Katalin KOVÁTS

Katalin KOVÁTS (nask. 1957, hungarino, loĝas en Nederlando) - filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj.

Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis centon da E-kursoj kaj trejnseminarioj en diversaj partoj de la mondo. Inter ili regula gvidanto de la metodikaj seminarioj okazantaj kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznań.

Kreinto kaj redaktoro de la porinstruista paĝaro www.edukado.net kaj respondeculo pri la UEA-ITK KER-ekzamenoj.

Aŭtoro de pluraj Esperanto-lerniloj, el kiuj jam de pli ol 10 jaroj popularas Ĉu vi aŭdis, ke...? , kajero kaj sonmaterialo kun komprenekzercoj.
La alia eĉ pli furora libreto Poŝamiko vendiĝis jam en 9 mil ekzempleroj.

Pli detalan vivresumon de Katalin Kováts bv. vidi en la aldonita PDF-dokumento.