require_once('/home/neofil/interl/defs.inc'); require_once(SCRIPT_FOLDER . 'dbdefs.inc'); require_once(SCRIPT_FOLDER . 'login.inc'); // must be called last because it calls session_start() // all classes must be included before session_start() is called) require_once(SCRIPT_FOLDER . 'session.inc'); connect_db(); ?>
From IVO - Interlingvistika VikiO
Ilona Koutny
Gramatiko III
[Notoj de M. Bavant]
- Temo jam aludita en la kurso pri Aplikata lingvistiko - Sociaj lingvotavoloj - Faka lingvaĵo - Arĥaika lingvaĵo - Arcaicam Esperantom (Halvelik) - Sperantu (Kalocsay) - Sabine Fiedler: nur tri tavoloj - Ĉiutaga, supera (literatura), malsupera
- La lingvo evoluas
- "Troa konservemo mortigus la lingvon" (Ilona)
- La lingvo ne havas ekstreman logikecon
- Vd kiamaniere fiksiĝas la signifo de kunmetaĵoj
- La kunmetaĵo projekciiĝas al la esprimenda signifo, por kiu
ekzistas vorto en iu alia lingvo
- Ĝenerala aŭ speciala signifoj:
- skribilo (ajna ilo), lernejo (specifa ejo)
- vagonaro (trajno; specifa),
vagonaro (aro de kuplitaj vagonoj; ankaŭ specifa, ĉar faka)
- Fonologio - La fonologia sistemo ne ŝanĝiĝis - Sed malfortigo de ĥ (ĉu tamen ne temas pri leksika ŝanĝo?) - Fojfoje la preskribo ŝanĝiĝis (vokala malfermiteco, nj, kz, hiato...)
- Gramatika sistemo
- Eventualaj emoj ŝanĝi estas bremsataj de la Fundamento
- Stabiliga rolo por konservado de la lingvo
- Tamen kutime eĉ la leĝoj ŝanĝiĝas
- Se oni ne rajtas ŝanĝi, ĉu oni rajtas aldoni ion novan al la sistemo?
- Personaj pronomoj
- Pronomo ci
- Apenaŭ uzata
- Markita (SAT-rondoj, familiara... aŭ insulta)
- Por redoni specifaĵon de originala lingvo en tradukoj
- Provoj enkonduki triapersonan neŭtran (ŝli, ri)
- Participoj
- Sintezaj formoj (anstaŭ perifrazoj kun esti): -ati, -inti...
- -unt (kondicionala participo)
- Memstara uzo de afiksoj: multe vastiĝis
- Prepozicio far
- La Fundamenta Gramatiko estas klara, ke oni uzu de
- Sed far iel-iom eniris en la uzon
- De havas multajn signifojn, sed ĉu far vere bezonatas (fare de)
- Ĉu oni bezonas apartan prepozicion ankaŭ por la aliaj signifoj de de?
- [Alia menciebla prepozicio: na
- Vd artikolon de Wennergren http://lingvakritiko.com/2007/08/21/pri-la-na-ismo/]
- Aliaj provoj memstare uzi radikon interjekcicele
- kur!, halt!
- Eventuale eĉ en mallongigita formo rap-rap! (rapidu!)
- Hezitoj rilate al po (mi donas po tri pomoj(n))
- Regulecisma vidpunkto: se estas objekto, devas esti en akuzativo
- Sed aliaj sintagmoj povas alpreni objektan funkcion, sen akuzativo
(Kiom vi volas? Mi volas dek.)
- Ĉu objekto aŭ adjekto?
- Se po estas prepozicio, ĉu ĝi povas enkonduki objekton? (vd ankaŭ na)
- Evoluo favore al konsidero, ke po tri estas speciala numeralo
- Do po ne influas la kazon
- [Sed aliaj insistas, ke temas pri adjekto (vd Duc Goninaz en Ondo de Esperanto)]
- Povas esti konsiderata ankaŭ kiel kunfandiĝo de:
- mi donis pomojn (kion?) po tri pomoj (kiel?)
- Leksiko - Neologismoj (pli-malpli implicas, ke pruntitaj) - En fridujo estas malvarme (ne fride) - 15-a regulo de la Fundamento (oni memoru pri la dua parto) - Purisma emo al forigo de balastaj ŝajnsufiksoj (redaktoro/redaktisto)
- Vortprovizo
- Emo al unusignifeco
- Ĉu vere tenebla?
- Paronimoj
- Vastigo de la signifoj per metafora transporto
- Dekomence ekzistis en la lingvo pro literaturaj bezonoj
- Paradigmaj rilatoj
- Deklinaciaj/konjugaciaj paradigmoj
- Interŝanĝaj rilatoj
- Sinonimeco, eblo meti iun vorton en la lokon de alia
- Sed en difinita kunteksto!
- Kombineblecaj rilatoj
- Kombinebleco de vortoj (sintakse kaj semantike eblaj): nigra tabulo
- Prezento de verko de S. Fiedler (Ilustrita frazeologio)
- Kriterioj (proksimumaj)
- Plurelementeco
- Fera kurteno, lavi al si la manojn
- sed ne tre valida kriterio
- Komparo inter lingvoj montras, ke plurvorta frazeologiaĵo
de unu povas tradukiĝi per unu vorto en la alia
- ĝisostulo en E, leona parto en la germana
- prilumi ies malbonfarojn = ĵeti lumon al ies malbonfaroj
- Stabila strukturo
- Oni ne ŝanĝas la formon,... sed fojfoje tamen ŝanĝas
- Per fleksiado de iu elemento: mi rompas/ŝi rompos al si la kapon
- Pluraj formoj de unu proverbo
- Fari el muso/muŝo elefanton
- Idiomeco: la signifo ne estas deduktebla el la signifo de la elementoj
- Transiri la Rubikonon (kion signifas tio por ĉino?)
- Fojfoje nur parte idiomeca (sinki en forgeson)
- ... aŭ apenaŭ (atingi sukceson), sed konsistigas frazeologiaĵon
pro aliaj kialoj (plia ofteco de la kombino, rilate al aliaj samsignifaj)
- Leksikeco (troviĝas en vortaroj[, aŭ meritus tie troviĝi]) kaj kutimeco (bone konataj)
- Esprimpovo (semantika plusvaloro)
- Pli bele ilustras la celatan signifon
- Ĉu tamen la semantiko estas pli vasta?
- Ĉu la impreso pri semantika plusvaloro ne devenas simple de la emocia
ŝargo de uzataj vortoj?
- Kion oni konsideru frazeologiaĵo?
- Ĉu ankaŭ la proverboj?
- Ĉu ankaŭ iuj unuvortaj aferoj?
- Ĉu esperantonimoj estas?
- Jes, temas precize pri esperantaj frazeologiaĵoj
- Eblus ilin nomi ankaŭ esperantismoj (kvankam la vorto havas alian
signifon)
- Ankaŭ la kutimaj ĝentilecesprimoj certe estas
- Flugilhavaj vortoj (?)
- Ĉu ili vere apartenas al la vivanta Esperanto?
- Pasiva aŭ aktiva uzo? Parola aŭ skriba uzo?
- Uzo de proverboj estas ligita al sociaj konvencioj
- Paroli malrekte
- En la persa kulturo oni eĉ uzas poemojn ĉi-cele
- Kutime neinstruata fako
- Eŭropocentrismo de la Proverbaro
- Ekstera deveno de la E-aj proverboj
- Ĉu E-a proverbo estas E-a frazeologiaĵo, aŭ frazeologiaĵo de la devenlingvo?
- Graveco de la formaj apartaĵoj de E-aj proverboj por doni al ili patinon, kvazaŭ
ilin polurus jarcentoj
- Sintaksaj apartaĵoj
- Elfalo de pronomoj
- Ŝablonoj: -O -AS, -O -AS; -O -A, sed -O -A...
- Harmoniaj apartaĵoj (interrimiĝo de la segmentoj)
- Ritmaj apartaĵoj (kiel en verso)
- Kreado de novaj vortoj
- Pruntitaj
- lasero, skani, blogo (rettaglibro), skajpi...
- Nova signifo de jam ekzistanta vorto
- muso, dosiero (komputiko), ringo, korpo, aro (matematiko)
- Ŝanĝo de signifo
- komputi
- Per kunmetado aŭ derivado
- sonbendo, poŝtelefono...
- Per akronimado aŭ mallongigo
- UEA, mojosa, aidoso
- Buso (<aŭtobuso), foto (<fotografaĵo) [aŭ konkurenca prunto]
- Kelkaj diras: grat-grat (gratulon), rap-rap (rapidu)
- Ne konfuzu kun nur skribaj mallongigoj (s-ro, prof.)
- Rilatoj inter la diversaj elementoj de kunmetaĵo
- La rilato estas implicita: necesas interpreti laŭ la semantiko
- Ni eksplicitigu kelkajn el tiuj rilatoj
- Subjekta rilato: akvofalo, sunbrilo
- [Tiuj ĉi kunmetaĵoj ne kontraŭdiras la teorion de Kalocsay/Waringhien]
- Objekta rilato: fiŝkapti, voĉdoni
- Estas diskutoj, ĉu vere temas pri objektoj
- La vortfara teorio de Kalocsay/Waringhien (sankciita de la Akademio,
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/vortfarado/rekomendoj.html)
trudas adjektivan (predikativan) aŭ adverban (adjektan) interpreton
de la flankelemento de verba ĉefelemento
- La interpreto estus kapti en maniero rilata al fiŝoj (iom tordita)
- Fiŝkapti estas transitiva, do pri fiŝkapti haringon
- Unu skolo diras: neeblas la objekta interpreto, ĉar povas esti nur unu
objekta valento en kapti
- La alia diras: ne gravas, fiŝkapti estas nova vorto, kaj rajtas esti
transitiva
- Ĉu librolegado, akvoboligilo, ĉionmanĝanto same montras objektan rilaton?
- En ili estas tri elementoj: libro/legi/ado, akvo/boligi/ilo
- La ĉefelemento estas la lasta (ado, ilo) kaj ĝi havas kiel flankelementon
(disfalan laŭ la PAG-a termino) tutan propozicion libron legi, akvon
boligi, en kiu la unua elemento efektive rolas objekte
- [Tiuj ĉi kunmetaĵoj ne kontraŭdiras la teorion de Kalocsay/Waringhien. Laŭ ili
leterskribi analiziĝas kiel verbigo de leterskribo]
- Vd ankaŭ en PMEG Objekto kiel antaŭelemento, fine de
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/antauelementoj.html
- Predikativa rilato: ruĝpentri, plenŝtopi (aŭ varmiĝi, se oni akceptas
konsideri tion kunmetaĵo)
- Ĉu ankaŭ bontrovo? Ja ne signifas trovo de bono, sed (bona trovi) o
- [Tiuj ĉi kunmetaĵoj ne kontraŭdiras la teorion de Kalocsay/Waringhien]
- Adjekta[/suplementa] rilato: vespermanĝi, bonfarti
- Notu sencan reduktiĝon ĉe tagmanĝi (manĝi tagmeze)
- Malpli kutime cititaj: diplomlaboraĵo (por), ŝipekskurso (per),
teretaĝo (etaĝo sur tero), ŝarĝaŭto (kun, por), ladskatolo (el),
amfilmo (pri)...
- laborkapabla (kapabla labori, por laboro)
- Se oni volus enkonduki ligvokalon, ĉu temus pri -i- (kiel en pagipova)
aŭ -o- (kiel, supozeble, en komputopreta (PIV2), manĝopreta)?
- [Tiuj ĉi kunmetaĵoj ne kontraŭdiras la teorion de Kalocsay/Waringhien]
- Epiteta rilato: grandkomerco, dikfingro, rapidtrajno, durdisko
- [Denove temas pri tabuo en la teorio de K/W: la adjektiva interpreto estas
akceptata, nur se la flankelemento ne havas adjektivan radikkkarakteron. La
teorio tamen akceptas tiajn kunmetojn kiel esceptojn]
- rapidmanĝejo (denove trielementa: (rapide manĝi) ejo) [ĉi-foje estas
kuntena flankelemento laŭ la PAG-a termino, sed ne gravas]
- [Tiuj ĉi kunmetaĵoj ne kontraŭdiras la teorion de Kalocsay/Waringhien]
- Ĉu ankaŭ marfiŝo?? "mara fiŝo", aŭ "fiŝo el maro" (suplementa rilato?)
- Diversaĵoj
- Specialaj "sufiksoj"
- Ekz-e -it (inflamo), -ik (scienco), -i (lando aŭ...)
- Ne estas memstare uzeblaj
- Specifigo de la signifo
- Limigita signifo: lernejo, tranĉilo
- Skemismo kaj naturalismo - Etimologio
Ĝisdatigita 2012.02.21