Interlingvistikaj studoj de UAM

Notoj: Morfologio sintakso

Morfologio kaj sintakso Notoj

From IVO - Interlingvistika VikiO

Mike Farris -- Kurso 1 Morfologio kaj sintakso

 - Lingvistiko ne estas scienco kiel ekz- fiziko
   - Ni ne vere komprenas la leĝojn de lingvo
 - Problemo pri lingvistika terminologio
   - en la lingvoj parolataj multloke (angla, ankaŭ en E)
   - en E: ne fiksita
 - Lingvistika vidpunkto ≠ lernej-gramatika
 - Kio estas vorto?
   - Skribita: aro da literoj
     - En la vjetnama oni apartigas ĉiun silabon, la nocio "vorto" ne ludas gravan rolon (?)
     - [Pri la ĉina, vd artikolon de Piron]
   - Parolata: aro da fonemoj
     - Fonemo: "minimuma signifohava unuo, kiun eblas elparoli aŭ skribi"
     - Difino intence malpreciza
     - Fonologia vorto... en difinita lingvo
   - Leksika vorto (aŭ leksemo)
     - Ekz. kot, kota, koty → unu leksika vorto "kot"
 - Vortspecoj
   - Ĉiam almenaŭ tri, sed povas esti pli
   - Tri universalaj: nomo, verbo, partikulo (nek nek)
     - Depende de la lingvo povas esti pliaj specoj
       - Ĉu kiel subspeco de alia speco
       - Ĉu kiel aparta speco
       - La kategoriigo ne baziĝas nur sur semantikaj trajtoj: devas esti strukturaj trajtoj
       
   - Nomo
     - Substantivo komuna, propra, pronomo (montra, persona,...)...
     - En la tagaloga ekzistas malsama artikolo por komuna/propra subst.
     - "Esti inteligenta" -> verbo
     - En iuj lingvoj pronomoj estas aparta vortspeco
       - En la japana la vortoj signifantaj "mi", "vi"... estas kiel substantivoj
       - En iuj lingvoj personaj pronomoj havas strukturajn trajtojn de verboj
         - Ekz-e en la pola gestlingvo la minimuma frazo devas enteni aŭ verbon 
           aŭ personan pronomon
         - [Tamen ne klare kun kiu signifo: "mi" (responde al demando), "mi estas",
            "jen mi"...]
       - En iuj lingvoj adjektivoj estas nomoj pro identeco de kategorioj
       - En aliaj, ili estas stataj verboj, kun tensoj, uzeblaj predikative kaj epitete
 
   - Verbo
     - Kelkaj subspecoj
       - plena, helpa, modala... 
       - aktiva [aga], stata... (japana, vjetnama, taja...)
         - En aliaj lingvoj la stataj verboj estas adjektivoj
       - transira, ne transira...
   - Partikulo
     - Prepozicio, postpozicio ("adpozicio")
       - Kutime lingvo havas nur unu el tiuj du, sed esceptoj (la finna havas ambaŭ)
     - Konjunkcio
     - Adverbo
       - Kutime ili "modifas", sed ne ĉiam
       - Estas uzoj de fraza adverbo
       - En eŭropaj lingvoj oni metas en tiun ĉi kategorion ĉion neklaran 
       - En iuj lingvoj, en iuj uzoj adverboj kondutas kiel substantivoj (defektivaj)
         - Dzisiaj jest wyjątkowy dzień / [la gazeto de hodiaŭ]
 - Vortstrukturo
   - Morfemo: "abstakta minimuma unuo de signifo"
   - Alomorfo: varianto de morfemo en konkreta kunteksto
     - morfemo = aro de alomorfoj, eventuale unuelementa
     - en la turka: -ım, -im, -üm, -um alomorfoj de unu sama morfemo ("mia")
   - Morfo: realigo de alomorfo de morfemo (ekzistas nur portempe)
   - Alomorfo povas esti libera aŭ ligita
     - cats ← cat (libera morfemo = libera unusola alomorfo de tiu morfemo) + 
               -s (ligita morfemo)
     - chłpoca ← chłopc- (ligita alomorfo) + -a (ligita)
     - pies / psa: morfemo P'S, alomorfoj pies, ps-
   - Nula alomorfo/morfemo ∅ (la nula morfemo havas nur unu alomorfon)
     - "pies" povas esti analizata, kiel P'S + ∅, aŭ P'S sola
   - La analizo dependas ankaŭ de la fonologio
   - "Hablo" en la hispana (mi parolas): pluraj eblaj analizoj
     - HABL- (parol-) + -O (mi -as) (ambaŭ ligitaj)
     - HABLA (parolas) + -O (mi)
       - HABLA estas realigita habl-
       - "habla" ← HABLA (parolas) + ∅ (li/ŝi)
   - poder, puedo, puede, podemos
     - Morfemo POD, alomorfoj pued, pod
     - Morfofonemiko -> ŝanĝo de fonemo pro morfologiaj kialoj
 - Morfologiaj ŝanĝoj
   - Du tipoj: gramatika, leksika
   - "Gramatika morfologio" - ŝanĝoj kun gramatika signifo
     - Formas paradigmojn (listo de gramatikaj variantoj de unu vorto)
       - Ekz-e paradigmo de "hablar" en prezenco
       - Ekz-e paradigmo de "uñjaña" (vidi) (j = ĥ) en la ajmara
         - inkluzivas informojn pri personoj de subjekto kaj objekto
         - prezenco/preterito
         - pluralo: ne deviga, povas koncerni subjekton aŭ objekton
           1>2		uñjsma		(mi vin)
           1>3		uñjsta		(mi lin)
           ½>3		uñjtan		(mi_kaj_vi lin)
           2>1		uñjäta
           2>3		uñjta
           3>1		uñjitu
           3>½		uñjitan
           3>2		uñjitam
           3>3		uñji(?)
       - Ekz-o de pola paradigmo: żona (edzino)
         - Laŭ nombroj kaj kazoj (tradicia pola ordo): 
             nom   gen   dat    aku   lok       inst    vok
        sg   żona, żony, żonie, żonę, o żonie,  żoną,   żono
        pl   żony, żon , żonom, żony, o żonach, żonami, żony
         - 14 pozicioj en la tabelo, nur dek malsamaj formoj
       - Ekz-o de turka paradigmo: kadın (edzino, virino)
         - Laŭ kazoj
             nom   gen        dat     lok      ablativo  aku     
             kadın kadın-nın  kadın-a kadın-da kadın-dan kadın-ı 
         - Laŭ persono (persona posedanto: mia, via...)
       - Ekz-o de maskoga paradigmo
         - Indiĝena usona lingvo
         - Elparolo: e [i], v [ʌ], u [o], c [ĉ]
         - Laŭ persono (forigebla posedaĵo): hesse (amiko)
             sg       pl
        1  vnhesse  punhesse
        2       cenhesse
        3       enhesse
           neforigebla posedaĵo: sakpv (brako)
        1  cvsakpv  pusakpv
        2       cesakpv
        3       esakpv
         - La kategorio forigebla/neforigebla rolas kiel gramatika genro
   - "Leksika morfologio" - ŝanĝoj kun semantika signifo
     - Ĝenerale produktas novajn kapvortojn en la vortaro (sed ne en Esperanto)
     - Ekz-o el la maskoga: punyetv (paroli) → punvy-ēc-etv (klaĉi)
     - Ekz-o: diminutivoj en slavaj, sed konsistigas interan okazon 
         (ne gramatika, ne tute leksika [kial?])
         pies: pieszek, pieseczek, psina,...
     - Ekz-o: verbaj aspektoj (denove intera okazo)
   - Produktiva / neproduktiva morfologia procezo (ĉu oni plu povas uzi)
     - Ekz-o: innymi słowy (alivorte) 
       - neproduktiva inst pl finaĵo -y
       - la produktiva morfemo nun estas -AMI
     - En Esperanto normale ĉiu procezo estas produktiva
   - Gramatikaj kategorioj
     - Ne temas pri universalaĵoj, dependas de la lingvoj
     - Substantivaj kategorioj: genro, kazo, nombro, posedo, difiniteco...
       - Genro estas nur unu el la eblaj klasifikiloj por dividi la substantivojn
       - Nombro de genroj en la pola dependas de la analizo
         - Povas esti malsama nombro en pluralo ol en singularo
         - Povas dependi, ĉu oni parolas pri morfologio aŭ sintakso
         - Ekz-e 
             samochód: aku. = nom. (neviva)
             pies:     aku. = gen. (viva)
             kotlet:   aku. = gen. (kvankam neviva...)
       - Difiniteco: ekzistas artikoloj nememstaraj (sveda, bulgara,...)
     - Verbaj kategorioj: tempo, subjekto (inkl. personon), objekto, aspekto, voĉo, mod[al]o,...
       - Aspekto
         - Teorie nur du(?): perfekto, neperfekto
         - Pli vaste komprenebla: Aktionsart
   - Morfologia procezoj: kiel oni ŝanĝas vortojn?
     - Kunmetado: kunmetado de radikoj por krei novan leksikan vorton, ĉiam leksika procezo
       - Ekz-o: light+house → lighthouse (lumturo)
     - Linearaj procezoj ("konkatenativa"): aldono de afiksoj [kaj finaĵoj?]
       - svahila: ni-na-soma (mi-as-leg) 
     - Nelinearaj procezoj ("nekonkatenativa")
       - Ĉirkaŭfikso: du partoj en malsamaj lokoj: 
         - Ekz-o el la germana: ge|sag|t (ge- -t)
         - Ekz-o el la franca: ne... pas (morfosintaksa)[?]
         - Ekz-o el la malta: nitkallim (mi parolas), ma nitkallim|ŝ (mi ne parolas) (ma... -ŝ)
         - Kontraŭekzemplo el la pola: naj|ciekaw|szy (superlativo), aspektas kiel ĉirkaŭfikso, 
           sed ne estas ĉar ankaŭ ciekawszy ekzistas (komparativo) kaj la superlativo devenas
           de ĝi. Male en la germana "gesagt" ne devenas de "sagt"...
       - Infikso: morfemo ene de alia morfemo
         - Ekz-o el la maskoga: kic-is (mi diras), radiko kic-, ki|k|c-is (mi ĵus diris)
         - Ekz-o el la tagaloga:  sulat (skrib-), su|mul|lat (skribas)
         - Kontraŭekzemplo el la germana: aus-geben / aus-ge-geben (ge- aperas inter du morfemoj) 
           -> temas pri interfikso
       - "Transfikso" aŭ ŝablona morfologio: nelineara procezo konsistanta en modifo de la 
         radikaj elementoj
         - Ekz-o el la malta
             iswed/sawda (nigra, vir-/in-genra), abyad/bayda (blanka): vKKvK/KvKKA
             produktiva ekz-e en formado de pluralo de pruntaĵoj: serp/sriep (serpento/serpentoj)
       - Duobligo: duobligo de tuta vorto aŭ parto
         - Ekz-o el la indonezia: buku / buku-buku (libro/libroj)
         - Ekz-o el la angla: béer bèer (vera biero)
         - Ekz-o el la itala: caffè-caffè (same)
       - "Supletivismo": ŝanĝo de radiko
         - Ekz-o el la germana: sein, bin, war
       - Ablaŭto / apofonio: fonema ŝanĝo de la radiko (sen aldona elemento)
         - Tre komuna en ĝermanaj lingvoj Buch/Bücher, sing/sang/sung, foot/feet
         - Povas temi pri tono
         - Povas temi pri ŝanĝo de konsonanto (kelta mutacio)
         - Ekz-o el la hispana: canto/cantó, poder/puedo (morfofonemiko?)
       - Subtraho
         - Tre disputveka, kutime ekzistas alia analizo
         - Ekz-o el la pola
               żon ← ŻONA - -A
               żon ← ŻON + ∅
         - Ekz-o el la franca (en fonetika transskribo)
               move ← MOVEZ - -Z
               ne ĉiam funkcias!
   - Tipologio de morfologiaj procezoj / tipologio de lingvoj (evitinda)
     - Aglutina ("alglua"): aldono de morfemoj kun ĝenerale nur unu signifo
       - Ekz-o el la hungara: barát, barát-om-ot (amiko-mian-n)
       - Ofte akompanas tiun econ vokala harmonio, sed ne ĉiam (keĉua, uzbeka, Esperanto)
     - Fanda
       - Ekz-o el la pola: kot-a (de kato, katon), kot-ów (de katoj): la finaĵoj indikas
         samtempe nombron kaj kazon
       - Malklara limo inter radiko kaj finaĵo
         - Ekz-o el la pola: świat (mondo), na świecie (en la mondo)
         - Ekz-o el la hispana: conoc-er, conozc-o
       - Plursignifaj finaĵoj: habl-o, gat-o, kot-a, śpiew-a,...



Mike Farris -- Kurso 2 Morfologio kaj sintakso

 - Morfologiaj ŝanĝoj
   - Tipologio de morfologiaj procezoj (daŭrigo)
     - Malrigoreco de la klasifiko
       - Ekz-o el la turka: ev-ler-in-den (domo-j-via-el), sed alia
         interpeto eblas: el liaj/ŝiaj domoj [morfemo IN kaj I havas
         komunan alomorfon in]
       - Ankaŭ en la hungara 
         - kelkaj finaĵoj enhavas pluraj morfemojn
         - la radiko povas ŝanĝiĝi: modar - modor-ok (?)
       - La finna prezentas multajn trajtojn de fanda lingvo
       - En la ĉina ekzistas vortoj dusilabaj (unu morfemo) kaj 
         vortoj unusilabaj sed dumorfemaj
     - Laŭ iuj ekzistas ankaŭ kvara tipo: enkorpiga aŭ polisinteza
       - Subjekto kaj objekto estas enkorpigitaj en la verbo
         - kat-aĉet-mi-is (mi aĉetis katon)
       - Speco de tre aglutina morfologio
       - Ekz-oj el la ajmara kaj maskoga (vd disdonitan folion)
     - Izola
       - [Vorto = morfemo (?)]
       - Manko de afiksoj, manko de morfologio, [ne ekzistas ligitaj morfemoj]
     - Evoluciklo
       - Fanda procezo transformiĝas al izola strukturo
       - Izola transformiĝas al alglua
         - Ekz-o el la turka
           - kadın ile (kun virino) -> kadınla
           - La postpozicio transformiĝas al kaza sufikso
       - Alglua transformiĝas al fanda
   - Klitiko
     - "Vorto, sed ne memstara": io inter afikso kaj aparta vorto
     - Malsimpla rilato de la nocio kun skribado
     - Ekz-o el la pola
       - kocham cię (mi amas vin) : cię ne povas esti aliloke(?)
       - nie wiem (mi ne scias): formas unu parolata vorto kun akcento sur "nie"
     - Ekz-o el la hispana:
       - me las enseña (li montras ilin al mi): "me", "las" estas klitikoj (?)
       - enseñamelas (montru ilin al mi): denove klitikoj, sed kunskribitaj
     - Ĝenerale prepozicioj, postpozicioj, artikoloj ktp estas klitikoj
 - Studo de la unuoj kun pli ol unu vorto (kontraste kun morfologio, kiu okupiĝas 
   pri vortoj solaj)
 - Hierarĥio: vorto → sintagmo → propozicio → frazo
   - Unu vorto povas esti samtempe ĉio (ekz-e "pluvas")
   - Minimuma komenca ("inica") frazo: plej malgranda frazo, kiu povas komenci dialogon
     - Kontraŭekzemplo: "aŭtobuse", "ĉu?" (jes, frazoj, sed ne komencaj)
     - Ekzemplo: "pluvas", jp "ikimasita" (iu iris)
 
   - Sintagmo (unuo de la dua nivelo)
     - Diversaj tipoj laŭ la kernovorto
       - pl "dobrzy studenci" (bonaj studentoj)
         - dobrzy: laŭ vortspeco estas adjektivo, laŭ sintagma funkcio estas epiteto
           (alia ekz-o de epiteto, neadjektiva: la studentoj en la salono)
         - studenci: kernovorto, nomo → noma sintagmo (aŭ nomvorta)
         - Oni diras ankaŭ substantiva sintagmo, sed la kerno povas esti pronomo
       - "en la salono"
         - La kernovorto estas la prepozicio "en" (?) → prepozicia sintagmo
         - En la ekzemplo "la studentoj en la salono" ni vidas prepozician sintagmon
           en de noma sintagmo
       - es "está cantando" (li estas kantanta)
         - La kernovorto estas... prefere "está" (ĉar finitiva) → verba sintagmo
     - Problemoj
       - es "he querido ir" (mi estas dezirinta veni)
         - Ĉu unu aŭ du sintagmoj? unu aŭ du propozicioj?
         - Povas dependi de la lingvo: gr "thelo na pao"
         - de "ich will gehen" plejverŝajne estas unu propozicio
       - "li kantas bone": kio estas la statuso de "bone" (en la verba sintagmo aŭ ekster ĝi?)
       - Ĉu ekzistas adjektivaj/adverbaj sintagmoj?
   - Propozicio (unuo de la tria nivelo)
     - [Kutime enhavas unu verban sintagmon]
     - Frazelementoj
       - Subjekto, objekto: nomaj sintagmoj
       - Predikato: verba sintagmo
         - Atentu la diferencon inter "verbo" (vortospeco) kaj "predikato" (frazelemento)
         - Predikato ne entenas la komplementojn (en tiu ĉi terminologio)!
       - Adjekto: sintagmo noma aŭ adpozicia [enventuale adverba, se tiaj ekzistas]
       - "Komplemento": propozicio rolanta rolon de alia frazelemento ()
         - Ekz-o: mi volus, ke ŝi ne iru
         - [Nebula nocio: la elemento "ke ŝi ne iru" ludas la rolon de objekto, sed
           objektoj laŭdifine estas nomsintagmoj. Tiu elemento estas propozicio kun 
           aldona "ke". Ĉu ne estus pli facile diri, ke frazelementoj povas esti 
           propozicioj anstataŭ insisti, ke ili estas sintagmoj?]
       - Aliaj?
 - Akordiĝo
   - En- kaj inter-sintagma
   - Akordiĝo de adjektivo
     - Dobry student (bona studento) → dobra studentka (bona studentino)
     - La adjektivo akordiĝas kaze, nombre kaj genre
     - Studentki? Du eblecoj: dobre studentki (nom. pl.), dobrej studentki (gen. sg.)
   - Akordiĝo de substantivo
     - Tri hundoj
     - Ankaŭ en la hungara: la akordiĝo estas uzi la bazan formon (= al tiu de singularo)
   - Akordiĝo intersintagma de predikato kaj subjekto
     - En E ekzistas nur en kunmetitaj verbaj formoj (kun "esti")
     - es "el muchacho ve los gatos" "los muchachos ven..." (la knabo(j) vidas la katojn)
     - En la maskoga nombra akordiĝo kun la objekto
 - Rego (rekcio)
   - Determinas la kazon de difinita verba komplemento aŭ de substantivo post prepozicio
   - pl "znaleść coś" (trovi ion, objekto en aku.), 
        "szukać czegoś" (serĉi ion, objekto en gen.)
 - Sintaksa tipologio 
   - Povas baziĝi sur vortordo aŭ "branĉado"
   - Vortordo libera/nefiksita aŭ nelibera/fiksita
     Fiksita: la ordo de la vortoj determinas la frazelementojn
     Libera: La frazelementoj determiniĝas alimaniere
     - Ekz-e pere de la kazo, de prepozicioj, de akordiĝo
     - Ne ekzistas strikta rilato inter ekzisto de kazoj kaj libera vortordo
     - En neniu lingvo vortordo estas tute libera
     - Vortordo sur la propozicia aŭ sintagma nivelo
     - Ĝi povas servi ankaŭ por aliaj celoj ol determini la frazelementojn
       - Apartigi la informojn novajn disde la malnovaj
       - Ligo kun intonacio
     - La tipologio povas baziĝi sur la ordo de frazelementoj subjekto, predikato, objekto
       - Teorie estas ses, sed SPO, SOP, PSO estas la plej oftaj
   - Branĉado: dekstra aŭ maldekstra
     - [Karakterizas la manieron, laŭ kiu oni ampleksigas la kernovorton de sintagmo (?)]
     - [Ne temas pri absoluta karakterizo, dependas de la tipo de sintagmo]
     - Ekz-e por adpoziciaj sintagmoj:
       - Desktrabranĉa (aŭ kapkomenca) lingvo havas prepoziciojn (kaj kompletigas la sintagmon
         dekstre de ĝi), 
       - maldekstrabranĉa (aŭ kapfina) lingvo postpoziciojn
       - sed la pozicio de la adjektivo rilate la substantivon dependas de la lingvo
         - Kapkomenca lingvo: AS aŭ SA (noma sintagmo), pAS, pSA (prepozicia sintagmo)
         - Kapfina lingvo: AS (noma sintagmo), ASp (postpozicia sintagmo)
     - Ekz-e por relativaj propozicioj
         - Kapkomenca lingvo: "la libro, kiun mi aĉetis"
         - Kapfina lingvo: tu "al-dığ-ım kitab" (aĉet-X-mia libro)
     - Ne ĉiam lingvo estas pure kap-komenca aŭ -fina

Retrieved from "http://www.interlingvistiko.info/ivo/index.php?title=Morfologio_kaj_sintakso_Notoj"

Montrita 71-foje. Laste redaktita je 16:40, 8. Okt 2006.

Ĝisdatigita 2012.02.21