaj pli fortan pozicion).
En Eŭropo kaj ene de EU regas multkultureco kaj multlingveco, kies gravecon substrekas ĉiuj bazaj dokumentoj de EU. Eŭropo el neniu vidpunkto (politika, ekonomia, kultura, lingva, religia aŭ geografia) estas unueca, tion bone prezentas Vera Barandovska (2000); aliaj atentigas, ke mankas eŭropa konscio, kiu povus kunforĝi la homojn. Tiˇsljar (1998, 2002) konsideras, ke komuna neŭtrala lingvo kiel esperanto povus servi kiel identigilo kaj helpus elformi la eŭropan konscion krom la solvo de komunikada problemo. La ideo, ke io de ekstere venanta, ne tradicia, povus formi identecon estas dubinda, kvankam esperanto ĝuste tiun rolon plenumas por la esperanta lingvokomunumo (raŭmistoj eĉ deklaras, ke “mia lingvo estas mia nacio”, kiu fariĝis slogano de PEN-klubo (Universala deklaracio pri la lingvaj rajtoj 1996) kaj praktike tion akceptas la anoj de la Esperanta Civito).
Unuflanke la multkultureco kaj multlingveco en si mem estas granda konservinda valoro, kaj tre gravas la egalrajteco de membroŝtatoj en politika, kultura kaj lingva niveloj, aliflanke la egalrajta komunikado en multlingva kunteksto kaŭzas multajn – jam praktike kaj finance ne supereblajn – problemojn internaciskale en politikaj kaj sociaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj asocioj, entreprenoj kaj ankaŭ en la privata sfero (turismo). Pluraj vidas en tio eŭropan Babelan kaoson (Fettes 1991, Piron 1994).
Necesas interpretistoj por la konferencoj kaj kunsidoj, tradukistoj por pretigi la dokumentojn en diversaj lingvoj, krome enorma eldona laboro. La kostoj de la komunikado fariĝas pli kaj pli grandaj, laŭ la singardaj datumoj de Phillipson (2003:114): 1,2 milionoj da paĝoj estas tradukitaj jare por la celoj de EU kaj ĉirkaŭ 200 interpretistoj por ĉiuj lingvoj interpretas pli ol 50 kunsidojn tage; unu tekstopaĝo tradukita kaj kontrolita kostas 175 eŭrojn; la Eŭropa Komisiono kaj Parlamento elspezis 494 milionojn da eŭroj por tiuspecaj laboroj en 2001. Maertens (1994:88) taksas la kostojn eĉ pli altaj, 698 milionoj da eŭroj jam por 1990, analizante la interpret- kaj tradukkostojn de 6 EU-instancoj, t.e. 34 procentoj de la budĝeto. Tiuj kostoj draste multobliĝas, se la egalrajteco de ĉiuj lingvoj estas traktata serioze, ĉar per la aliĝo de novaj membroŝtatoj la oficialaj lingvoj de EU altiĝis de 11 al 20. (Ankaŭ Irlando, kiu ĝis nun konsentis uzi la anglan, nun postulas la oficialigon de la irlanda lingvo.)
Por pli bone kompreni la lingvan situacion en Eŭropo, estas utile vidi la nombron de denaskaj parolantoj de kelkaj lingvoj kaj la ekonomian potencon de la landoj, kie ili estas oficialaj: vidu tabelon 1, kie ni uzis la datumojn de Navarro 1997, kiu ĉerpas el Encyclopaedia Britannica 1995 Yearbook.
El la tabelo 1 vidiĝas, ke la rusa lingvo havas la plej multajn parolantojn en Eŭropo (la eŭropaj partoj de Rusio kaj eks-sovetiaj landoj), sed ke la germana estas la plej grava en la Eŭropa Unio koncerne la nombron de siaj parolantoj – kiuj cetere vivas en kvin landoj: Germanio, Aŭstrio, Svislando, Luksemburgio kaj Belgio – kaj ankaŭ la ekonomian potencon, kiel dua sekvas la franca, se ni konsideras la ekonomian potencon kaj la fakton, ke ĝi estas parolata en kvar landoj: Francio, Belgio, Svislando kaj Luksemburgio. Eĉ la itala antaŭas la anglan koncerne la ekonomian potencon. Tamen la angla – parolata nur en Britio kaj Irlando (krome en Malto, membro ekde 2004) – havas la plej grandan influon. Tion subtenas ĝia internacia pezo (tabelo 2).
Tabelo 1.
Lingvo | parolantoj (milionoj) |
ekonomia potenco (miliardoj da usonaj dolaroj) |
rusa | 151,9 | 392 |
germana | 92,1 | 2 197 |
angla | 60,7 | 1 061 |
franca | 59,5 | 1 339 |
itala | 55,5 | 1 101 |
pola* | 41,0 | 406 |
hispana | 32,0 | 442 |
nederlanda | 20,8 | 432 |
hungara* | 12,7 | 156 |
portugala | 12,1 | 117 |
ĉeĥa* | 10,2 | 156 |
litova* | 3,0 | 24 |
Tabelo 1. Parolantoj en Eŭropo de kelkaj lingvoj kaj ilia ekonomia potenco (parolantoj sumiĝas el diversaj eŭropaj landoj kaj dialektoj, krome el uzo kiel lingua franca; la ekonomia potenco estas kalkulita tiel: nombro de parolantoj x (bruta nacia produkto / nombro de loĝantoj); la datumojn koncerne la lingvojn kun * (novaj membroj de EU) mi kunmetis surbaze de la CIA World Factbook 2003).
Tabelo 2.
Lingvo | parolantoj (milionoj) |
ekonomia potenco (miliardoj da usonaj dolaroj) |
angla | 508,3 | 8 227 |
hispana | 334,1 | 1 784 |
portugala | 173,0 | 603 |
rusa | 166,0 | 418 |
franca | 115,7 | 1 599 |
germana | 96,0 | 2 257 |
itala | 59,2 | 1 163 |
nederlanda | 27,7 | 458 |
Tabelo 2. Parolantoj en la mondo de kelkaj el la lingvoj menciitaj en tabelo 1 kaj ilia ekonomia potenco surbaze de Navarro (1997) (kalkulo kiel en tabelo 1).
Serĉante solvon por la eŭropa komunikado eblas pluraj modeloj (kp. Pool 1998, Cwik 2002, kompletan sistemigon donas Blanke 2001):
Daŭra multlingveco, kie ĉiuj uzas sian gepatran lingvon kaj amaso da interpretistoj, tradukistoj kaj eldonistoj laboras pri la certigo de informinterŝanĝo. Tiu ĉi solvo certigas egalrajtecon, sed tro multe kostas. La lingvaj servoj foruzas grandan parton de la budĝeto de institucioj, anstataŭ servi la efektivajn celojn. La disvolviĝanta maŝina tradukado povos transpreni nur parton de la laboro. En la praktiko ne ĉiuj lingvoj estas egale uzataj, ekzistas pli kaj malpli uzataj lingvoj: la angla estas la plej ofte uzata laborlingvo kaj komunikilo eksteren, la du aliaj – en eŭropa kunteksto – sufiĉe gravaj lingvoj, la franca kaj la germana estas malpli uzataj (la germana surprize apenaŭ kovras 3 procentojn de la komunikaĵoj laŭ Blanke 2004!). Tio ofte vidiĝas ankaŭ ĉe laboranoncoj: ne-anglalingvanoj estas diskriminaciataj.
Trilingveco, kiam ĉiuj interkomunikiĝantoj scipovas almenaŭ tri lingvojn, do krom la gepatra lingvo ankoraŭ du. Tiu modelo ne malnecesigas la interpretistojn, ja ofte povas okazi, ke malgraŭ la scio de po 3 lingvoj la partneroj ne povos interkompreniĝi: ekz. polo, kiu parolas germane kaj ruse, kaj hispano, kiu parolas france kaj angle. Ĉiukaze konsiderante la neefikan lingvoinstruadon kaj la lingvoscion de la eŭropaj civitanoj (vd. rezultojn de Eŭrobarometro en Blanke 2004, kaj la fundamentan kritikon de Piron pri reala trilingveco), tio ne estas reala por grandaj amasoj, nur por iu elito. Praktike tiu solvo signifas denove la plifortigon de la pli uzataj lingvoj kaj la marĝeniĝon de la malgrandaj lingvoj; ja estus tendenco lerni tiun lingvon, kiun la plejmulto lernas, scias, do momente la anglan.
Unulingveco en internacia kunteksto kaj multlingveco loke. Tiu ĉi solvo estas la plej kostefika, ja necesas lerni nur unu lingvon kaj solvi la tradukproblemojn el kaj al tiu ĉi pivota lingvo. Por tiu ĉi celo eblas elekti unu el la etnaj lingvoj de la komunumo aŭ revivigi la latinan aŭ enkonduki planlingvon, ekz. esperanton.
Laŭ la franca lingvisto Hagège “Eŭropo estos multlingva, aŭ ĝi tute ne estos”. Malgraŭ la streboj observi la konstatojn de la Universala deklaracio pri la lingvaj rajtoj (1996), kiu teorie certigas egalajn rajtojn al parolantoj de diversaj lingvoj, en ĉiuj tri modeloj aperas la danĝero de pliuzo de iu etna lingvo – praktike tiu de la angla, kio estas kontraŭ la egalrajta komunikado kaj ne fontas el eŭropa tradicio. La germana povus havi pli grandajn pretendojn surbaze de sia disvastiĝinteco en Eŭropo kaj ankaŭ ekonomia potenco (tabelo 1), sed ĝi havas multe pli malavantaĝan situacion ol la angla (vd. supre en la alineo “Daŭra multlingveco”, Blanke 2004). Inter la membro-ŝtatoj de EU mankas eĉ la konscio pri bezono radikale ŝanĝi la nejustan lingvopolitikon en EU.
Diversaj esperantistaj lobiaj grupoj, ekz. Eŭropa Esperanto-Unio, la Studgrupo pri komunikado kaj lingvaj problemoj de EU kaj la Brusela Komunikadcentro de UEA, proponas esperanton kiel neŭtralan interkomunikilon por Eŭropo. Analizante la babelan sindromon kaj kontraŭstaron al akcepto de planlingvo la psikologo Piron (1994) mencias i.a. la ignoron, la defendon de status quo kaj la troan kredon en la natureco de naturaj lingvoj. Aliaj akceptas tiun alternativon (i.a. Eco 1994); la franca lingvisto Martinet (1989) tiel opinias: “la lingva problemo de la internacia komunikado manifestiĝas nuntempe en la konflikto inter esperanto – pri kiu ni scias, ke ĝi funkcias kontentige en la rondo de siaj uzantoj – kaj iu hegemonia nacia lingvo, kiel ni ĉiuj scias, la angla.” Indas priesplori la proponon el diversaj vidpunktoj.
Post la skiza prezento de la lingva problemo en Eŭropo kaj la eblaj solvoj el vidpunktoj de egalrajteco kaj kostoj, mi entreprenas la analizon de la angla kaj esperanto el la vidpunkto de lingvo kaj interkultura komunikado, kies prikonsidero estas grava faktoro en la sukcesa komunikado, kaj serĉas la specifecon de la alternativa komunikada maniero perhelpe de esperanto.
La vorton kulturo mi uzas en vasta senco, komprenante sub ĝi ne
nur artaĵojn, sed ankaŭ historion, instituciojn, materiajn signojn de
la homa vivo, sociajn kutimojn, morojn, kondutojn, pensmanieron kaj valorjuĝojn.
La lingvo estas parto kaj portanto de la kulturo. Oni alproprigas la kulturon
kaj la lingvon de la cirkaŭaĵo dum la ensociiga procezo. Individuo
karakteriziĝas per la kulturo de sia medio, sed individuaj trajtoj
traplektas tion, kiuj diferencigas lin/ŝin de la aliaj. Baze troviĝas
la universalaj trajtoj, laŭ la konata triangula prezento la persona kulturo
konsistas el:
Δ - - - - - -
- - speciala por la individuo: heredita kaj lernita;
Δ∇Δ - - - - - - - speciala por la
medio: lernita;
Δ∇Δ∇Δ - - - - - - universala homa naturo: heredita
Hofstede (1994) konsideras la kulturon kiel mensan programadon, kiu fontas el la familio, najbaroj, lernejo, laborejo kaj komunumo en kiu ni vivas. Li prezentas kulturon kiel cepon, kies tavoloj estas de ekstere simboloj, herooj, ritoj kaj valoroj. Lingvo apartenas al la ekstera tavolo. Por lerni alian kulturon, oni devas ŝanĝi la programon, do mallerni la propran. Cetere ni ĉiuj apartenas al pluraj grupoj, tiel ni havas plurajn mensajn programojn.
La lingvo spegulas la kulturon de sia lingvokomunumo. Ĉiujn kulturerojn oni esprimas per vortoj. La t.n. realaĵoj (kulturaj specifaĵoj), specialaj lingvaj strukturoj (ekz. esprimo de tempo kaj aspekto), la mapado de la mondo, realeco al vortoj (ekz. distingo de koloroj, familiaj rilatoj) kaj la frazeologiaĵoj estas kulturdependaj. Siavice la lingvo influas la pensadon de siaj uzantoj disponigante specialajn kadrojn al la mondovido kaj konceptado.
Kulturo influas la formon kaj enhavon de komunikado. La strukturo kaj formo de komunikado obeas al socilingvistikaj normoj ene de lingvokomunumo. Tiuj normoj dependas de la socia statuso, aĝo, sekso kaj intimeco de la rilatoj de la interparolantoj. Gravas ne nur tio kion oni diras, sed ankaŭ tio, kiel oni diras. La ĝentilecformoj (saluto, alparolo, formo de peto kaj rifuzo, ktp.) traplektas nian konversacion, ilia neuzo aŭ malĝusta uzo riskas la sukceson de la komunikado (ekz. plenumon de peto). Tiu ĉi normaro varias de kulturrondo al kulturrondo (ekz. la kutima pli familiara pola alparolo “sinjoro Peĉjo” estus ridinda hungare).
Ankaŭ la enhavo certagrade dependas de la lingvokomunumo, certaj temoj (ekz. seksa vivo, malsanoj, financa stato) povas esti tabuaj, do ne tuŝeblaj publike, aliaj temoj estas oftaj kiel societaj enkondukoj (ekz. la vetero, politika situacio). Alie aspektas konversacio en japana kaj usona kuntekstoj, eĉ la silento havas malsaman rolon (en aziaj kulturoj ĝi esprimas respekton, en eŭropa kaj usona kunteksto plie kontraŭstaron). La metakomunikado akompananta la lingvan komunikadon same havas siajn kulturdependajn variantojn (vd. Axtell 1997). La komunikada konduto estas determinata per tio: kiu parolas kun kiu kiel kaj pri kio.
La interkulturan komunikadon multe influas la kulturaj valoroj (kiel individuismo, familio, religio, homa naturo, tekniko, laboro kaj libertempo, egaleco, seksanec-rolo, naturo, tempo, formaleco, silento, memfido), kiuj konsistigas la identecon de la homo kaj mondkoncepto (Samovar, Porter 1999) – entute tio, kiel ni perceptas la mondon, kiel ni esprimas tion per la lingvo kaj metakomunikado.
Ekzistas riĉkuntekstaj kaj malriĉkuntekstaj kulturoj (Hall & Hall 1990: high and low context cultures): en la unua ne ĉio estas eksplice dirita dum la konversacio, ja la homoj konas la kuntekston kaj mem povas aldoni la neeldiritan informojn. La komunikado baziĝas sur multaj komunaj scioj, do funkcias certaj antaŭsupozoj (pli ofta en aziaj kulturoj); en la dua la kunteksto devas esti pli eksplice donita (ekz. usona kulturo). Konversacioj en la du malsamtipaj kulturoj alie aspektas, en la unua multe pli estas komunikata ol dirata.
Diferencas la fonaj scioj de komunikantoj, al kiuj povas aludi la komunikaĵo. Ankaŭ la konotacioj estas malsamaj; ni nur menciu la malsaman komprenon de prezidento, profesoro ktp. (ĉi lasta kiel ‘instruisto’ aŭ la ‘plej altgrada universitata instruisto’).
Ju pli malproksimas du kulturoj, des pli eksplicaj devas esti la interparolantoj. Kvankam eblas kontraŭstarigi eŭropan kaj azian komunikadon, tamen ambaŭ estas interne tre diversaj. La kontrastigo de orient- kaj okcident-eŭropa aperas ankaŭ en la komunikado, same diferencas la nordaj kaj sudaj parolkutimoj (en ĝentilecformoj, parolrapideco, distanco inter la interparolantoj ktp.). La eŭropa multkultureco implikas diversecon en la komunikado. Ĉu la angla, kiu havas sian kulturan ŝargon de la angla kulturo por resti ĉe Eŭropo aŭ tiun de Usono, kiu prezentas – kvankam signifan pro sia rapide disvastiĝanta amaskulturo – tamen ekstereŭropan kulturan influon, povas signifi iun lingvan kaj kulturan denominatoron por Eŭropo? Dubinde. La franca kaj la germana havas pli da tradicio en la kontinento. La usona Keep smiling!- optimismo, la tuja senpera formo sen iu proksimeco de la komunikantoj ne nepre helpas en la diskuto de problemoj.
Interparolo povas havi diversajn celojn:
La konversacio estas kompleksa socikultura evento. La komunikado atingas sian celon, se ne nur la uzata kodo de la interparolantoj estas la sama, sed ankaŭ la fonaj scioj kaj antaŭsupozoj rilataj al la konkreta komunika evento estas komunaj, kompreneble supozante ke la interparolantoj volas kunlabori, do doni verajn informojn.
Se malsamkulturanoj interkomunikiĝas, tiam la fonaj scioj kaj antaŭsupozoj estas kutime malsamaj, almenaŭ povas diferenci, aludoj povas esti miskomprenataj. Tiel riĉkunteksta komunikado havas danĝerojn: la partnero povas ne kompreni aŭ miskompreni la mesaĝon. Ĉi lasta estas ankoraŭ pli danĝera, ĉar la problemo restas kaŝita. Pro tio necesas pli granda ekspliceco flanke de la parolantoj kaj pli granda toleremo flanke de la aŭskultantoj, entute pli granda malfermiteco por la alieco ambaŭflanke. Por vere sukcese komuniki interkulture, necesas akiri interkulturan kompetenton, t.e. konscii pri la kulturdependeco de nia propra kulturo, kompreno por la alia kaj en konkretaj kazoj konatiĝi kun la bazaj kulturaj elementoj de la partnero.
Interkultura komunikado povas okazi uzante:
La angla estas la nacia lingvo de angloj, usonanoj, aŭstralianoj kaj la oficiala lingvo de kelkaj aliaj landoj ( ĝi estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 350 milionoj da homoj kaj almenaŭ ankoraŭfoje tiom parolas ĝin en la mondo, citate ekz. ĉe Jenkins 2000). ĝi nature kreiĝis kaj evoluis kiel etnaj lingvoj, elformis siajn specialajn strukturojn. ĝi ekuziĝis kiel internacia lingvo en la 20-a jarcento post la latina kaj parte la franca, kiuj havis similan, sed pli limigitan rolon dum la historio de Eŭropo. Tiu ĉi rolo estas dankebla al la pli granda politika, ekonomia kaj kultura influo de Usono en la tuta mondo, kaj ne al eŭropa tradicio (vd. tabelon 2).
Jam elformiĝis regionaj variantoj de la angla (aŭstralia, hindia, ktp.). La uzo de la angla kiel lingua franca inter malsamlingvanoj kondukis al la nova nocio de International English (aŭ EIL: English as International Language), kiu estas pli simpla ol la vera angla (Jenkins 2000). Jenkins parolas pri la historia rolo de la angla en internacia komunikado kaj pri la nuna historia ŝoviĝo, kiam la nedenaskaj angleparolantoj, kiuj jam estas pli multaj ol la denaskaj, transprenas la lingvon de la denaskaj anglalingvanoj (2000:3). ŝi kaj tuta movado nuntempe konsideras, ke la angla povas esti interkultura, pli demokratia, se la internacia uzo estas pli multe konsiderata – kaj iu lingva kerno (Lingua Franca Core) estas difinita, kiu estus regebla por diverslingvanoj. La instruado fokusiĝu al la lernebla parto de la lingvo, ĉefe pri la elparolo – jen la internacia angla. Ni vidu, kiujn trajtojn la angla kaj pli strikte la internacia angla havas!
La sonsistemo de la angla estas sufice komplika pro la multeco de ĝiaj sonoj, eĉ post la forigo de kelkaj sonoj, malfacilaj por multaj (cetere tio kreskigas la nombron de homofonoj, kiuj malfaciligas la unusencan komprenon!); la ortografio ne estas konsekvenca, do la elparolo kaj skribo daŭre havas siajn malfacilaĵojn.
La morfologio baziĝas plejparte sur senŝanĝaj elementoj, sed la deriva sistemo ne estas regebla por ne-anglalingvanoj, oni devas lerni la vortojn aparte (la vortrilatoj estas tute diversaj (kp. 5.1): quick → quickness, beautiful → beauty, long → length, intelligent → intelligence, big → size ktp.).
La sintaksa strukturo ne estas travidebla, kelkfoje ĝi estas eĉ plursenca (verbaj kaj substantivaj aŭ adjektivaj radikoj ofte ne diferencas), tiel la mesaĝo ne ĉiam ĝuste deĉifreblas.
La vortprovizo estas riĉa, ĝi devenas el la ĝermanaj lingvoj, sed havas konsiderindan parton el la latinidaj lingvoj tra la franca; plursignifaj vortoj kaj homonimoj povas ofte kaŭzi neĝustan semantikan deĉifradon de la mesaĝo; ankaŭ la frazeologio estas abunda kaj netravidebla. La streboj por la internacia angla neglektas la semantikan flankon; ja la tasko redukti la vortsignifojn aŭ la nombron de frazeologiaĵoj estas tre tikla. Kiuj estus la elementoj kompreneblaj por diverslingvanoj?!
Altnivela lingva kompetento en la angla, t.e. bona rego de elparolo, gramatika strukturo kaj de granda vortprovizo, estas malfacile akirebla. Ankaŭ la konata brita fonetikisto Wells (2003) konsideras, ke la angla ne taŭgas por la rolo de internacia lingvo, sed prefere esperanto. La certagrada plisimpligo de la angla estas riska afero, ĉar diversaj flankoj estas malfacilaj por diverslingvanoj. Granda simpligo en la fonetika, morfologia, sintaksa kaj semantika nivelo farus el ĝi artefaritan lingvon. Iuj tiaj proponoj jam okazis, kiel la Basic English de Ogden el 1931, kiu entenis reduktitan vortprovizon ĝis la minimumo (850 vortoj) kaj aliaj vortoj devis esti ĉirkaŭskribitaj per ili.
La angla esprimas iuspecan internacian kulturon, des pli, ke multe de tio devenas nuntempe el Usono kaj lingviĝas unue angle (ekz. jogging, hot dog, monitoring, mobbing, snowboard, top kaj la tuta komputila tereno). Multaj el la mondaj problemoj (kiel globalisation, subsidiarity, sustainable evolution), kiuj estas traktataj en internaciaj forumoj, kie la angla estas la plej ofte uzata, estas konataj en sia anglalingva formo kaj ne ĉiam akiras nacilingvajn variantojn. La pli ofta uzo de la angla efikas kiel dinamo kaj pli kaj pli da nocioj normiĝas unue en la angla kaj pli kaj pli da homoj lernas ĝin.
La angla estas portanto de sia pli ol jarmila kulturo, la strukturo de la lingvo, la frazeologiaĵoj atestas tion, speciala pensmaniero estas kodita en ĝi. Oni povas ignori la artajn verkojn kaj aludojn al ili (To be or not to be?), la anglajn aŭ usonajn realaĵojn (tamen ne ĉiuj same faros tion!), sed ne eblas tute sterilizi la vortojn de sia kultura ŝargo kaj forigi kulturdependajn esprimojn. La angla ne estas sufiĉe fleksebla lingvo por esprimi iun alian pensmanieron; tio eblas nur per specialaj klarigoj. La simpligita internacia angla distanciĝos de la angla de denaskuloj, samtempe ĝi ne servos kiel identigilo por alilingvanoj. ĝi restos portanto de limigita anglalingva kulturo.
Do la angla, eĉ la internacia angla, malfacile povas transigi aliajn kulturojn kaj transponti inter kulturoj: aŭ iuj esprimoj ne eblas aŭ eblas, sed ili havas jam alian signifon. Necesas longedaŭra influo, por ke io inkluziviĝu en la anglan. Nuntempe la angla estas uzata en multaj terenoj (politiko, ekonomio, scienco, kulturo kaj ankaŭ en turismo de privatuloj) por interkultura komunikado, sed kun risko de miskomprenoj (ekzistas raportoj pri aviadilaj katastrofoj pro miskomprenoj, ekz. education.guardian.co.uk/Distribution/Redirect Artifact/0,4678,0-617623,00.html).
La usona komunikado estas eksplica, la brita iom malpli. Ene de naciaj kulturrondoj validas certaj supozoj pro la historia, kultura kaj lingva komuneco, kiujn la membroj certagrade alproprigas dum la deviga edukado kaj la ensociiga procezo. Supozoj, kiuj povas funkcii en Britio aŭ en Usono, ne funkcias dum la interkultura komunikado per la internacia angla inter nedenaskaj anglalingvanoj, do ĉio devas esti eksplice dirita.
Homoj uzantaj la anglan por internacia komunikado povas havi la plej diversajn politikajn, ekonomiajn, religiajn konceptojn, sen havi iun ajn komunecon. Kompreneble tiun komunecon povas certagrade doni ekz. la komuna esplortereno (se konkurenco tion ne malhelpas), agado en la sama organizaĵo, kiam ankaŭ ekzistas komunaj fonaj scioj, sur kiuj baziĝas la aludoj kaj supozoj. Same povas funkcii aludoj al internacie konataj eventoj kaj elementoj de la internacia kulturo. Tamen ofte okazas, ke la partneroj havas malsamajn interesojn, kaj uzas la anglan por atingi kompromison, ekz. por negoci pri politika situacio aŭ varoj.
Kutimaj konversaciaj temoj estas:
Komunikado fontas el informmanko, karakteriziĝas per iu necerteco, eventuala timo de alieco, konkurenco kaj de konfliktoj. La komunikada strategio kutime dependas de la situacio, de la atingota celo kaj de kulturaj diferencoj. Necesas trovi iun komunan bazon por la sukcesa komunikado kaj konsiderante la partneron lerte progresi. La interkulturaj strategioj fariĝis gravaj elementoj en la komerco: en la organizado de multnaciaj firmaoj, en surmerkatigo de varoj en diversaj landoj. Ili tre gravas ankaŭ en la politika dialogo – la neglekto de la kultura fono de la alia, povas konduki al gravaj konfliktoj. La angla en si mem ne sufiĉas, ja donas neniun komunecon al la homoj, kiuj parolas ĝin, necesas transpaŝi la lingvajn barojn, pli eksplice paroli kaj konatiĝi kun la kulturaj kutimoj de la partnero. Oni devas aparte akiri interkulturan kompetenton, kiu estas multe pli atentata nuntempe.
La planlingvo esperanto estas kreita por la celo de interetna kaj tiel interkultura komunikado, ĝia strukturo estas pro la planiteco relative logika kaj senescepta por plifaciligi regadon (tamen azianoj kelkfoje protestas kontraŭ ĝia eŭropeco!). En multaj landoj estas pli aŭ malpli multaj homoj, kiuj parolas ĝin (laŭ taksoj entute malpli ol unu miliono da homoj) kaj la bezono por dialogoj trans lingvaj baroj vivigas ĝin jam de 118 jaroj. La interreto donis novajn eblecojn kaj instigojn al la grandskala internacia uzado de esperanto.
ĝiaj lingvaj ecoj servas la pli facilan komunikadon inter malsamlingvanoj, t.e.:
Altnivela lingva kompetento en esperanto estas ebla pro la regula sistemo kaj ekonomia vortprovizo. La analogio en la vortfarado ne ŝarĝas la memoron, sed baziĝas sur la natura mensa kreivo de la homo (Piron 1987).
Lingvo, esprimilo de sia lingvokomunumo, estas ĉiam portanto de kulturo, ja ĝi spegulas la kulturon de tiu homgrupo. Kiun kulturon spegulas esperanto? Ne kalkulante la kelkcent denaskulojn, esperanto estas aldona lingvo de siaj parolantoj (ofte eĉ ne la dua), kiuj havas sian originan kulturon, el kiu fontas ilia gepatra lingvo. La originaj kulturoj de esperantistoj speguliĝas konscie kaj nekonscie en esperanto, tion subtenas ankaŭ esploroj: en la semantika kampo subkonscie aperas la influo de la gepatra lingvo (vd. Koutny (aperonta), ekz. en la uzo de kolornomoj, certaj esprimoj).
Auld (1986) asertas, ke la esperanta kulturo estas inkluziva, ĝi nutras sin el la naciaj kulturoj, transprenas iliajn valoraĵojn. Esperantistoj mem strebas transdoni siajn naciajn valoraĵojn per tradukoj, prezento de sia kulturo. La lingva fleksebleco de esperanto permesas tion; ĝiaj vortoj, esprimoj ne estas tiomgrade kulture ŝargitaj, kiel tiuj de etnaj lingvoj kun plurjarcenta historio. Tion bone ilustras ankaŭ la Indiĝenaj dialogoj, nederlanda projekto, kiu servis la kulturan dialogon de diversaj indiĝenoj perhelpe de esperanto. La interkultura dialogo estas la baza aperformo de esperanto.
La internacia kulturo, kiu inundas la nunan mondon per siaj amasproduktoj, same speguliĝas en la vortprovizo de esperanto kiel en multaj aliaj lingvoj (Junuloj en ĝinzo manĝas hamburgerojn kaj trinkas kolaon, dum ili aŭskultas rokmuzikon.)
Leviĝas ankaŭ la demando, ĉu esperanto havas propran kulturon. Eksteruloj – sen ekzameni la faktojn de la funkciado de la lingvo – ofte obĵetas, ke ne: “artefarita lingvo ne povas havi kulturon“. Maksimume ĝi povas transigi la kulturon de ĝiaj parolantoj – asertas Sakaguchi (2004), kiu parolas nur pri la ĵargono de la Centra Oficejo (centra organo Universala Esperanto-Asocio) neglektante, ke la lingvouzo baziĝas sur la vivo de la esperantistaro. Al tio ne kontraŭdiras, ke ne ĉiuj esperantistoj same posedas tiun kulturon, kiel tio okazas ankaŭ por aliaj kulturoj. La lingvokomunumo – dum sia pli ol centjara ekzistado – nature kreis sian karakterizan kulturon. Kvankam tio ne estas tiom ampleksa kiel la plurjarcentaj aŭ jarmilaj naciaj kulturoj; ĉefe la ĉiutagaj aferoj, realaĵoj mankas, ĉar esperantistoj ne havas komunan terenon kaj ŝtaton, do mankas la plena gamo de socia vivo, sed ekzistas tipaj figuroj, aranĝoj, institucioj, verkoj ktp., kiuj lasas siajn spurojn en la lingvo (vd. Melnikov 1992, 2001, Koutny 1998). Fiedler (1999, 2002) detale analizis la esperantajn frazeologiaĵojn surbaze de korpuso de skribitaj kaj parolataj tekstoj, kaj elmontris similaĵojn kun etnolingvaj. Estas bone konate, ke en frazeologiaĵoj koncize prezentiĝas kulturaj elementoj. La sociaj kondutmanieroj kaj la ilin spegulantaj ĝentilecformoj ne estas normigitaj, sed estas proksimaj al la pli malfermitaj usonaj kaj eŭropaj normoj (Koutny 1998).
Esperanta kulturo plenumas similan rolon al la naciaj, ĝi estas la bazo por efika komunikado, kompreno de literaturaĵoj kaj ŝercoj en Esperantio. Ĝi donas iun komunecon por la komunikantoj, – ja ĉiuj mem elektis esti membro de tiu lingvokomunumo – kaj tio helpas akcepti la malsamecon de la alia. Multaj el la esperantoparolantoj akceptas e-lingvon kaj e-kulturon kiel identigilon. Eble tio ŝanĝiĝus, se esperanto estus grandskale parolata.
Pro la apero de ĉiuj tri kulturaj tavoloj esperanto bone funkcias kiel interkultura komunikilo, laŭ la nuna praktiko ĉefe en la privata sfero.
Antaŭsupozoj bone funkcias en homogena komunumo. Esperantistaro devenas de diversaj kulturoj, povas havi la plej diversajn politikajn, ekonomiajn, religiajn konceptojn, tiel malmultas tiuj terenoj, kie supozoj povas esti similaj; unuavice temas pri la lingva komunikado. Esperantistoj estas kutime pli konsciaj pri la lingva problemo en la internacia komunikado ol aliaj kaj ĉiuj konsentas, ke esperanto povus valore kontribui en la solvo de la problemo, kvankam multaj ne kredas, ke tio iam povos okazi kaj ne batalas por tio; kelkaj uzas esperanton kiel minoritatoj uzas sian lingvon. Validas la supozo, ke havante komunan lingvon, la homoj povas interkompreniĝi, kvankam la historio jam plurfoje montris la malon.
Depende de la partopreno de la personoj en e-movado kaj de iliaj konoj pri ĝi povas funkcii aludoj al ties eventoj, konataj figuroj, ktp. Manke de esperanta eduksistemo tiuj konoj povas esti tre malsamaj. Same povas funkcii aludoj al internacie konataj eventoj kaj elementoj de la internacia kulturo. Kutimaj konversaciaj temoj (dum renkontiĝoj) estas:
La komunikada strategio baziĝas sur senpereco kaj malfermiteco, almenaŭ en eŭropa kaj usona ĉirkaŭaĵoj, kiuj fontas el la sento de solidareco kaj komuneco, sento de aparteno al la sama grupo kaj pozitiva membildo de esperantistoj (karakterizon de la esperantokomunumo vidu ĉe Galor 2001). Plej ofte gravas kio ligas la interparolantojn, ne tio, kio disigas ilin, kvankam ankaŭ por tio estas ekzemploj: ni pensu pri la fifama kaj falsa kontraŭstarigo de finvenkistoj kaj raŭmistoj (rimarkigo: la unuaj batalas por venko de esperanto kiel disvastiĝinta internacia lingvo kaj la aliaj rezignas pri tio, uzas esperanton kiel propran lingvon). La uzataj lingvaj formoj estas plej ofte neformalaj, ekz. alparolo per persona nomo, rektaj demandoj, ofertoj (vd. Koutny 1998).
Pri la fonaj diferencoj la interparolantoj ofte ne atentas aŭ eĉ ne konscias (tio povas kaŭzi pli da problemoj en komunikado inter azianoj kaj eŭropanoj). Koncerne interkulturan kompetenton unu paŝo estas farita: aperas malfermiteco kaj scivolo por la alikulturanoj. Tamen restas taskoj por fari: pli konscii pri la kulturaj diferencoj de la interparolantoj profitante el la komuna bazo.
Eŭropo estas multkultura kaj multlingva, kio unuflanke signifas nepre konservindan valoron, aliflanke malfaciligas la komunikadon. La kunlaboro inter diversaj ŝtatoj kaj popoloj por solvi komunajn problemojn, interhelpi kaj harmonie disvolviĝi pli kaj pli intensiĝas pro la vastiĝo de Eŭropa Unio (jam 20 oficialaj lingvoj). La egalrajta komunikado estas esenca. La konsekvenca apliko de multlingveco en internacia tereno tre multe kostas pro la dungo de interpretistoj kaj tradukistoj, foruzas konsiderindan parton de la budĝeto anstataŭ la esencaj celoj kaj ka ŭzas ankaŭ tempoperdon. Koncerne la kaosan multlingvecon oni parolas jam pri Eŭrobabelo, kaj pri socia neŭrozo (Piron 1994), kiu malhelpas trovi simplan solvon al la problemo.
Certe pli kostefika estus la uzo de nur unu lingvo en internacia komunikado. La situacio ĉe eŭropaj instancoj praktike ofte kondukas al la uzo nur de certaj laborlingvoj, sed plej ofte al la angla, konforme al la fakta plifortiĝanta internacia rolo de la angla. Alia alternativo estus la neŭtrala planlingvo esperanto. La komparo de la du alternativoj el lingva kaj kultura vidpunktoj kondukis al la sekvaj konstatoj:
Sume eblas diri, ke en la nuna historia momento la angla fakte penetris ĉiujn terenojn de la vivo kaj ebligas efektivan komunikadon por multaj eŭropanoj, sed ne por la plimulto, ne egalrajtan kaj ne kostefikan. Male esperanto estas plie uzata en la privata sfero, kie ĝi funkcias kiel egalrajta komunikilo, lingvo de amikeco, kaj estas multe pli kostefika. Por aliaj celoj esperanto ne estas sufiĉe eluzata, kvankam tio estas la celo de nuntempa esperantomovado. ĝi signifas grandan potencialon por la solvo de eŭropa komunika problemo el la vidpunktoj de lingva kaj kultura egalrajtecoj kaj financoj.
Auld,William 1986. Kulturo kaj internacia lingvo. Chapeco: Fonto
Axtell, Roger E. 1997. Gesztusok [origine Gestures]. Pécs: Alexandra.
Barandovska, Vera 2000. Europeistyka – nauka o Nowej i Starej Europie. Europamflet. En: Z. Galor, B. Goryńska-Bittner, red., Stara i Nowa Europa. Własność – rynek – osobowość. Poznań: ProDruk.
Blanke, Detlev 2001. Plansprachen und europäische Sprachenpolitik. En: Sprachenpolitik in Europa. Red. Detlev Blanke. "Interlinguistische Informationen". Beiheft 6, p. 85 105. Berlin: Gesellschaft f ? ur Interlinguistik e.V.
Blanke, Detlev 2004. Języki w Unii Europejskiej i Niemcy o równouprawnieniu własnego języka [Lingvoj en la Eŭropa Unio kaj Germanoj pri egalrajteco de sia propra lingvo]. En: Goryńska-Bittner, red., (2004:51 72).
Chiti-Batelli, Andrea; Janton, Pierre 1995. Politika hegemonio kaj lingva hegemonio en Eŭropo. Rotterdam: UEA.
CIA World Factbook 2003. http://www.theodora.com/wfb2003
Cwik, Michael 2002. Język a obywatelstwo europejskie [Lingvo kaj eŭropa civitaneco]. En: B. Goryńska-Bittner; J. Stępień red., Społeczeństwo obywatelskie w procesie integracji europejskiej, Poznań: ProDruk.
Dodd, Carley H. 1998. Dynamics of Intercultural Communication. 5-a eldono, Boston: McGraw Hill.
Esperanto kaj la estonta plurlingvismo. Diskuto kun Umberto Eco. 1994. Rotterdam: UEA.
Fettes, Mark 1991. Europe's Babylon: Towards a single European language? [Al unu lingvo por Eŭropo? La estonteco de la eŭropa Babelo.] Esperanto-Dokumento 27 E. Rotterdam: UEA.
Fiedler, Sabine 1999. Plansprache und Phraseologie: Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto. Frankfurt/M.: Peter Lang.
Fiedler, Sabine 2002. Esperanta frazeologio. Roterdamo: UEA.
Galor, Zbigniew 2001. Esperanto-movado: Ĉu perdita komunumo? En: S. Fiedler; L. Haitao, red., Studoj pri interlingvistiko, p. 504 523. Dobr^ichovice: Kawa-Pech.
Goryńska-Bittner, Barbara, red., 2004. Inna Europa? [Alia Eŭropo?]. Poznań: ProDruk.
Hall, E. T.; Hall, M. R. 1990. Understanding cultural differences. Yarmouth, Maine: Intercultural Press.
Haszpra Ottó 2002. Mennyibe kerül a közös nyelv? [Kiom kostas la komuna lingvo?]. En: Ezredforduló 2002/3.
Hofstede, G. 1994. Cultures and Organisations, Software of the Mind. London: Harper- Collins Publishers.
Jenkins, Jennifer. 2000. The Phonology of English as an International Language. Oxford: Oxford University Press.
Koutny, Ilona 1998. Interkultura komunikado. En: Wandel, A., red., Internacia Kongresa Universitato. Rotterdam. UEA.
Koutny, Ilona (aperonta). Esperantlingva bildo de la mondo. En: Fettes, Mark, red., Jubilea libro al H. Tonkin.
Maddieson, Ian 1984. Patterns of sounds. Cambridge: Cambridge University Press.
Maertens, Gregoire 1994. La kostoj de multlingveco. En: Selten, Reinhard, red., La kostoj de la Eŭropa lingva (ne-)komunikado. Romo: Esperanta Radikala Asocio.
Martinet, André 1989. The proof of the pudding. En: Schubert, Klaus, red., Interlinguistics. An Introduction to the Study of Planned Languages. Berlin: Mouton de Gruyter.
Melnikov, Aleksander 1992. Specifaj kulturaj scioj de la esperantista kvazaŭetno kaj ilia respeguliĝo en la koncerna lingvaĵo. Rostov-na-Donu.
Melnikov, Aleksander 2001. Elementoj de originala esperanto-kulturo kaj ilia lingva reflektiĝo. En: D. Blanke, red., Esperanto kaj kulturo – sociaj kaj lingvaj aspektoj. Aktoj de la 19-a Esperantologia konferenco en Prago 1996. Roterdamo: UEA.
Navarro, Ferdinando A. 1997. Which is the world's most important language? En: Lebende Sprache 1997/1, 5 10.
Phillipson, Robert 1992. Linguistic Imperialism. Oxford: Oxford University Press.
Phillipson, Robert 2003. English-Only Europe? Challenging Language Policy. London: Routledge.
Piron, Claude 1987. Créativité et expression linguistique. En: M. Duc Goninaz, red., Studoj pri la internacia lingvo. Gent: AIMAV.
Piron, Claude 1994. Le défi des langues : du g^achis au bon sens. Paris: L'Harmattan.
Piron, Claude. Esperanto: A New Form of Humanism. http://www.geocities.com/c piron/
Piron, Claude: L'Européen trilingue: un espoir réaliste? http://www.geocities.com/c piron/
Pool, Jonathan 1998. Optimal Language Regimes for the European Union. En: grkg Humankybernetik 1998/1.
Sakaguchi, Alicja 2004. Der Jargon des Esperanto-Weltbundes. Einige Besonderheiten. En: Ulrich Engel, red., Sprachwissen in der Hochschulgermanistik: Interkulturelle Kommunikation, p323-334. Bonn: DAAD.
Samovar, Larry A.; Porter, Richard E. 2000. Understanding Intercultural Communication: An Introduction and Overview. En: Samovar, L. A.; Porter, R. E., red., Intercultural Communication. A Reader. 9-a eld. Belmont, CA: Wadsworth Publishing Company.
Szerdahelyi István 1975. Metodologio de Esperanto. Budapest: Tankönyvkiadó
Ti?ljar, Zlatko 1998. Eŭropa ideologio. Maribor: Inter-kulturo.
Ti?ljar, Zlatko 2002. Ideologia europejska: tożsamość narodowa a tożsamość europejska. En: B. Goryńska-Bittner; J. Stępień, red., Społeczeństwo obywatelskie w procesie integracji europejskiej, Poznań: ProDruk.
Universala deklaracio pri la lingvaj rajtoj. www.esperanto.net/deklaracio.php
Wells, John 2003. Goals in teaching English pronunciation. Prelego dum 34th Poznan Lingustic Meeting, Poznań. Manuskripto.
Pola versio de la artikolo aperis en Goryńska-Bittner, red., (2004:73 95).
Ĝisdatigita 2012.02.21