Tomasz Chmielik

Tomasz CHMIELIK (1957) esperantistiĝis en 1972. Li studis germanistikon kaj polan filologion en la lublina Universitato Maria Curie-Skłodowska. Post la studofino (1981) li instruadis la germanan lingvon ĝis sia emeritiĝo (2010) en la liceo en Świdnik apud Lublin, kie li loĝas.

El multaj lingvoj li tradukas beletron, kaj ĉefe verkojn de H. Krall, A. Szczypiorski, R. Kapuściński, W. Szymborska, M. Nurowska, W. Kazanecki, J. Leończuk, Z. Patryk, J. Korczak, F. Dürrenmatt, M. Frisch, D. Ugrešić, M. Krleža, S. Beckett, E. Jabès, H. Birenbaum, Ŝ. Agnon, U. Orlev, I. Kadare, F. Kongoli, L. Lleshanaku, Y. Aliçka, A. Demaci, S. Batosha, E. Basha, V. Zhiti, G. Kanovič, S. Janowicz, Ŝ. Aŝ, I. L. Perec. Ankaŭ ĉiujn romanojn kaj rakontojn de la juda Nobel-premiito I. B. Singer kaj ties pli aĝa frato J. Singer.

Libroforme aperis liaj tradukoj: Günter Grass La lada tambureto (2000), Ryszard Kapuściński Ebono (2001), Predrag Matvejević Alia Venecio (2006) kaj Mediteranea breviero (2007), Janusz Korczak Reĝo Maĉjo la Unua (2009), Jan Leończuk Mi forgesis vin miaj arboj (2010, kunlabore kun L. Ligęza), Zbigniew Patryk Ĉio en ordo / Wszystko w porządku (2011, kunlabore kun L. Ligęza), Fatos Kongoli Hunda haŭto (2011), Luljeta Lleshanaku Lundo en sep tagoj (2013), Ylljet Aliçka Sloganoj el ŝtonoj (2013) – tri lastaj el la albana lingvo kunlabore kun B. Selimi. En 2009 estis eldonita sub lia redakto kaj en liaj tradukoj Podlaĥia Antologio, kiu enhavas tekstojn de 70 poetoj skribantaj pole, beloruse, ukraine, litove kaj vivantaj en Bjalistoko kaj Podlaĥio.

Inter 1987-2007 li kolektis kaj ordigis la franclingvajn artikolojn de Edmond Privat (1889-1962), kiujn li memeldonadas en 140 jaraj kajer(eg)oj papere kaj diske ĉe la lublina eldonejeto Libro-Mondo kun la redakta kaj komposta helpoj de Claude Gacond kaj Josip Pleadin. Kunlabore kun Josip Pleadin li editoris kaj prespretigis la verkaron de Julio Baghy (1891-1967) en 16 volumoj.

Li gvidis multajn kursojn de Esperanto en la świdnika liceo, Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds), Lublina Politekniko, kaj nun li instruas historion de la Esperanto-literaturo ĉe la postdiplomaj interlingvistikaj studoj de la poznana Universitato Adam Mickiewicz.

En 2006 li iniciatis, tradukas kaj redaktas kajerojn de Pola Antologio. Komitatano de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE). De 2008 ĝis 2010 ĉefredaktoro de la kultur-socipolitika kvaronjara revuo Spegulo. En siaj esploroj li okupiĝas pri la vivo kaj verko de Edmond Privat (pri kio li celas baldaŭ doktoriĝi), historio de la Esperanto-literaturo kaj -movado, teorio kaj praktiko de la tradukado de literaturo, judaj historio, literaturo, muziko, filmo kun precipa atento pri la tempo de la Holokaŭsto. Granda ŝatanto de la klezmera muziko kaj ĵazo.

Li publikigis siajn eseojn kaj tradukojn en gazetoj kaj revuoj – pole (Kamena, Akcent, Literatura na Świecie, Epea) kaj esperanlingve (Literatura Foiro, Beletra Almanako, Spegulo, Pola Esperantisto, La Ondo de Esperanto, Etnismo).

En 2014 li redaktis (kunlabore kun I. Ertl) kaj kuntradukis (kun L. Ligęza kaj kelkopo da aliaj tradukantoj) poemaregon de Wisława Szymborska Mi inventas la mondon, kiu aperos fruprintempe de 2015 en la renoma serio Oriento-Okcidento de UEA.