require_once('/home/neofil/interl/defs.inc'); require_once(SCRIPT_FOLDER . 'dbdefs.inc'); require_once(SCRIPT_FOLDER . 'login.inc'); // must be called last because it calls session_start() // all classes must be included before session_start() is called) require_once(SCRIPT_FOLDER . 'session.inc'); connect_db(); ?>
From IVO - Interlingvistika VikiO
Ilona Koutny
Aplikata lingvistiko
(Notoj de M. Bavant)
- Aplikata lingvistiko ne estas lerneje aplikebla lingvistiko (usona vidmaniero) - Kontraste al teoria lingvistiko, ĝi rilatas kun praktiko kaj aliaj studobjektoj: sociologio, psiklogio, instruado, komputiko... - Memstariĝis psikolingvistiko, komputa lingvistiko... kaj formis sian propran teorion, ne simple aplikas la teorian lingvistikon
- Vortprovizo
- Vortoj uzataj por nomi la realon
- Nenomeblaj aferoj (tabuoj)
- Vortoj spegulas la realaĵon
- Iloj, manĝaĵoj, fenomenoj
- Forgesitaj vortoj/realaĵoj
- Ne nur vortoj, sed ankaŭ esprimoj
- Kelkaj forgesitaj vortoj/esprimoj restas en la frazeologio
- Leksikologio okupiĝas pri la konsisto de la vortprovizo
- Sencaj rilatoj
- Leksikografio provas meti vortprovizon en konkretan formon
- Vortaro donas tranĉaĵon de la lingvo (en difinita tempo, en fako, en iu socia tavolo),
por difinita publiko, entenas difinitajn informojn, en konvene retrovebla formo
- Vortaro turisma, faka...
- Komputa leksikografio
- Leksikografia laboro multe ŝanĝiĝis en la 20 lastaj jaroj
- Oni uzas komputilon ne nur por skribi la vortaron, sed ankaŭ por starigi kaj
traserĉi korpusojn
- Klasifiko de vortaroj (diversaj distingaj kriterioj)
- Publiko
- Por gepatralingvanoj, lernantoj, alilandanoj...
- Klarigaj, unulingvaj
- Difinoj, adaptitaj al la celpubliko
- Tradukaj, dulingvaj, plurlingvaj
- Donas ekvivalentojn pli-malpli ĝustajn
- Nekongrueco de la diversaj sencoj
- Limigi la sencojn (ekz-e nur de iu fako)
- Malsama stila kampo
- Nekongrueco de esprimoj: mi estas malsata / mi "havas" malsaton
- Nekongrueco de la ofteco
- Granda itala-E de Minnaja (www.lernado.it)
- Fontlingvo/cellingvo
- Eblo inversigi: ekzistas, sed ne tiom simpla
- Vortaro L1-L2 povas esti uzata de parolanto de L1, aŭ de L2, kaj
ili kutime diferencas laŭ la celata publiko
- Nombro da leksikaj unuoj
- Malgrandaj (< 10000?), mezaj, grandaj (> 60000)
- "Plena": kion signifas?
- Sinkrona / diakrona
- Preskriba (normodona) / priskriba
- Ekz-e la akademiaj vortaroj estas preskribaj
- Ĝenerala / speciala (faka)
- Enciklopedio / enciklopedia vortaro
- Ekzistas eĉ it-eo enciklopedia vortaro
- Kio estas leksikono?? (malklaraj difinoj)
- Laŭ iuj povas esti faka enciklopedio/klariga vortaro
- Ordigo
- Alfabeta
- Eventuale inversa
- "Vortaro estas universo en alfabeta ordo" (A. France)
- Nocibazita (ofte subjektiva, vd filozofiajn lingvojn)
- Tezaŭro
- Vd Roget's
- Valenta (laŭ la rekcioj)
- Vortnesta
- Precipe en E-aj vortaroj
- Bone funkcias, se morfemoj estas senŝanĝaj
- Kunmetaĵoj ne estas facile analizeblaj de komencantoj, aŭ se
temas pri paŭsaĵoj de nacilingvaj kunmetaĵoj
- Kie serĉi la kunmetaĵojn?
- Pure teksta / ilustrita / bildvortaro
- En bildvortaro la konsisto estas alia (necesas desegneblaj vortoj)
- Specifecoj de E-a leksikografio
- Leksikografoj ne estas gepatralingvanoj
- Pro la manko de popolo niaj vortaroj iĝas pli preskribaj ol en naciaj lingvoj
- Se temas pri tradukaj vortaroj, leksikografo verkas ĉefe nacilingvan-Ean vortaron, male
al tio, kio okazas por aliaj lingvoj
- Strukturo de la vortaroj
- Makrostrukturo: vortartikoloj, kapvortoj (de vortartikoloj, de leksikaj unuoj)...
- Mikrostrukturo: strukturo de vortartikolo
- Tipo de kapvorto/leksika unuo: vorto, esprimo, afikso...
- Formo de la kapvorto: baza gramatika formo (nominativo, infinitivo...)
- Referenca kapvorto: resendas al la baza formo okaze de bezono
- Elparolaj indikoj
- Morfologiaj indikoj (ekz-e karakterizaj formoj, aŭ numero de la responda paradigmo)
- Ĉe traduka vortaro tiuj tabeloj/indikoj povas diferenci laŭ la celata publiko
- Regado
- Klarigo aŭ alilingva ekvivalento
- Povas esti pluraj tradukoj, markitaj per indiko pri stilo, fako, konciza signifo
- Ekzemploj
- Troveblaj ekz-e en korpusoj, konkordancoj (montras kuntekston, "kolokaĵojn")
- Prezento de REVO kaj de la leksikografia laboro de la Akademio
- Terminologio estas speco de leksikologio pri fakaj vortoj
- La komunuzaj vortoj ofte ne havas precizan difinon
- Male, terminoj devas esti multe pli precize difinataj
- La rilatoj inter nocioj estas pli klaraj
- Terminografio: pretigo de terminaroj, sed sekrecias ankaŭ la propran teorion
- Terminologio / terminaro: problemo de difino
- La sistemo de la terminoj (terminprovizo) povas esti nomata aŭ "terminologio",
aŭ "terminaro"
- Simila problemo ĉe "vortaro" (vortprovizo aŭ verko)
- Laŭ W. Blanke "terminologio" prefere koncernu nur la sciencon
- Graveco - 90% de la novaj vortoj estas fakaj - Grava elemento en la konkurenco (kun aliaj lingvoj) apud fakuloj - Iĝa same grava, kiel en la komenco literaturo
- Eugen Wüster
- Fondinto de terminologio
- Vortumis la principojn kadre de sia (nefinita) de-eo vortaro (18-jara)
- Principoj de W. Blanke
- Nomado-principoj (por elekto de termino)
- Stabileco de la lingvo-uzo
- (Oni ne kreu novan terminon facilanime, se jam ekzistas samsignifa)
- Internacieco
- (Prunti kaj adapti, aŭ krei laŭ la ekzistanta materialo)
- (La internacieco povas limiĝi al laŭvorta traduko de internacia termino)
- Vortara ekonomio (deriveblo/produktivo)
- (Vd duan parton de la 15a regulo)
- Motiviteco (klareco, komprenebleco)
- (La termino estu interne komprenebla)
- (Povas kontraŭdiri internaciecon)
- Vorta ekonomio (koncizo, manipuleblo)
- (Prefere unu vorto, ol longa sintagmo)
- Unusignifeco (evito de homonimoj)
- (Tamen la sama termino povas aparteni al pluraj fakoj, aŭ al iu fako
kaj samtempe al la komuna uzo)
- Reguleco
- Belsoneco (prononca klaro/facilo)
- (Ekz-e fonetika adapto de pruntaĵo)
- Laŭfundamenteco
- Kelkaj principoj estas inter si kontraŭdiraj (-> kompromisoj)
- Lingvo estas signo-sistemo, esprimanta la pensojn, kaj parolata en difinita
(lingvo-)komunumo
- Socio estas varia, do ankaŭ la lingvo estas tia -> sociolektoj
- Paralelo kun
- dialekto (laŭregiona)
- idiolekto (individua)
- "interferolekto" (laŭ la gepatra lingvo de parolanto de alia lingvo)
- Lingvaj kodoj
- Ankaŭ la sociaj roloj povas influi la lingvon
- En diversaj sociaj roloj iu povas paroli malsame
- Ekzemploj de influo
- Elparalo: sonoj, intonacio, rapido de la takto
- Sintakso: longeco de frazoj, komplikeco
- Leksiko: klasika, slanga, porinfana, kulturaj vortoj...
- Virinaj lingvaĵoj
- Speciala maniero paroli por la virinoj (ekz-e en la japana)
- Speciala porvirina skribo (ekz-e laŭdire hiragana, en la komenco)
- Profesiaj nomoj
- Diversaj kutimoj laŭ la landoj
- En Germanujo:
- Lehrer/Lehrerin (se por ambaŭ: Lehrer/In), Bundeskanzlerin
- Student/Studentin/Studierende
- En Pollando:
- pani dyrektor (sed nedeklinaciebla)
- ekzistas dyrektorka, sed ne uzebla en formala situacio
- Kvankam kontraŭaj solvoj en ambaŭ okazoj temas pri strebado montri egalecon!
- En Esperanto
- "Patro" nur viro, sed "instruisto"? "instruistoj"?
- Vd studon de Wennergren http://bertilow.com/seksaj_vortoj/index.html
- En derivaĵoj: gepatra lingvo, patrujo ("patrina lando" en la persa)
- Reguligo ene de ekzistanta lingvo
- Eblas distingi disde lingvoplanado (kreado de nova lingvo)
- Delonge okazas en plej diversaj lingvoj
- Reformoj de la lingvo mem (korea, turka, serbokroata, norvega, hebrea...)
- Reformoj de skribsistemoj, alfabetigo (ĉina, japana, sovetiaj lingvoj...)
- [Ekz-o de la uzbeka: laŭvice per literoj arabaj, latinaj, cirilaj kaj latinaj]
- Politikaj koncernoj
- Artefariteco: kontinua skalo
- Korpusplanado / statusplanado
- Tradukado, interpretado - Dulingvismo, plurlingvismo - Komputa lingvistiko
Ĝisdatigita 2012.02.21