Temoj
- Kriterioj de la periodigo de la Esperanta literaturo: dilemoj kaj problemoj
- Pri la socia kaj estetika fono de la ekzistado de la Esperanta literaturo
- Granduloj de la duaperioda literaturo en la tria periodo: harmonia kontinueco (Kalocsay, Baghy, Szilágyi, Tárkony, Schwartz, Waringhien)
- La "Skota skolo" kaj Marjorie Boulton
- Modernisma (postmodernisma) poezio
- La Infana raso
- Prozo en la postmilita literaturo
- Populara literaturo en Esperanto
- Eldonejoj kaj revuoj en la postmilita E-literaturo
Ekzamentemoj
- Periodigo de la Esperanta literaturo: dilemoj kaj problemoj
- Socia kaj estetika fono de la Esperanta literaturo
- La postmilita agado de Kalocsay, Baghy
- R. Schwartz kaj G. Waringhien postmilite
- Kvaropanoj: Auld (krom "La Infana raso"), Francis (krom "La granda kaldrono"), Rosetti, Dinwoodie
- La Infana raso sinteza verko
- "La granda kaldrono" de Francis kiel fidela rekreanto de la milita etoso
- Postmilita literaturaj revuoj (La nica literatura revuo, Norda Prismo, Literatura Foiro, Fonto)
- Populara literaturo en E-o dum la postmilita epoko
Temoj por eseoj
- Ĉu ekzistas skoloj en la Esperanta literaturo?
- Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári, kiel reviviĝo de raciismo en la 20a jarcento.
- Du primilitaj romanoj kompara analizo de Kiel akvo de l' rivero? kaj de La granda kaldrono.
- Ĉu ĝustas la vicordo de ĉapitroj? Re-redaktu La infanan rason - subtenante per esea argumentado vian preferon.
- Virina aŭtentikeco en Ombro sur interna pejzaĝo.
- Pri la utilo (?) kaj/aŭ malutilo(?) de la populara literaturo en Esperanto.
- La litomiŝla tombejo - ĉu atenco kontraŭ Esperanto, aŭ uverturo de novspeca literatura evoluo?
Bibliografio
- Alfonso Pechan (red.): Gvidlibro por supera ekzameno. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1979. p. 206-278.
- Vilmos Benczik: Studoj pri la Esperanta literaturo. La kritikanto, Takasago, 1980. p. 5-17, 18-28,90-97,98-115,116-123, 124-130.
- Lariko Golden: Ĉu la kvara periodo? Originala Esperanta literaturo en la naŭdekaj jaroj. Manuskripto. p. 3-30.
- Manuel de Seabra: Kelkaj komentoj pri La infana raso. En: Vilmos Benczik (red.): Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1999. p. 174-179.
- Sabine Fiedler: Tekstrilatoj & Pri interteksteco en Esperanto. En: Vilmos Benczik (red.): Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1999. p. 50-60.
- William Auld: Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto. Artur E. Iltis, Saarbrucken, 1979. p. 11-26, 62-99.
- William Auld: Vereco, distro, stilo. Romanoj en Esperanto. Artur E. Iltis, Saarbrucken, 1981.
Minimume konindaj ĉerpaĵoj el la beletraj tekstoj de la periodo 1945-1980 legeblas en:
Vilmos Benczik (red.): Baza literatura krestomatio. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1986. (Tria eldono.)
reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen