Aleksander Korĵenkov

Aleksander KORĴENKOV (Александр Корженков), ruso, naskiĝis la 23-an de majo 1958 en Kamyŝlov (Uralo, Sovjetunio), kaj loĝas nun en Kaliningrado (Ruslando). Inĝeniero (dipl. 1980), ekde 1991 redaktoro kaj eldonisto. Esperantisto ekde 1976. Eldonis kaj redaktis samizdatajn gazetojn Sezonoj, Ekzakte k.a. Redaktoro de La Ondo de Esperanto (1991– ĝis nun). Pluraj liaj lerniloj, monografioj kaj eseoj aperis libroforme. Centoj da artikoloj kaj recenzoj en pluraj gazetoj. Liaj tradukoj el Ĉeĥov, Dostojevskij, Gogol, Puŝkin kaj aliaj rusaj verkistoj aperis en libroj kaj gazetoj. Verkis kelkajn lernilojn de Esperanto por rusoj. Kun sia edzino Halina Gorecka eldonis pli ol cent librojn en/pri Esperanto.

Vicprezidanto de TEĴA (1992-95), prezidanto de Rusia Esperantista Unio (1995-96), komitatano de UEA (1995-2004), membro de Esperanta PEN-Centro (1995– ĝis nun). Faris prelegociklojn pri la historio de Esperanto en Jekaterinburg (1998), Kaŭno (2003), Poznano kadre de la Interlingvistikaj Studoj (2004, 2007, 2013), Utena (2013) kaj Rejkjaviko (2013).
Ricevis la titolon La Esperantisto de la Jaro 2009 (vd. la intervjuon). En 2010 ricevis (kun Halina Gorecka) la Esperanto-Kultupremion de Aalen kaj FAME-fondaĵo – la plej prestiĝan Esperanto-premion.

Ĉefaj historiografiaj verkoj en Esperanto:
Historiaj Studoj (de Drezen; editoris kaj tradukis, 1992);
Esperanto post la jaro 2000 (1998);
Esperanto en Ruslando (kun Halina Gorecka, 2000);
Historio de Esperanto (2005; aperis ankaŭ serbe);
Mi estas homo (de Zamenhof; editoris k parte tradukis, 2006);
En la serĉado de la mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj (de Duliĉenko; redaktis kaj tradukis, 2006);
Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro (2007);
Homarano (2009, 2a eld 2011; aperis ankaŭ japane);
Zamenhof (2010; aperis ankaŭ angle kaj slovake).
Krome: dekoj da historiografiaj kaj zamenhofologiaj artikoloj.
Nun okupiĝas precipe pri la enciklopedia projekto NDK (Nia Diligenta Kolegaro: 250 biografioj).

_______________________

Novaĵretejo La Balta Ondo
Retejo de La Ondo de Esperanto kaj eldonejo Sezonoj
Privata ĵurnalo (ruslingva)
Radio Esperanto (aperis 31 sonprogramoj, nun paŭzas)
Vkontakte
Muzelaro
Skajpo: sezonoj58