Lidia Ligęza

Lidia LIGĘZA naskiĝis, lernis kaj faris la maturiĝan ekzamenon en la urbo Nowy Sącz. Ŝi estas magistrino pri historio de literaturo, diplomita de la Jagelona Universitato en Krakovo. Sian magistran laboraĵon "La folklora bazo de Slavaj Fabeloj de Bolesław Leśmian" (sub la gvido de prof. Kazimierz Wyka) ŝi publikigis en la scienca revuo "Pamiętnik Literacki". Ŝi estas aŭtorino de kelkaj sciencaj publikaĵoj pri folkloro en la pola literaturo i.a. pri verko de Tadeusz Nowak.

Fake ŝi laboris en la Filologia Fakultato de Jagelona Universitato kiel asistantino, poste, ekde la jaro 1983 kiel vic-direktorino de Muzeo al Stanisław Wyspiański, Filio de Nacia Muzeo en Krakovo, okupiĝante pri la literatura kaj pentroarta verko de ĉi tiu elstara, pola modernisto.

Kiel studentino de Jagelona Universitato ŝi partoprenis ankaŭ en esperantaj lekcioj kaj ekzercoj de prof. Mieczysław Sygnarski. Ekde la jaro 1975 ŝi instruis Esperanton dum esperantaj kursoj kaj feriadoj i.a. dum la Vroclavaj Internaciaj Feriadoj "Ora Pola Aŭtuno" en Międzygórze. De la jaro 1987 ŝi estis lektorino de Esperanto en Jagelona Universitato kaj Medicinista Akademio. Ŝi laboris ankaŭ kiel lekciantino en vintraj kaj someraj lernejoj por studentoj de Kielce en Św. Katarzyna kaj por grandpolujaj studentoj en Toruń.

Ŝi estis prezidantino de Vojevodia Esperanto-Klubo ĉe Krakova Kulturdomo "Sub Ŝafoj". Ĝis 1983 ŝi estis redakciano de la revuo "Pola Esperantisto". Ekde la jaro 1996 ŝi estas prezidantino de Krakova Societo ESPERANTO kaj kunredaktorino de la kluba "Apudvistula Bulteno". En la jaroj 2008-2010 ŝi kunlaboris kun la ĉefredaktoro Tomasz Chmielik ĉe la sendependa, kvaronjara magazino "Spegulo".

En Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), San Marino, ŝi akiris en 1991 la titolon de magistrino pri sciencoj humanikaj kaj poste ricevis titolon de docentino. Ŝi kontribuas kiel lekciantino pri esperanta literaturo ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM ekde ĝia fondo.

Ŝi estas tradukantino esperanten, precipe okupiĝas pri la nuntempa pola poezio kaj ankaŭ verkas originale.

Publikaĵojn de Lidia Ligęza bv. vidi en la aldonita PDF-dokumento.