Humphrey TONKIN

Humphrey TONKIN estas universitata profesoro pri humanistiko kaj Emerita Prezidanto de la Universitato de Hartford, Usono. Li diplomiĝis pri angla literaturo ĉe Kembriĝa Universitato kaj doktoriĝis pri angla kaj kompara literaturo ĉe Universitato Harvard.

Dum 17 jaroj li instruis ĉe la Universitato Pensilvanio, atingante la rangon de plena profesoro kaj okupante diversajn administrajn postenojn. Dum unu jaro li gastprofesoris ĉe la Universitato Columbia en la urbo Novjorko. Li pasigis unu jaron da esploroj en Oksforda Universitato (1975-76) kaj unu jaron kiel esploristo ĉe Universitato Yale (1998-99).

En 1983 li fariĝis prezidanto de la Ŝtata Universitato de Novjorkio en Potsdam kaj de tie iris al la prezidanteco de la Universitato de Hartford, Connecticut (1989-1998).

En la Universitato de Hartford li instruas ĉefe teatron (Shakespeare) kaj teatran historion en la fako pri dramarto kaj aktorado.

Dum pluraj jaroj li estis prezidanto de la Konsilio pri Internacia Interŝanĝo de Esploristoj (kiu administras la programon Fulbright), prezidanto de la Kanada Komisiono Fulbright, kaj diversaj aliaj naciaj kaj internaciaj organizaĵoj, inkluzive de naŭ jaroj kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (1974-80; 1986-89). Li estas nun estrara prezidanto de la Centro pri Aplika Lingvistiko (Washington DC).

Pli longe vd. Vivpriskribo de Humphrey Tonkin

Selektitaj verkoj:

Spenser's Courteous Pastoral 1973
The World in the Curriculum 1981 (kun Jane Edwards)
The Faerie Queene 1989
Traduko de Pierre Janton, Esperanto: Language, Literature and Community (1993)
Esperanto, Interlinguistics, and Planned Language, red. 1997
Traduko de Tivadar Soros, Maskerado (2000)
Language in the Twenty-First Century 2003 (red., kun Timothy Reagan)
La vivo de Henriko Kvina (trad. de Shakespeare) 2003
Service-Learning Across Cultures, red. 2004
Lingvo kaj popolo 2006
La vintra fabelo (trad. de Shakespeare) 2006
Traduko de Tivadar Soros, Crusoes in Siberia (2010)
The Translator as Mediator of Cultures, red. 2010

Humphrey Tonkin: Selektitaj artikoloj pri Esperanto kaj rilataj temoj:

2014. [Aperonta]. Two Books and their Afterlife: Tivadar Soros. Hungarian Quarterly.
2014. [Aperonta]. Sándor Szathmári's Voyage to Kazohinia. Hungarian Quarterly.
2013. Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo. Beletra Almanako, Junio. 75-83.
2013. Sin kompreni por sin respekti. L'esperanto 90/5:9-11.
2013. 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun. Beletra Almanako 16. Februaro 2013. 18-27.
2012. Movado aŭ kulturo? La ideologia bazo de la Esperanto-poezio. In Roy McCoy, ed. Internacia Kongresa Universitato, 65-a Sesio, Hanojo, Vjetnamio. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. 44-56.
2012. Invented Languages in Language Policy and Planning. In Carol A. Chapelle, ed. The Encyclopedia of Applied Linguistics. Oxford: Wiley-Blackwell.
2012. Esperanto Poetry. In Alex Preminger and T. V .F. Brogan, ed. The New Princeton Encyclopedia of Poetry and Poetics. Revised edition. Princeton: Princeton University Press. 457-458.
2011. Language and the Ingenuity Gap in Science. Critical Inquiry in Language Studies 8/1:105-116.
2011. Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto. Esperantologio / Esperanto Studies 5:61-67.
2011. Plansprachen als Modelle der Sprachplanung. In Cyril Brosch & Sabine Fiedler, ed. Florilegium Interlinguisticum: Festschrift für Detlev Blanke. Frankfurt: Peter Lang. 61-68.
2010. The Semantics of Invention: Translation into Esperanto. In Humphrey Tonkin & Maria Esposito Frank, ed. The Translator as Mediator of Cultures. Amsterdam: John Benjamins. 169-190.
2010. Bibliografio de la verkoj de Humphrey Tonkin. In Detlev Blanke & Ulrich Lins, ed. La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. 878-901.
2010. Mi kvazaŭ trovis min ĉehejme: Biografia konversacio kun Humphrey Tonkin. In Detlev Blanke & Ulrich Lins, ed. La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. 20-43. (intervjuanto Mark Fettes)
2009. Esperanto. In Akira Iriye & Pierre Yves Saunier, eds. The Palgrave Dictionary of Transnational History. London: Palgrave Macmillan. 344-345.
2008. Esperanto. In Peter N. Stearns, ed. Oxford Encyclopedia of the Modern World. 8 vols. New York: Oxford University Press.
2008. Tuj Apude: Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 56pp.
2008. Kaoso en Esperantio: Eĥoj de la holokaŭsto. Beletra Almanako 2 (Marto): 58-65.
2007. Recent Studies in Esperanto and Interlinguistics: 2006. Language Problems and Language Planning 31/2:169-195.
2007. La poezio de Baldur Ragnarsson: Tradiciismo renkontas modernismon. In Mauro Nervi, ed. La lingvo serena: Plena originala verkaro de Baldur Ragnarsson. Pisa: Edistudio. 73-93.
2006. Esperanto. In Roland Robertson & Jan Aart Scholte, eds. Encyclopedia of Globalization. New York: Routledge.
2006. Esperanto. In John Merriman & Jay Winter, eds. Europe Since 1914: Encyclopedia of the Age of War and Reconstruction. New York: Charles Scribner's Sons.
2004. Pri tradukado en Esperanto. Literatura Foiro 35 (208): 71-80.
2003. The Search for a Global Linguistic Strategy. In Jacques Maurais and Michael A. Morris, ed. Languages in a Globalising World. Cambridge: Cambridge U Press. 319-333.
2002. La Espero: Esperanto-poetoj pri Esperanto. In Roy McCoy, ed., Internacia Kongresa Universitato, Fortalezo, Brazilo 3-10 aŭgusto 2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. 46-67.
2002. Kelkaj pensoj pri Kalocsay. In Ada Csiszár, ed. Omaĝe al Kálmán Kalocsay: El Abaújszantó ĝis la Esperanta Parnaso. Vol. 8: El la vivanta klasikulo fariĝis senmorta klasikulo. Budapest: KAL-ĈI Dokumentaro. 69-73. [Korektita represo de artikolo de 1961]
2002. The Role of Literary Language in Esperanto. In Klaus Schubert, ed. Planned Languages: From Concept to Reality. Brussels: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst.
2001. De Montevideo al Sofio: Esperanto antaŭ Unesko kaj Unesko antaŭ Esperanto. In Lee Chong-Yeong, ed. Esperanto en la 21-a jarcento. Seoul: Korea Esperanto-Asocio. 277-301.
2001. Esperantologio eksogena kaj endogena. In Sabine Fiedler and Liu Haitao, ed. Studoj pri interlingvistiko / Studien zur Interlinguistik. Prague: Kava-Pech. 307-325.
2000. The Transformation of a Language Community. Review Article. Language Problems and Language Planning, 24:273-278.
2000. Shakespeare Interlingvisto. In Reinhard Haupenthal, ed. De A al B: Festlibro por André Albault. Saarbrücken, Germany: Iltis. 189-208. 1999. Kio estas lingvoplanado? In Detlev Blanke, Roy McCoy, and Osmo Buller, ed. Por aktiva lingvopolitiko. Rotterdam: UEA. 9-14.
1997. Language as a Social Phenomenon: A Perspective on the Emergence of Sociolinguistics. In Christina Bratt Paulston and G. Richard Tucker, ed. The Early Days of Sociolinguistics. Dallas TX: Summer Institute of Linguistics. 247-252.
1996. Language Hierarchy at the United Nations. In Sylvie Léger, ed. Towards a Language Agenda: Futurist Outlook on the United Nations. Ottawa: Canadian Center for Linguistic Rights, University of Ottawa. 3-28.
1987. One Hundred Years of Esperanto: A Survey. Language Problems and Language Planning, 12:264-282. [Repr. Tonkin, ed. Esperanto, Interlinguistics, and Planned Language. Papers of the Center for Research and Documentation on World Language Problems 5. Lanham MD: University Press of America, 1997. 71-92.]
1987. Esperanto: kulturo, lingvo, historio. In Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo, II: Esperantismo. La Laguna: Universidad de la Laguna. 731-735.
1987. Esperanto kaj la angla lingvo: Du lingvoj kun diversaj celoj. In Umeda Yosimi, ed. Socilingvistikaj aspektoj de la internacia lingvo. Tokyo: Japan Esperanto-Instituto. 117-122.
1984. La littérature espérantiste et ses origines culturelles. In Actes: Journée d'étude sur l'espéranto. Saint-Denis: Institut de linguistique appliquée et didactique des langues de l'Université de Paris VIII-Vincennes à Saint-Denis. 101-106.
1979. Real Character and Lunatic Language: Language Planning in the Seventeenth and Eighteenth Centuries. Language Problems and Language Planning, 3:76-85.
1976. An Introduction to Esperanto Studies. Esperanto Documents 6-A. Rotterdam: Universal Esperanto Association. 12pp.

Kompleta listo

Humphrey Tonkin
President Emeritus & University Professor of the Humanities
Director of the Presidents' College
Office: Mortensen Library, University of Hartford, West Hartford, CT 06117, USA
Tel: +1 860-768-4448 Fax: +1 860-768-4274
Home: 279 Ridgewood Road, West Hartford, CT 06107, USA