Interlingvistikaj studoj de UAM

Notoj: Fonetiko

Fonetiko Notoj

From IVO - Interlingvistika VikiO

John Wells, Ĝenerala kaj Esperanta fonetiko (Interlingvistikaj studoj, 3a semestro, 2006-09-28/29)

(Atentu: Fonetikaĵoj estas skribitaj per la X-Sampa -transskribo de IFA (IPA, API); terminoj plejparte laŭ LiVo)


ĜENERALAĴOJ:

-gepatralingvaj sonoj ŝajnas tre facilaj; subjektiva rilato al la propra lingvo –oni ankaŭ ne aŭdas objektive; por ne-poloj diferencoj inter Brzeszcz ([bZEStS]) kaj Brześć ([bZEs\ts\]) estas nur pene percepteblaj

-problemo de 'sono': io aŭdebla, aŭ ekz. kato: 4 sonoj – ĉi tie preferinde paroli pri 'segmento'

-'literon' oni vidas, 'sonon' oni aŭdas: do ne estas prononco de litero (nur en metafora senco), litero nur simbolas sonon (sed kp. la ortografion anglan!); konscio pri skribo tamen povas influi la prononcon

-parolorganoj: vd. la kursmaterialon

-voĉkordo fakte pli similas al lipoj (kp. germ. 'Stimmlippen', angl. 'vocal folds'); eksploda malfermo de la kunigitaj voĉkordoj:glota plozivo (londona prononco de water: [wO:?6]); vibrado de la v.oj = voĉeco (baza elemento de la parolata lingvo)

-IFA ne celas speguli ĉiujn eblajn sonojn (tro multaj), temas pli pri kolekto de ĉiuj eblaj fonemoj (ĉeĥa ř: IFA r\_r; japana hu: p\M)

-skribvarianto: voĉa – senvoĉa= + / - voĉa

–eblas fari sonojn, kiuj ne ekzistas en iu homa lingvo (ekz. de supra lipo kaj malsupra dentaro)

-konsonantoj: -krom voĉeco bazaj distingoj ĉe konsonanto: artikulaciaj maniero kaj loko (kutime oni faras klasifikon ne laŭ la aktiva artikulaciilo, sed laŭ la tuŝata loko)

-aerfluo elpuŝata: pulmaj sonoj (sed kp. klakojn: nepulmaj); iniciato de la aerfluo k articulatio = modifo de la aerfluo

–demando de h: kutime 'glota frikativo', sed fakte nura elspiro -kontrasta analizo de la fonetikoj de denaska lingvo kaj lernota lingvoj ebligas antaŭdiri verŝajnajn problemojn ĉe la lernado

-kontrasto inter langopinto (apekso) kaj postpinto (lameno) ĉe la artikulacio, aŭ denta aŭ alveola plozivo plej ofte ne estigas foneman diferencon

-velo: per leviĝo ebligas trapason de la aerfluo tra la nazo (nazaloj)

-rilate artikulacian manieron: *tobo*tomotombo: dum artikulacio de mb leviĝo de la velo, fermo de la tranaza aerfluo: distingo inter nazaj kaj eksplodaj sonoj (nazaloj kaj plozivoj); homoj kun t.n. fendita palato ne povas artikulacii nenazajn sonojn

-ĉe frotaj sonoj (frikativoj): neplena fermo de la buŝkavo; en la zulua (kaj afrikansa) fonema diferenco inter h kaj h\

-tremaj sonoj = vibrantoj (en Eo r, ankaŭ 'trilo'); unufoja tuŝo: bateto ('frapo') (hispana r); variantoj de r en multaj lingvoj (tre ofte paroleraroj), ekz. en formo de proksimantoj ('aproksimantoj') (r\)

-palata proksimanto en Eo: j; en la angla alveola r (IFA r\); japana w IFAe v\; laterala proksimanto en la itala: L (skribe ia)

-problemo de afrikatoj ('ekfrotaj sonoj'): la baro estas forigata malrapide, tiel ke post eksplodo aŭdeblas froto, do kombino de plozivo kaj frikativo; en Eo: c ĉ ĝ; ĉu oni aldonu dz (kiel en edzo)? restas demando sen respondo: unu/dufonemeco de afrikatoj dependas de la lingvo (kp. en la pola tS kontraste al t+S en czy 'ĉu' kaj trzy 'tri'), ne estas metodo, kiel tion decidi por Eo

-obstrukcanto: plozivoj, afrikatoj, frikativoj kaj batetoj ('frapoj') kontraste al la sonoroj: nazaloj, proksimantoj, lateraloj kaj vibrantoj

-problemo/demando de aspiracio: kiam okazas la transiro de senvoĉa al voĉa sono en kombino de senvoĉa plozivo kaj vokalo, ekz. papo: ĝermanece p_hap_hO, latinidece papO; en la angla kaj germana pli gravas ĉe-/foresto de aspiracio ol voĉeco por distingi inter ekz. p kaj b; en la taja fonema diferenco inter voĉa, senvoĉa kaj senvoĉa aspiracia sonoj, en la hindia aldoniĝas voĉaj aspiraciaj konsonantoj

-voĉa asimilo: problemo de sinsekvo de voĉa kaj senvoĉa konsonantoj (en Eo precipe ĉe kunmetaĵoj), sed apenaŭ estigas problemojn; ne estas io natura, neevitebla: tute ne aperas en la angla; direkto de la asimilo dependas de la lingvo aŭ sono

-likvido: 'necertaj konsonantoj', ĉar en la helena ili por silabigo ne gravas (poemarto!)

-vokaloj: bezonatas aliaj priskrib-kriterioj ol ĉe la konsonantoj: vasteco (langalto), antaŭeco (langpozicio), rondeco (depende de lingvo ankaŭ kvanto kaj voĉeco).

-supra ('malvasta') – (supreta – mezsupra -) meza ('mezvasta') – (mezsuba – subeta -) suba ('vasta')

-antaŭa – centra – malantaŭa

-ronda aŭ neronda (ofte tipologie: antaŭaj nerondaj, malantaŭaj rondaj, same en Eo); sed en multaj lingvaj ankaŭ antaŭaj rondaj (turka, germana ü ö, IFA y, 2), aŭ malantaŭaj nerondaj (japana u M, estona õ 7) -vokalharmonio: regulo, de vokaloj de difinita lingva unuo estu identaj rilate al difinita(j) artikulacia(j) trajto(j), oftas en aglutinaj lingvoj, ekz. la tjurkaj, aŭ en la hungara

-priskribo de vokaloj kontraste al konsonantoj: fonetike/artikulacie: ĉe vokaloj la aerfluo estas simpla, nebarita, ĉe konsonantoj estas almenaŭ minumuma baro (distingo vokoido – kontoido); fonologie/funkcie: portanto de silabo (silabokerno), konsonantoj staras flanke

-puraj vokaloj: funkcie kaj artikulacie vokalaj; duonvokaloj: funkcie konsonantaj, artikulacie vokalaj; puraj konsonantoj: funkcie kaj artikulacie konsonantaj; silabaj konsonantoj: funkcie vokalaj, artikulacie konsonantaj (difino taŭga, sed dependa de la difino de silabo, resp. silabokerno)

-diftongo: seninterrompa kombino de du vokoidoj funkcianta kiel unu vokalo; problemoj, ke en Eo ili ne paralelas: aj ej uj oj klare estas vokalo + duonvokalo, dum ŭ aperas nur post ae (maloftege o: poŭpo); ne ekzistas *ij *iŭ *uŭ

-problemo de neakcentitaj vokaloj: tendencoj en la rusa, germana, angla kaj aliaj lingvoj, ŝvaigi senakcentajn vokalojn, sekve ankaŭ en la prononco de Eo: tamen [tam@n] – nepre evitenda

-krom problemo de unuopaj sonoj pli granda problemo (ekz. por japanoj, ĉinoj) estas la eblaj sonkombinoj (fonotaktiko); por karakterizi lingvon krom fon(em)aron necesas priskribi la kombinad-eblojn

-akcento: reliefigo de difinita vokalo, sed estas kelkaj rimedoj: longigo, plifortigo (laŭteco), tonalteco (ŝanĝo aŭ nivelo), elekto dependas de la unuopaj gepatraj lingvoj; fakte ĉiuj rimedoj diversegale ekzistas kune

-intonacio: frazmelodio, forte ligita kun akcento; en Eo tamen intonacio apenaŭ gravas (almenaŭ teorie, kp. eĥo-demandojn: Mi venos morgaŭ. - Morgaŭ? - ŝajne universalaj)


ESPERANTAĴOJ:

-Ea ŝ: kutime 'gingiva' (pli ekzakte 'palatalveola', 'postalveola'), sed ĉe slavoj ebla diferencigo inter palatigita (..._j) kaj gingiva ŝ, ĉe ĝ/germanoj ofte lipigo (..._w)

-(du)lipaj ((bi)labialaj) sonoj en Eo: p b m – lipdentaj (labiodentalaj) sonoj: f v

-Eo precipe facilas (fonetike) por kroatoj

-sub, sed, apud: ununuraj vortoj en Eo (krome malofta sob), kiuj regule finiĝas en voĉa plozivo (sed atentu la eliziojn en poemoj); tamen ja temas pri funkciaj vortoj, kiujn oni ligas al la sekva vortoj; en multaj lingvoj (rusa, germana, pola...) vort-/silabfina plozivo ĉiam estas senvoĉa, okazas transpreno de la kutimo al Eo (suptaso – subtaso)

-ununuraj laŭfundamentaj vortoj en Eo kun vortkomenca ŭ: ŭo (liternomo), ŭa (krio); krome nur vortoj baziĝantaj sur propraj nomoj (ŭato: pli bone vatto); tiaj limigoj ne validas por j

-Rilate diftongojn en Eo:

-ka.je.ro, na.ŭa (ĉe aliaj naŭ.a) laŭ ĝenerala principo, ke kiom eble plej konsonantoj apartenas al la silabokomenciĝo

-neŭtrala: 3 silaboj, neutila: 4 silaboj, sed en la praktiko ofte diftongiga elparolo; sama problemo ĉe vortoj kiel regiono, jaguaro (kvazaŭ regjono, jagŭaro): ofta tendenco, ĉe angloj rekte inverse: ne eblas konsonantigo de iu antaŭ akcentita vokalo

-fonotaktikaĵoj rilate vokalojn: ĉiuj sinsekvoj estas eblaj, kp. brui,-e,-a,-o,-u, precipe boao,-a,-e,-i, tiea, plimultaĵe ankaŭ en radikoj (fiuto, bioĉo, piedo)

-akcento: sur la antaŭlasta silabo, problemo por kelkaj, precipe ĉe aliakcentaj vortoj konataj el la propra lingvo, aŭ laŭ konsonantigaj reguloj de la propra lingvo (*familjo ktp., vd. supre); ankaŭ ĉe apud (sola vorto kun vortfina voĉa plozivo en neakcentita silabo; akcentado apúd laŭ analogio kun mallongigitaj substantivoj, ekz. agord(o)), aŭ en malpli, okdek (diversaj kialoj)

-ĉe du-tri sinsekvaj vortoj la lasta kutime havas la plej fortan akcenton (granda táblo, tablo gránda, dek ók, U.E.Á., kotopó)

-kontrastiga akcento: dekstra – máldekstra, nur en kazo de bezono -flankakcento: en Eo ne ekzistas fiksa regulo, ĉu entute meti, kaj se jes, kie: labortáblo, làbortáblolabòrtáblo (unua silabo, origina silabo ĉe parto de kunmetaĵo, aŭ alterne senakcenta-akcenta-senakcenta-...)

-PAGaj reguloj por distingo inter veni (ve:.ni) kaj vendi (vEn.di), domo (do:.mO) kaj dormo (dOr.mO) estas superfluaj kaj ne aplikindaj; en ĉi tiu kunteksto gravas demando pri la unu- aŭ dufonemeco de afrikatoj

-duoblaj konsonantoj: Pollando ktp. - solvoj: unuobligi (kontraŭfundamenta kaj konfuziga), longigi (longigo de la teno), apartigi (elparoli dufoje, precipe oftas ĉe afrikatoj) (tri fazoj de plozivo: ekbaro – teno – ekmalbaro) – en la angla tri kvantoj: stop it, stop Pitt, stopped Pitt

-penso – penco, intensa – intenca: en multaj lingvoj epenteza (enŝova) regulo ns › nts (usona angla, sed ne en brita; male ĉe francoj); la fenomenon kaŭzas la triobla ŝanĝo artikulacia inter n kaj s (voĉeco, langopozicio, pozicio de la velo): la velo tro frue leviĝas; foje ankaŭ ls › lts

-hiato: sufiĉe ofta en Eo (tabelvortoj, vokalfiniĝaj radikoj): forigo de la hiato per enŝovo de iu transira sono (tijEs) aŭ glota plozive (ti?Es), sed oni plej bone nenion faru

-streĉiteco de u i (u – U, i – I): problemo precipe por angloj kaj germanoj (sheep – ship; biete – bitte); ne gravas, tamen [i], [u] estas preferindaj -kvalito de a: grava demando ekz. por persoj, finnoj, angloj, elekto inter [a] kaj [A]


DIVERSAĴOJ:

-pola sz ktp. estas fakte iom retrofleksigita (alveolpalatigita) (S – s'), en kontrasto al ś ktp. pli gravas rezulta akustika sono ol kaj distingo palata-nepalata ol la efektiva artikulacia loko

-en la kimra senvoĉa laterala frikativo ll [K] (en la zulua voĉa K\); lateraloj: 'duonbaraj' (laŭ mi evitinda termino), ĉe aliaj sonoj la fermo en la buŝkavo estas nur en unu loko

-en la rumana post senvoĉa konsonanto vortfina okazas senvoĉigo de u kaj i; same en la japana inter du senvoĉaj konsonantoj

-en la kimra pen 'kapo', tad 'patro', ki 'hundo' depende da la antaŭa vorto (poseda pronomo) per voĉigita, frikativigta aŭ nazigita komenc-sono: ben, dad, gi; fen, θad, xi; mhen, nhad, ŋhi

-fonotaktikaĵo: problemo por angloj kaj germanoj elparoli r antaŭ alia konsonanto

Retrieved from "http://www.interlingvistiko.info/ivo/index.php?title=Fonetiko_Notoj"

Montrita 44-foje. Laste redaktita je 11:06, 29. Okt 2006.

Ĝisdatigita 2012.02.21