Interlingvistikaj studoj de UAM

Notoj: Interlingvistiko 2

Interlingvistiko 2 Notoj

From IVO - Interlingvistika VikiO

Vera Barandovská Interlingvistiko

- Projektoj antaŭvolapukaj

 - "Filozofiaj" lingvoj
   - Ekde humanisma epoko
   - Kvankam latino tiam bone funkciis kiel internacia komunikilo
   - Nomenclatura rerum
 - En la 18a-19a jc
   - Pazigrafio (Maimieux)
   - Lengua universal y filosófica (Sotos Ochando, hispano)
   - Solrésol (Sudre): ekzistis kursoj

- Volapuko

 - Schleyer havis revelacion!
   - Fabelo pri la malriĉa homo, kiu ne ricevis monon de la usona
     filo pro eraro en la adresoj
 - -----------------------------------------------------
 - Resuma kronologio
   - 1878 - Notetoj en Sionsharfe
   - 1879 - Gramatiko
   - 1880 - Germanlingva lernolibro
   - 1881 - Volapükabled (ĝis 1908)
   - 1882 - Unua societo volapuka en Württemberg
     - Estis 70o da homoj, kiuj lernis kaj komencis uzi
     - Socie tute nova en la historio de planlingvoj
   - 1883 - Unua kongreso en Friedrichshafen
   - 1887 - Dua kongreso en München
   - 1889 - Tria kongreso en Parizo (nur en vo laŭdire) kaj krizo
   - 1891 - Rezigno de Kerckhoffs
   - 1912 - Morto de Schleyer
 - -----------------------------------------------------
 - Movado organizita laŭ eklezieca hierarĥio
 - Schleyer 
   - Titoloj: datuval (moŝta inventinto), cifal (moŝta ĉefo)
   - Posedis ĉiujn rajtojn al la lingvo
   - Kunlaboranto: August Kerckhoffs
 - Kerckhoffs
   - Nederlandano, profesoro de germana lingvo en ekonomia altlernejo en Parizo
   - Gravas "ekonomia" 
     - Disvastiĝo de teĥniko kaj komerco en tiu epoko
     - La latina ne taŭgis por tio, oni serĉis ion tian
     - Ekzistis praktika bezono
     - (Plejmulte la seniluziigitaj vo-istoj NE transiris al Eo, sed forlasis la ideon
       de mondolingvo)
   - Propagandis la lingvon en Parizo
   - Fondis revuon "Le Volapük"
 - Dum la 2a kongreso (München) estis fondita la Akademio
   - Kadem bevünetik volapüka (internacia akademio de mondolingvo)
   - Direktoro: Kerckhoffs
   - Kerckhoffs havis reformismajn tendencojn
 - 1889 - Tria kongreso kaj krizo Kerckhoffs/Schleyer (Kadem b. v./Klub b.)
   - (Anekdoto pri fi-vortoj, kies kreadon bonvolis Schleyer komisii al iu alia) 
 - 1889 - Yelabuk pedipedelas (jarlibro de la diplomitoj)
   - Nomoj kaj proksimumaj adresoj
   - Listo de lernolibroj, revuoj, ktp
 - 1891 - Rezigno de Kerckhoffs
 - 1912 - Morto de Schleyer
 - Ĉifaloj postaj
   - Ĝenerale homoj kun universitata klereco, poliglotoj
   - 1912-1948 Albert Sleumer
     - Ĉi-lasta akceptis la konsilojn de Arie de Jong
     - ĉ. 1930 - oficialigo de nova versio de volapuko
   - 1948-1950 Jacob Sprenger
   - 1950-1977 Johan Schmidt 
     - En 1972 skribis utilan bibliografion de volapuka literaturo 
       (eld. Haupenthal)
   - 1977-1984 Johan Filippus Krüger
   - 1984-...  Brian Bishop
     - Laŭ li estis pluraj periodoj en la historio de la movado
       - Entuziasmo, senkritika akcepto
       - Racia pripensado
       - Konservado
     - La nunajn vo-istojn eblas konsideri paleografoj
 - La lingvo: vd lernolibron
   - Atentu: c (ĉ), j (ŝ), z (c)
   - Ŝanĝoj de de Jong
     - Reenkondukis literon "r" (t.s., plioftigis ĝin, ĝi ja antaŭe ekzistis, sed maloftis)
     - Faris pli rekoneblaj la landnomojn (Nelij -> Linglän, Täl -> Litalya...)
     - Numeraloj teldeg, kildeg ktp anstataŭ tels, kils...
     - Simpligis la tri imperativajn formojn (de milda al la plej ordona)
     - Enkondukis daŭrajn verbotempojn
     - Enkondukis ĝentilan personan pronomon vi
     - "Reguligis" kelkajn aferojn: blot/sör (same kiel fat/mot) anstataŭ jiblot
 - Rilatoj inter volapukismo kaj panslavismo
   - Vaclav Plocek
   - Tradukis en vo-on slavajn legendojn
   - Tradukis slavan himnon (sama melodio kiel la nuna pola)

- Post la skismo: la volapuka Akademio daŭrigis sian vojon

 - [Laŭ Carlevaro Schleyer elektis novan akademion, kiu nur registris liajn decidojn]
   - Vd http://miresperanto.narod.ru/esperantologio/akademioj.htm
 - Postaj direktoroj de la Akademio -- Kronologia resumo
   - Woldemar/Waldemar/Vladimir Rosenberger (1892-)
     - inĝeniero el Peterburgo (1848-1918)
     - ĉ. dudek membroj
     - Dum sia estrado prilaboras reformprojekton (fariĝontan Idiom neutral)
   - F.A. Holmes (1898-)
     - Usonano
     -> Akademi internasional de lingu universal 
     -> Idiom Neutral (1902)
   - Giuseppe Peano (1908-)
     - Itala matematikisto, Torino
     - Interlingua de Peano = Latino sine flexione
     -> Academia pro Interlingua
     - En la akademio estis pritraktataj multaj latinidaj planligvoj
   - G. Canesi (1932-1939)
     - Ĝis faŝisma reĝimo malpermesis ĝin
   - Henk Bijlsma/Bylsma (1950...)
     - Klopodis reaktivigi sensukcese

- Idiom neutral

 - Ellaborita de Rosenberger en la antaŭa periodo de la Akademio
 - Eldonita ĉ. 1902/1903
 - La lingvo
   - Gramatika skizo: vd http://en.wikipedia.org/wiki/Idiom_Neutral#Grammar
   - Specimenoj: vd http://ia.wikipedia.org/wiki/Idiom_Neutral#Specimenes
   - Vortprovizo - minimume 4 el la 7 kontrolingvoj DEFIRSL (de-en-fr-it-ru-es-la)
 - Evoluoj
   - Reform neutral - (skribis antaŭparolon Baudoin de Courtenay)

- Samtempe (1903): kolosa verko "Histoire de la langue universelle"

 - [Analizo de la enhavtabelo]
 - Louis Couturat, Léopold Leau (doktoroj)
 - Disdividas la lingvojn laŭ nun klasika klasifiko: aprioraj, miksitaj, aposterioraj
 

- Latino sine flexione

 - Ellaborita de Giuseppe Peano
 - Publikigita en 1903
 - Gramatika skizo: vd http://www.geocities.com/athens/olympus/2948/primlib1.html

- Ido

 - Ekde 1907
 - La kritiko de Esperanto spronis E-istojn studi vortfaradon
   - René de Saussure, patro de E-gramatiko
   - Neceso kaj sufiĉo
 - Andreas Juste
   - Valono, poeto (1918-1998)
   - Unu el la malmultaj, kiuj ne konas E-on

- Occidental / Interlingue

 - Edgar de Wahl / von Wahl (1867-1948)
   - Peterburga marista oficiro, studis matematikon, fizikon, lingvosciencon kaj arton 
   - Kunlaboris kun Rosenberger  
   - Post volapuka sekvis fruktodona Ea periodo
   - Estas unu el la iniciatintoj (kun Julius Lott) de la t.n. naturalisma skolo
   - 1909 - Aŭiliari Lingue International - Publikigita en Discussiones
     - Prototipo de Occidental
   - Membro de societo Kosmoglott
     - Ekde 1921 publikigis ties revuon post la morto de Rosenberger
   - 1921 - Aperis traduko de verko pri iu pazigrafio (transcendental algebra)
     de Jacob Linzbach en la lingvon Occidental, kiu ankoraŭ ne estis publikigita!
     (vd artikolon de Duliĉenko en lasta eldono de Interlinguistica Tartuensis)
     - Emblemo de Occidental venas de tiu pazigrafio
   - 1922, 1928 - Publikigoj pri la lingvo
   - Regulo de Wahl - priskribas derivadon per "-ion" sen supino
     - vokalo -> +t
     - d, s, r -> -s
     - ??
 - Eric Berger, Alphonse Matejka
 - La lingvo alprenis la nomon "Interlingue" en 1947
 - Ne konfuzi kun la Interlingua de IALA aŭ de Peano
   - Al ĝi tamen transiris multaj okcidentalistoj
   - IALA estis mone riĉa projekto

- Novial

 - Otto Jespersen (1860-1943)
 - Membro de la dana akademio de sciencoj
 - Volapukisto, E-isto, membro de la Delegacio, prezidanto de Ido-Akademio
 - 1904 - On the suitability of English as an international language
 - 1928 - Apero de la lingvo ["fonetika novialo"]
 - 1958 - Alia versio de la lingvo ["ortografia novialo"]
 - NOVIALA (interreta oranizaĵo)
   - Volas revivigi la latinidajn planlingvojn
   - Kial fokuso al Novial? Eble pro la famo de Jespersen
 

- Kompartabelo de la latinidaj lingvoprojektoj

 - André Martinet: ĉiuj produktoj de la naturalisma skolo estas esence la sama 
   manĝaĵo kun iom alia gramatika saŭco
 - Vd la tabelon
   - Rimarko: "aŭtonoma" signifas, ke uzas la naturajn elementojn en maniero
     iom skemisma
 

- Neo

 - Arturo Alfandari (1888-1969)
 - Kreita surbaze de kritiko de E: oni ne akceptis Eon en LdN pro ties mankoj
 - Skizo: vd http://eo.wikipedia.org/wiki/Neo (nesufiĉa)
 - [Kreita en 1937]
 - 1961 - Cours pratique de Neo
 - 1965 - Méthode rapide de Neo
 - Enretigita de Don Harlow


Gravaj revuoj

- Discussiones (eldonita de Peano ekde 1909)

 - Principaro de la revuo kaj de la Academia pro Interlingua
   - Diskutoj liberaj
   - Malfermita al ĉiu deziranto partopreni en la diskutoj (kotizo 10 CHF)
   - Artikoloj pri internacia lingvo povas esti skribitaj en ĉiu lingvo
   - Artikolo skribita en kiu ajn internacilingva sistemo povas pritrakti kiun ajn temon
 - Akceptataj projektoj
   - Kontrollingvoj (same kiel de Idiom neutral + portugala)
   - Latinida
   - Ekonomio
   -> Idiom neutral, Ido, Romanal...

- 1916 - Kosmoglott

 - Societo el Peterburgo: J(e)an Baudoin de Courtenay, Ernst Drezen, Petro Stojan
 - Revuo 
   - Servis kiel oficiala organo de Academia pro interlingua antaŭ ol 
     tiu rolon transprenis Schola et Vita (1926)
   - Eldonata de E. de Wahl, en pluraj lingvoj
   - 1923 - Weferling proponas "intersistemal konferencie"(?)
   - 1934 - Renkontiĝo Wahl/Jespersen pro Occidental/Novial

- Schola et vita

 - Fondita en 1926
 - Oficiala organo de Academia pro Interlingua ekde 1928
 - Pritraktis diversajn temojn (i.a. sciencojn) en diversaj lingvoprojektoj
   - Interliguistes uni vos!
   - IS en Krakovo

Retrieved from "http://www.interlingvistiko.info/ivo/index.php?title=Interlingvistiko_2_Notoj"

Montrita 45-foje. Laste redaktita je 11:59, 17. Sep 2006.

Ĝisdatigita 2012.02.21