La restartan sesion de la interlingvistikaj Studoj sekvis Interlingvistika Simpozio (22-23.09.2011) „Intelingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21-a jarcento“ same en la Novfilologia Fakultato, organizita la 2-an fojon (la antaŭa okazis dum la dekjariĝo de la Studoj en 2008). Partoprenis ĝin kvindeko da homoj el 15 landoj: novaj kaj malnovaj gestudentoj, la alvenintaj instruistoj kaj kelkaj aliaj aliĝintoj. Dum la malferno kaj la vicdekano de la Novfilologia Fakultato kaj la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto emfazis la gravan kaj prestiĝan rolon de interlingvistiko en la scienca vivo de la fakultato, dankis la organizan laboron de la inicatinto kaj gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, prof. Ilona Koutny.
La dudeko da prelegoj prezentiĝis en 4 sekcioj: lingvistiko, metodiko, movado kaj literaturo. Fine de ĉiuj sekcioj okazis diskutoj pri la defioj al la donita tereno. Kelkaj ekzemploj el la programo: translingvigi kulturaĵojn en esperanton (A. Melnikov), Globish (M. Farris), ekstermovadaj kunlaborebloj (Zs. Kóródy), RITE: Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net (K. Kováts), lingvopolitiko de UEA ĉe UN (S. Keller), atendoj de esperantistaro por UEA (Z. Galor), la Esperanta literaturo sojle de la 21-a jarcento – kien, kiel kaj por kiu? (T. Chmielik). Programo ĉe Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21a jarcento
Kelkaj filmetoj ĉe CDELI: Universitato Adam Mickiewicz (UAM), Poznan, Pollando. Interlingvistikaj studoj, septembro 2011. Simpozio. Prelego de Stefano Keller: UEA kaj lingvopolitiko (UN, Unesko). Postprelega diskutero. (daŭro: 5min19sek) Universitato Adam Mickiewicz (UAM), Poznan, Universitato Adam Mickiewicz (UAM), Poznan, Pollando. Interlingvistikaj studoj, septembro 2011. Interlingvistika simpozio. Rond-tabla diskuto pri la defioj al esperanto-movado en la 21a jarcento. Stefano Keller, Barbara Pietrzak, Zbigniew Galor, Tomasz Chmielik, Aleksander Melnikov, Ian Fantom. (daŭro: 13min25sek)