Zbigniew Galor

sociologo, profesoro en la Sociologia Instituto de la Universitato en Szczecin [ŝĉeĉin], d-ro hab., Aprof. de AIS, preleganto de Interlingvistikaj Studoj de UAM en Poznań. Baze de verko pri kooperativa proprietaĵo li doktoriĝis pri sociologio en la Maria-Skłodowska-Curie-Universitato en Lublin, kaj habilitiĝis pri sociologio baze de disertaĵo pri lumpenproprietaĵo en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.

Fondis kaj gvidis la unuan sciencan studentan rondon pri esperanto enkadre de UAM en la 70-aj jaroj. Partoprenis la internacian kooperativan esperanto-movadon kaj estis prezidanto de ĝia pola organizaĵo. Prezidis ankaŭ AIS-Pollandon. Kune kun Istvan Ertl kunkreis Proklamon de Poznano. Iniciatis la Socisciencan Esplor-Grupon kaj esplorojn pri UEA. Aŭtoro de multaj publikaĵoj, ankaŭ pri kaj en esperanto. Liaj sciencaj interesiĝoj koncentriĝas je tri kampoj: 1) sociologio de socia evoluo – speciale de laboro, proprietaĵo, marĝeniĝo; 2) sociologio de kulturo – speciale de: eŭropa, socimarĝena kaj subkulturo; 3) sociologio de esperanto – speciale de e-movado.

Zbigniew Galor mortis la 27-an de januaro 2017. Legu pli ĉe la paĝo de edukado.net.

Plena listo de publikaĵoj sur hejmpaĝo: http://zbigniewgalor.pl

Elektitaj publikaĵoj ne esperantaj (Wybrane publikacje nieesperanckie):

Trust in the Culture of Social Margin. En: O. Kozłowa, K. Izdebska (red.): Cultures of Trust. Minerwa Wydawnictwo Naukowe WH Uniwersytet Szczeciński, Szczecin 2013.

Nieobecność społeczna. W poszukiwaniu sensów i znaczeń. kunaŭtoro. Wyższa Szkoła Nauk Humanistycznych i Dziennikarstwa, Poznań 2012.

The other side of the global formation. Structure of the world lumpeneconomy, En: Routledge Handbook of World-Systems Analysis. (red.) S. J. Babones, Ch. Chase-Dunn, Routledge, London 2012.

Odmiany życia społecznego współczesnej Polski Instytucje Polityka Kultura, redaktoro. Wydawnictwo Naukowe Wyższej Szkoły Nauk Humanistycznych i Dziennikarstwa, Poznań 2010.

Lumpenwłasność: szara strefa i margines społeczny, Wydawnictwo Akademii Rolniczej im. Augusta Cieszkowskiego w Poznaniu, Poznań 2006.

Europa właścicieli, redaktoro. Katedra Nauk Społecznych AR w Poznaniu, Wydawnictwo Prodruk, Poznań 2005.

Publikaĵoj pri kaj en esperanto (Publikacje esperanckie):

2015

Zbigniew Galor, Jukka Pietiläinen, UEA en konscio de esperantistoj, Kava-Pech, Dobřichovice 2015.

2014

Ĉu sufero feliĉigas?, L`esperanto. Revuo de Itala Esperanto-Federacio, 91/5, 2014.

2012

Utopio, kiu ekde 125 jaroj iĝas realeco (kun I. Koutny). Postparolo en reeldono de La Unua Libro de L. Zamenhof, represita far Bialistoka Asocio de Esperantistoj, Białystok 2012.

Utopia, która od 125 lat się rzeczywistością, kunaŭtoro I. Koutny. Postparolo en reeldono de La Unua Libro de L. Zamenhof, represita far Bialistoka Asocio de Esperantistoj, Białystok 2012.

Kvar vizioj: Kiel vivi en ruiniĝanta Esperantio? En: La Ondo de Esperanto 2012/4: http://www.esperanto.org/Ondo/Historio/210galor.htm

2011

Mensoga vero – aŭ kiel ludi "difektitan mikrofonon". En: Libera Folio, 27.02.2011 http://www.liberafolio.org/2011/mensoga-vero-au-kiel-ludi-difektitan-mikrofonon

2010

Pri sociologia esploro de Esperanto-movado. En: K. Noskova, P. Balaz (red.), Modernaj teknologioj por Esperanto, ESPERO por E@I, Partizanske 2010.

Ĉu „diabla cirklo”? Direkte al sociologia esploro pri UEA. En: D. Blanke, U. Lins (red.): La arto labori kune, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 2010.

Sociologiaj esploroj pri UEA, en: La Ondo de Esperanto, Kiel esperantistoj perdas sian komunumon? En: La Ondo de Esperanto 2010/12: http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-37.htm

2009

Kunredaktoro de pola traduko el esperanto: W. Heller: Lidia Zamenhof Lidia. Życie Lidii Zamenhof. tradukis L. Ligza, Skonpres, 2009.

Esperanto de kulturo de malriĉeco, recenzo de R. Dobrzyski, Bona Espero: idealo kaj realo. Verkita laŭ interparoloj kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia. — Martin: Stano Marček, 2008. http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-dobrz.htm

2008

En Pollando, do nenie, en: La Ondo de Esperanto 2008/1.

Kiu devas esti enita?, en: La Ondo de Esperanto 2008/5.

2007

J. Reinvart, Europejska polityka językowa, Konferencja w Bratysławie, 24-25.XI.2006, pola traduko el esperanto. En: Z Warsztatu Badawczego Katedry Nauk Społecznych, R.9, Dylematy współczesnej polityki społecznej, Katedra Nauk Społecznych AR w Poznaniu, Wydawnictwo Prodruk, Poznań 2007.

Polemiki: Korwin–Mikke kontra Galor: Esperanto żyje: Dziennik Polski, 3.01.2007. http://www.dziennik.krakow.pl/public/?2007/01.03/Kraj/07/07.html

Ne detruu miajn cirklojn ! En: La Ondo de Esperanto 2007/2; http://esperanto.org/Ondo/Ondo/148-lode.htm

2006

Feraj skemoj, Pri la libro Esperanto kaj socialismo de Detlev Blanke. En: La Ondo de Esperanto 2006/2; http://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-blanke.htm

Łże prawda, czyli gra w głuchy mikrofon, Esperanto.pl, 2006: file:///C:/Documents%20and%20Settings/Zbyszek/Moje%20dokumenty/E%20s%20p%20e%20r%20a%20n%20t%20a%20j/T%20e%20k%20s%20t%20o%20j/ESPERANTO.PL%20-%20Dyskusja.htm

Opinio en: Juda Zamenhof ne taŭgas por Pola Radio, en: Libera Folio, 25.12.2006: http://www.liberafolio.org/2006/judazamenhof

2005

Czwarte Międzynarodowe Sympozjum Nitobe: Aspekty polityki językowej rozszerzenia Unii Europejskiej, Wilno, 30.07-1.08.2005, raporto en: Zmierzch (?) społeczeństwa obywatelskiego w Polsce - Z Warsztatu Badawczego Katedry Nauk Społecznych, R.7, Katedra Nauk Społecznych AR w Poznaniu, Wydawnictwo Prodruk, Poznań 2005.

2004

I. Koutny, Komunikacja międzykulturowa w Europie: angielski i esperanto jako alternatywne środki komunikacji, traduko el esperanto. En: Inna Europa? B. Goryńska-Bittner redaktoro, Poznań, 2004.

2003

Proklamo pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raumismo, kunaŭtoro I. Ertl, Arkones 2003; Proklamo de Poznano: http://esperanto.org/Ondo/Nov03-27.htm

Perfekta esperantista civitano, en: Pola Esperantisto 2003/1.

2002

Z. Tišljar, Ideologia europejska: tożsamość narodowa a tożsamość europejska, traduko el esperanto. En: B. Goryńska-Bittner, J. Stępień, redaktoroj, Społeczeństwo obywatelskie w procesie integracji europejskiej, Poznań, 2002. M. Cwik, Język a obywatelstwo europejskie, traduko el angla. En: B. Goryńska-Bittner, J. Stępień (red.): Społeczeństwo obywatelskie w procesie integracji europejskiej, Poznań, 2002.

Karta Tożsamości Europejskiej, traduko el esperanto. En: Z warsztatu badawczego Katedry Nauk Społecznych. Akademia rolnicza im. Augusta Cieszkowskiego w Poznaniu. Tożsamość w czasach zmian, Rok IV, Poznań 2002. Reviziisto, scienca kunlaboranto pri sociologio de la nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Paris 2002. Recenzanto: I. Koutny, Education & Work, English-Esperanto-Hungarian mini-dictionary, Poznań 2002.

2001

„Pan Tadeusz” Adama Mickiewicza w esperanto. En: J. Swidziński (red.) W dwusetną rocznicę urodzin Adama Mickiewicza, Poznań 2001.

Esperanto-movado: ĉu perdita komunumo? En: S. Fiedler, L. Haitao (red.), Studoj pri interlingvistiko / Studien zur Interlinguistik, KAVA-PECH, Praha 2001.

2000

V. Barandovska-Frank, Europeistyka nauką o Nowej i Starej Europie? traduko el esperanto, En: Stara i Nowa Europa. Własność – Rynek – Osobowość, Z. Galor, B. Goryńska-Bittner (red.), Poznań, 2000.

1998

Danĝeraj skemoj. En: Literatura Foiro, 172, 1998.

1997

Esperanto-movado kaj ĝia kulturo, kelkaj sociologiaj rimarkoj. En: Struktura kaj socilingvistika esploro de esperanto, En: I. Koutny, M. Kovacs (red.), Budapest 1997.

INICIATOJ kaj ORGANIZADO (INICJATYWY, PROJEKTY I TŁUMACZENIA):

➢ Tekstoj pri lingvaj problemoj en Eŭropo kaj Esperanto publikigitaj pere de la Katedro pri Sociaj Sciencoj de Agrikultura Universitato en Poznań

Ciklo de libroj titolitaj Eŭropo – Patrujo – Nacio (laŭ ideo de d-ino Barbara Goryńska-Bittner) eldonis en la jaroj 1997-2005 la Katedro pri Sociaj Sciencoj de la Agrikultura Universitato en Poznań, kunlaborante kun eldonejo PRODRUK gvidata far Bogusław Frasunkiewicz. Pro la ciklo ĝiaj kunredaktoroj ricevis gratul-leteron de Danuta Huebner, pola ministro pri eŭropa integriĝo. Ankaŭ eksterlandaj aŭtoroj estas invitataj kontribui al la publikigataj eldonanaĵoj. Estis inter ili ankaŭ esperantistaj aŭtoroj laŭ la iniciato de Zbigniew Galor, tiama laboristo de la Katedro,. En la pollingvaj publikaĵoj troviĝas tekstoj pri lingvaj problemoj en Eŭropo.

Jaka Europa ma przyszłość? [Kia Eŭropo havas futuron?] B. Goryńska-Bittner, J. Stępień (red.), Poznań 1999; p. 151.

Helmar G. Frank: Europa jako wspólnota językowa. Impulsy dla diagnozy i terapii [Eŭropo kiel lingva komunumo. Impulsoj por diagnozo kaj terapio] (tradukis el la germana polen: Arkadiusz Purgacz), 28-57.

Stara i Nowa Europa. Własność – Rynek – Osobowość [Malnova kaj Nova Eŭropo. Proprietajxo – Merkato – Personeco]

Z. Galor, B. Goryńska-Bittner (red.), Poznań 2000; p. 267.

Vera Barandovska-Frank: Europeistyka – nauką o Nowej i Starej Europie. Europamflet [Eŭrologio – scienco pri Nova kaj Malnova Eŭropo. Eŭropamfleto] (tradukis el la esperanto polen: Zbigniew Galor), 61-77.

Społeczeństwo obywatelskie w procesie integracji europejskiej [Civita socio en la eŭropa integriĝa procezo] B. Goryńska-Bittner, J. Stępień (red.), Poznań 2001; p. 235.

Zlatko Tišljar: Ideologia europejska: tożsamość narodowa a tożsamość europejska [Euxropa ideologio: nacia kaj eŭropa identecoj] (tradukis el la esperanto polen: Zbigniew Galor), 100-116.

Michael Cwik: Język a obywatelstwo europejskie [Lingvo kaj eŭropa civitaneco] (tradukis el la angla polen: Zbigniew Galor), 146-162.

Inna (?) Europa? [Alia Euxropo?], Poznań 2004 B. Goryńska-Bittner (red.)

Detlev Blanke: Języki w Unii Europejskiej i Niemcy o równouprawnieniu ...własnego języka Lingvoj en Eŭropa Unio kaj Germanoj pri egalrajteco de ... sia propra lingvo] (tradukis el la esperanto polen Zbigniew Galor)

Ilona Koutny: Komunikacja międzykulturowa w Europie: angielski i esperanto jako alternatywne środki komunikacji [Interkultura komunikado en Eŭropo: la angla kaj Esperanto kiel alternativaj komunikiloj] (tradukis el la esperanto polen: Zbigniew Galor)

Europa właścicieli [Eŭropo de posedantoj], Poznań 2005. Z. Galor (red.).

Robert Phillipson: Eurpejczycy właścicielami języka angielskiego? [Eŭropanoj posedantoj de la angla lingvo ?] (tradukis el la esperanto polen: Tadeusz Ejsmont)

➢ Koordiganto de la grupo celanta traduki libron el esperanto en la polan lingvon kaj eldoni biografion de Lidia Zamenhof, kunlaborante kun bahaanoj. La libro aperis en la 2009, en traduko de Lidia Ligęza.

➢ ARKONES, krom prelegoj organizis „Interparolojn kontrolatajn” (pri verko kaj vivo de: Wiliam Auld, Claude Piron)

➢ Kunpartoprenis preparon de programo kaj partoprenis „panelajn” diskutojn dum Forum Ekonomiczne (Ekonomia Forumo) en Krynica organizatan far esperantistoj, 2010; 2012.

➢ Kuninicianto de diskuto pri jura statuso de esperanto en Pollando, 2010-2011