Nicolau Dols

Nicolau DOLS naskiĝis en Majorko, 1967. Magistriĝis pri lingvistiko en University of Sheffield, 1993, doktoriĝis ĉe Universitat de les Illes Balears, 2000, kaj poste remagistriĝis pri Orientaj Aziaj Studoj ĉe Universitat Oberta de Catalunya, 2008. Universitata profesoro ĉe la Universitato de la Balearaj Insuloj, fake fonologo. Membro de la Kataluna Akademio (Filologia Sekcio de la Instituto pri Katalunaj Studoj) ekde 2014.

Li esploras ĉefe la katalunan gramatikon, la infanan fonologion, tradukteorion kaj historion de lingvoscienco. Li verkis kune kun Max W. Wheeler kaj Alan Yates Catalan: a Comprehensive Grammar (Londono: Routledge, 1999), kaj kune kun Richard M. Mansell Catalan: an Essential Grammar (Londono: Routledge, 2017). Unu el liaj lastaj kontribuoj al kataluna fonologio estas "Phonetics. Phonology. Intonation" en Manual of Catalan Linguistics (Berlino: De Gruyter, 2020).

Pri Esperanto li verkis "Perspektivoj en fonologia kaj fonetika esplorado de Esperanto" (Internacia Kongresa Universitato, Bialistoko, 2009), "Phonology and morphology and the limits of freedom in an artificial language" (Język. Komunikacja. Informacja, 7. 2012: 37-52), "Diversity, competence and standardisation in Esperanto: hints and questions" (Język. Komunikacja. Informacja, 10. 2015: 63-84), "La fonologio de Zamenhof" (Język. Komunikacja. Informacja, 13. 2018: 62-71). Li kontribuis al la volumo de Koutny, Stria & Farris (red.) (Poznano: Rys, 2020) Rolo de lingvoj en internacia komunikado per ĉapitro "Normigo kaj normaligo de ne plenrajta lingvo: la kazo de la kataluna" (151-164).

Poeto kaj en la kataluna kaj en Esperanto, li ricevis la unuan premion en la branĉo poezio de Belartaj Konkursoj (2017).

Plena listo de publikaĵoj