István ERTL

István ERTL naskiĝis en 1965. Li diplomiĝis pri la lingvoj Esperanto, franca kaj latina ĉe Universitato Eötvös Loránd (ELTE), Budapeŝto. Instruis tiujn lingvojn kaj la anglan mezlerneje; Esperanto-literaturon ĉe ELTE (1990-91) kaj ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando (1999 ĝis nun). Membro de la Akademio Literatura de Esperanto.

Li laboris eldoneje, radie, ĉe Eŭropa Reto kontraŭ Rasismo en Bruselo, kaj de 2003 kiel tradukisto por la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgio. Redaktis la revuojn Opus Nigrum, Internacia Pedagogia Revuo, Kontakto, Esperanto (1992-2001); kunfondis la retan Libera Folio, estas kunredaktoro de Beletra Almanako.

István Ertl verkis beletre, i.a. la poemaron Provizore kaj la satiron La Postdomo, kaj tradukis el Borges, Conan Doyle, Kertész, Queneau, Seneko, Venclova, Verne ktp. esperanten kaj hungaren. Estis komitatano de UEA, membro de ties Elekta Komisiono, kaj nun membro de ties Konsilio.

Verkojn kaj tradukojn de István Ertl vidu en Vikipedio.