Interlingvistikaj studoj de UAM

Notoj: Gramatiko 1

Esperanta gramatiko 1 Notoj

From IVO - Interlingvistika VikiO

Ilona Koutny Gramatiko de Esperanto

 - Ne temas pri funda gramatika studo de la lingvo
 - Prezentado de iuj problemoj
 - Lingvosistemo
   - Havas elementojn: morfemoj kaj vortoj (kaj frazoj?)
   - Reguloj, laŭ kiuj la elementoj kombiniĝas por produkti aliajn elementojn
     - Kombinado de morfemoj por fari vorton → tasko de morfologio
     - Kombinado de vortoj por fari frazon → tasko de sintakso
   - Gramatiko = morfologio + sintakso
   - Signifo de la elementoj → tasko de semantiko
   - Signifogrupoj en la lingvo → tasko de leksikologio
 - Sed ne nur lingvosistemo  → lingvouzo ene de lingvokomunumo
 - Morfemoj
   - Vd vortareton en la Unua Libro
   - UV (Fundamento)
   - PV, PIV1 (~15000 artikolaj kapvortoj), PIV2...
 - Reguloj
   - Du ekstremoj: de "16 reguloj" (F) al "Plena Analiza Gramatiko"
   - Nerekte prezentitaj en la tekstoj (Ekzercaro, poemoj...)
   - "Lingvistikaj aspektoj" de Wells
     - La nura, kiu provas alpreni lingvistikan aliron
   - PMEG: tre utila, sed ne lingvistika
     - Aparta terminologio, utila por instruado, sed izolas la lingvon
   - Parentezo: ni devas trovi manieron uzi la samajn rimedojn kaj kategoriojn
     por prezenti E, kiel faras lingvistoj por prezenti aliajn lingvojn - nur tio
     ebligas komparon kaj dialogon
 - Korpusoj
   - Tekstaro de Esperanto
     - Pluraj milionoj da vortoj, sed
     - Ankoraŭ malgranda rilate la kutimajn nacilingvajn korpusojn
     - Prezentas nur la skriban lingvon
   - Grava pro la heterogeneco de la parolantoj
     - La denaskuloj ne estas privilegiitaj informantoj
   - Necesa i.a. por leksikografia laboro
   - Povas servi ankaŭ por gramatikaj celoj
 - Aliaj bazaj dokumentoj
   - Proverbaro de Esperanto
   - Bildvortaro de Eichholz
     - Grandaj bildvortaroj nacilingvaj (ĉ. 80000 terminoj)
 - Netuŝebleco
   - F estas netuŝebla
   - Tial la lingvo havas firman bazon
     - [Precipe grava por lingvo, kiu ne havas grandan bazon de denaskaj parolantoj]
   - Tamen
     - Netuŝebleco koncernas ĉefe la gramatikajn morfemojn
     - La signifoj de vortoj povas ŝanĝiĝi
 - Preskribo / priskribo
   - En planlingvo preskribo ludas pli gravan rolon: vortaristoj, gramatikistoj ktp
     iom miksas priskribon kaj preskribon, i.a. ĉar ne estas tiom da verkoj, do ĉiu verko
     pli-malpli fariĝas modela, se sufiĉe ampleksa kaj bona
   - Granda proporcio de la vortprovizo apartenas al la fakaj lingvoj
     - Terminologia laboro pli ofte apartenas al la preskribaj
   - Kiun rolon havu la Akademio, Terminologia E-Centro...?


 - Plena Analiza Gramatiko (PAG): studinda pro ĝia influo al la gramatika pensado, sed 
   ne temas pri lingvistike orientita gramatiko kaj ne ĉio en ĝi estas aŭtoritata
 - Lingvistikaj aspektoj de E (Wells): lingvistike orientita, sed malgranda
 - PMEG: tre konsilinda gramatiko por instruado, sed ne lingvistike orientita, ekzistas
   konciza versio por lernu.net
 - Malovec
 - Seppik: La Tuta Esperanto 
 - Gledhill: gramatiko de E por lingvistoj, bazita sur (malgranda skriba) korpuso
   - Vd recenzon fare de Liu Haitao
   - ["Korpusa lingvistiko"] 
 - Studoj pri la internacia lingvo (Duc Goninaz (red)): plej interesaj: Wood, Janton, Rokicki, Piron
 - Proverbaro Esperanta
 - Enciklopedio de Esperanto


 - Morfologio (morfemiko) okupiĝas pri konsisto, klasifo kaj kombino de morfemoj
 - Morfemo: plej malgranda signifhava unuo
   - La nocion de signifo foje necesas kompreni iom elaste: leksika, gramatika (funkcio)
     - Ekz-e oni povus imagi signifon por "-aŭ" en hieraŭ, sed "hier" ne estas morfemo, do
       ankaŭ ne "aŭ"
   - Kelkaj parolas eĉ pri "parta morfemo"
   - Z uzis la terminon "vorto" anstataŭe, sed por ni vorto estas baza elemento de frazo
     kaj nur liberaj morfemoj povas esti konsiderataj vortoj
   - Atentu, kelkaj lingvistoj uzas "monemo" anstataŭ "morfemo", kaj "morfemo" por signifi
     gramatikan morfemon (terminologio de Martinet)
   - Specialaj ecoj de morfemo
     - libera / ligita (vd  kurson de Mike)
     - [ligebla / neligebla: "li" estas libera kaj ligebla (derivaĵo "lia"), sed "la" estas libera
       kaj neligebla]
   - Ofte en naciaj lingvoj la leksikaj vortoj konsistas el unu libera morfemo
     - fish, table, stół; ankaŭ ĉe verboj (malpli ofte): geh (iru!), go
   - En Esperanto, male, ili plejmulte konsistas el du ligitaj morfemoj
     - La liberaj morfemoj estas konsiderinde malpli multaj
       - Sed ekzistas aliaj lingvoj kun tia eco [ekz-e la latva]
     - Liberaj morfemoj estas nur partikuloj, adverboj primitivaj, pronomoj...
   - Specialaĵo de E estas la ebleco por afiksoj vortiĝi
     - Tamen aperas demando pri la preciza difino de afiksoj
       - Veraj afiksoj (et, eg...): malmultaj
       - Sufiksoidoj (an, ej, ul...): malsama vortefiko (funkcias kiel kunmetaĵoj)
       - "Sciencaj afiksoj" (-it, -i,...)
     - Tamen la derivitaj vortoj havas specialan signifon, kiu ne nepre kongruas kun tiu
       de la vortigita afikso ("lernejo" ne estas ajna ejo, en kiu oni lernas)
 - Vortfarado kaj radikkaraktero
   - Tre disputata demando
   - Vidpunkto de Kalocsay kaj de la Akademio
     - Vd la raporton de la Akademio pri vortfarado
   - Rifuzas ĝin ekz-e Szerdahelyi, Duc Goninaz, Lo Jacomo, Ilona...
   - La lingvoj malsame vortigas la saman situacion: ich bin hungrig, mi malsatas, ho fame
   - Neniu povas rifuti kelkajn faktojn: estas "broso" kaj "kombilo"
     - Sed la interpetoj povas esti pluraj
   - En la Universala Vortaro la radikoj estas tradukataj pere de vortoj
     - Tio estas argumento por la favorantoj de radikkaraktero
       - Kvankam ne ĉiuj tradukoj de unu radiko ĉiam havas la saman vortkategorion
     - Szerdahelyi diras, ke Z transprenis al E vortojn kaj poste ekstraktis la radikojn
   - Saussure: la logika bazo de vortfarado en E (1910)
     - Vd alternativajn redaktojn de tiu verko ĉe 
       - Fundamentaj reguloj de la vortteorio
       - Dosiero:La logika konstruo de vortoj en Esperanto.pdf
     - Proponita al la Akademio
     - Ĉefaj ideoj
       - o-finaĵo aldone al la gramatika valoro havas ankaŭ semantikan valoron "ul" aŭ "aĵ" 
         [pli precize estulo (viva) aŭ estaĵo (neviva)]
       - i-finaĵo identas kun "ad" (ago aŭ stato)
       - a-finaĵo identas kun "ec" (ideo kvalita)
       - pleonasmaj finaĵoj: tabl-o, bel-a, leg-i
       - [Celis ĉefe kontraŭargumenti la "derivregulojn" de Couturat kaj klarigi, kial aperas
         diversaj sufiksoj ĉe pluderivado: krono → kroni → kronado, frato → frata → frateco]
       - Neceso kaj sufiĉo
   - Vortefiko
     - Rekta vortefiko: vapor-ŝipo (speco de ŝipo), pluderivebla kiel substantivo: ~a, ~e, ~i
       - Ĉefelemento: ŝip, flankelemento: vapor
       - La interpreto de la kunmetaĵo dependas de la radikkaraktero de la ĉefelemento
         - Ĉefelemento substantiv- aŭ adjektiv-karaktera → la flankelemento interpretiĝas substantive
         - Ĉefelemento verb-karaktera → la flankelemento interpretiĝas adjektive aŭ adverbe
     - Inversa vortefiko: senhara (adjektivigita sintagmo "sen haroj")
       - Estus "har-sen-a" laŭ rekta vortefiko
       - La interpreto de la kunmetaĵo dependas de la radikkaraktero de la flankelemento
       - En alia analizo eblas diri, ke en "senhara" la ĉefelemento estas la finaĵo a kaj 
         enestas duobla flankelemento, el kiu la unua trudas la vortkategorion de la dua
         en la vortigita sintagmo
   - Konstruado de vortoj en E
     - prefikso + radiko + sufikso + vortiga finaĵo + kategoria finaĵo
     - Kiomfoje ĉiu peco?
       - Afiksoj estas ĉiam nedevigaj
       - En Esperanto ne ĉiam devas esti radiko: mal-ind-ul-in-o
         - Sed dependas de la difino de radiko / afikso
       - Pluraj afiksoj eblas
         - Sufiĉe konata koncerne sufiksojn (ind-ul-in-et,...)
         - ... sed ankaŭ por prefiksoj
           - boge/gebo-patroj, gemal-feliĉuloj, ekdis-iri, gefi-, eksfiboge-
           - [eksfigeekmiskondutintoj]
       - Parentezo pri la ordo de la diversaj elementoj en la analizo
         - malvenkema: ĉu mal-(venk-ema) aŭ (mal-venk)-ema?
         - malfeliĉulo: ĉu (mal-feliĉ)-ulo aŭ mal-(feliĉ-ulo)? (kio estus la malo de iu?)
       - Kategoria finaĵo estas duobla ĉe substantivoj (-j-, -n): pure aglutina sistemo
       - Ĉe verboj la kategoria finaĵo portas plurajn funkciojn (tempo, modo) ankaŭ
         la rolon de la vortiga finaĵo, kiu ĉi-okaze mankas. [Eble indus konsideri, ke 
         legas ← leg+i+as, kaj ke ∅ estas alomorfo de "i", kiam ĝin sekvas kategoria morfemo.]
     - Radikalo = radiko kune kun la afiksoj
   - Kontraŭargumentoj al la radikkaraktera teorio
     - Vortkategorion povas havi nur vortoj
       - [Facile rifutebla argumento: radiko certe ne estas verbo, sed montras agon, kion oni
         celas dirante, ke la radiko havas verban karakteron]
     - Estas radikoj kun dubinda karaktero
     - Tiuj karakteroj estas "formala" interpreto de pli fajnaj semantikaj trajtoj
       - [Nu ĝuste tiu radikkaraktero estas semantika afero!]
     - Eble tiuj karakteroj prezentas tro eŭropecan aliron, kaj eble respegulas la fakton, ke
       la E-a sistemo estas tro libera kompare kun tiu de la eŭropaj lingvoj
     - Szeradhelyi preferas paroli pri "primara vorto" t.e. la vorto, en kiu iu radiko
       plej "volonte" vortiĝas
       - Ne estas konstanta eco de la radiko
       - Ŝajnas esti afero de statistiko [en kia korpuso? kio okazas, se du unuagradaj derivaĵoj
         estas same oftaj?]
       - Pli "mola" teorio
     - Surbaze de la radikkaraktera teorio la Akademio faris harstarigan klasifikon de morfemoj
       (vd disdonitan materialon), apud kiu la klasifiko de Szerdahelyi aspektas multe pli saĝa
       - [Kiom aŭtoritata estas tiu tabelo? Ĉu estis Akademia decido? Kiam? Fakte temas pri
         iom konfuza restrukturigo de ĉapitro VII de la akademiaj konstatoj pri la vortfarado en Esperanto,
         en kiu certe troviĝas kritikeblaj aferoj]
       - [Eblas tamen kritiki la klasifikon de Szedahelyi pri detalo, ekz-e relativa pozicio de
         "i" kaj "as, os, us, u". 
       - Vd ankaŭ la artikolon de Rokicki en "Studoj pri la internacia lingvo"
     - La leĝoj de vortefiko estas komplikaj kaj senutilaj: la signifo de kunmetaĵo sekvas el
       la utilo de la signifo(?)
 - Vortspecoj (sinetio)
   - Oni klasike uzas semantikajn karakterizojn por difini la vortspecojn
   - Sed ni prefere uzu morfologiajn kaj sintaksajn kategoriojn (bone funkcias en E)
     (1) Morfologia formo
     (2) Morfologiaj kategorioj
     (3) Sintaksaj funkcioj en la frazo / sintagmo
     (4) Komplementoj 
   - Substantivoj
     (1) Finaĵo -o
         - Nomoj komunaj / propraj
         - Problemo de la finaĵo de fremdaj vortoj (E-igitaj, ne-E-igitaj)
     (2) Nombro, kazo    
         - Nombro: singularo (ununombro), pluralo (plurnombro)
         - Kazo: Nominativo, akuzativo
     (3) Subjekto, objekto, adjekto (aŭ parto de adjekto), predikativo, epiteto
         - En adjekto prepozicia la substantivo estas parto de prepozicia sintagmo,
           kiu mem rolas kiel adjekto. Ne la substantivo mem rolas tiel. Sed en
           adjekto senprepozicia (rekta) la substantivo mem estas adjekto.
           - [La sama harfendado validus ankaŭ por subjekto kaj objekto: en "mia
             amiko venis" la subjekto estas la tuta sintagmo "mia amiko". Prefere do
             diri, ke la substantivo estas kernovorto de sintagmo subjekta, objekta, 
             adjekta ktp.]
         - Objekto povas esti rekta aŭ nerekta (doni al...)
         - [Ĉu nerekta objekto ne estas prepozicia sintagmo?]
         - Indas distingi inter fiksa kaj nefiksa/libera komplemento
           - "ni estas en la salono" : la adjekto estas libera
           - "mi kredas en viaj kapabloj": fiksa komplemento de la verbo "kredi" (valento)
           - subjekto estas preskaŭ ĉiam fiksa komplemento, same pri objekto de transitiva verbo
         - Ĉu alvoko estas sintaksa rolo? 
           - Ili rilatas al la tuta frazo, kiel interjekcioj aŭ fraz-adverboj
           - "Pragmatika" rolo
         - Predikativo: subjekta (ŝi estas <mia edzino>), objekta (mi konsideras lin <amiko>)
         - Epiteto: "Anna, <mia amikino>, aperis en la salono"
     (4) Epiteto, determinanto, suplemento
         - Epiteto: <interesa> libro, nominacio: la gazeto <Monato>, apudmeto: Anna, <mia amikino>
         - Determinanto: artikolo, poseda adj., montra adj., + aliaj tabelvortaj adjektivoj
           - (Parentezo pri difiniteco de posedaj adjektivoj)
         - Suplemento
           - prepozicia sintagmo, similas al adjekto por verbo
           - libro <sur la tablo>, libro <de Petro>, filmo <pri amo>
         - Kiu tipo de komplemento estas relativa propozicio? 
         - Ĉe agsubstantivoj (adsubstantivoj) la komplementoj ofte similas al tiuj de la verbo
   - Adjektivoj
     (1) Finaĵo -a
        - Specoj de adjektivoj
          - Kvalifikaj
          - Determinaj (ĉiuj aliaj, inkluzive de ordaj numeraloj, ne kardinalaj)
     (2) Nombro, kazo, komparacio
         - Komparacio: komparativo, superlativo
           - Farita analize: pli, malpli, same, la plej
           - Ne ĉiuj adjektivoj konas komparacion (ekz-e surstrata, dua...)
     (3) Epiteto, predikativo, ĉiuj substantivaj roloj en okazo de elipso
         - Epiteto: la <bela> amikino
         - Predikativo: la amikino estas <bela>
         - Elipso: <mia kara> alvenis (sk "amiko", transprenas la rolon de subjekto)
     (4) Suplemento, adjekto
         - Suplemento: riĉa <je...>, taŭga <por...>
           - Ekzistas ne nur prepoziciaj suplementoj: ekz-e preta <morti> (infinitiva suplemento)
         - Adjekto (adverbo): <tre> bela, <fame> konata, <hele> verda
   - Adverboj
     (1) Finaĵo -e por derivitaj adverboj, aŭ sen speciala finaĵo (primitivaj)
         - tuj, nun, ĵus, tre, tie, tiam, tiom, tial, tiel
         - Kelkaj finiĝas per -aŭ (sed ne temas pri finaĵo)
         - Adverboj lokaj, manieraj, tempaj...
     (2) Komparacio, kazo (direkto)
         - Plejmultaj adverboj estas senŝanĝaj
         - Komparacio: valida nur por derivitaj (prefere manieraj) adverboj 
     (3) Adjekto, predikato
         - Adjekto de verbo: meti ion <surtablen>
         - Adjekto de adjektivo: <tre> bela
         - Adjekto de adverbo: <tre> bele farbita
         - Predikato: estas <konsilinde>, ke... / -i...
     (4) Adjekto, suplemento
         - Adjekto de adverbo: <tre> bele farbita
         - Suplemento: responde <al lia demando>
   - Pronomoj
     (1) Sen speciala finaĵo
         - Diverstipaj pronomoj kondutas malsame
     (2) Nombro, kazo
         - Sed ne ĉiuj havas ĉiujn kategoriojn
         - Personaj pronomoj havas nombron en si mem
           - problemo de "vi" (sg, pl) kaj "ci" (sg, sed kun aparta stilefekto)
     (3) Samaj roloj kiel substantivoj
     (4) Potenciale samaj komplementoj kiel substantivoj
         - Sed fakte pluraj ne havas (ekz-e "mi" apenaŭ povas havi epiteton aŭ determinanton, 
           kaj malfacile imageblas suplementoj)
   - Numeraloj (nedetaligita)
     - neŝanĝeblaj
     - "unuj" estas pluralo de "unu" en pronoma uzo
   - Verboj
     (1) Finaĵoj -i, -as, -is, -os, -us, -u
         - Pri la kunfandiĝo de vortiga/kategoriaj finaĵoj vd supre
         - Formoj: simplaj / kunmetitaj (pere de helpverbo "esti")
    (2) Tempo, (nombro), modo, voĉo, aspekto
         - Personon oni ne distingas en E (male al multaj lingvoj)
         - Nombro povas esti distingita nur en kunmetitaj formoj (ekz-e en pasivo)
         - Voĉoj: aktiva, pasiva, mediala (-iĝi), refleksiva (... sin), faktitiva (-igi)
           - [Ne ĉiuj verboj havas ĉiujn voĉojn]
           - [Ĉu refleksiva vere diferencas de aktiva?]
           - [Lavigi sin, duŝiĝigi, igi lavi???]
         - Aspekto: ***
     (3) Predikato(?)
     (4) Subjekto, objekto, adjekto, predikativo(?)
         - [Ĉu predikativo estas komplemento de la verbo aŭ de la koncerna
           subjekto aŭ objekto?]

Retrieved from "http://www.interlingvistiko.info/ivo/index.php?title=Esperanta_gramatiko_1_Notoj"

Montrita 52-foje. Laste redaktita je 12:03, 23. Sep 2006.

Ĝisdatigita 2012.02.21