require_once('/home/neofil/interl/defs.inc'); require_once(SCRIPT_FOLDER . 'dbdefs.inc'); require_once(SCRIPT_FOLDER . 'login.inc'); // must be called last because it calls session_start() // all classes must be included before session_start() is called) require_once(SCRIPT_FOLDER . 'session.inc'); connect_db(); ?>
From IVO - Interlingvistika VikiO
Aleksandr Melnikov
Pragmalingvistiko
[Notoj de M. Bavant (parto)]
- Tri universalaj leĝoj - Unueco kaj luktado de maloj: estas du nedisigeblaj polusoj en ĉio - Transiro de kvanto en kvaliton - Negado de negado (ĉio disvoliĝas helice) - Ĉio konstante ŝanĝiĝas
- Koda modelo
- Sendanto sendas mesaĝon al ricevanto tra kanalo
- La sendanto vortigas/enkodigas (kodas) penson
- La ricevanto (aŭskultanto) elkodigas (malkodas)
- Enkodigo sekvata de elkodigo ne nepre redonas la originan penson
- Kanala bruo (ĉia obstaklo en la kanalo)
- Difekto de enkodigo (ekz-e malklara prononco) aŭ elkodigo (ekz-e misaŭdado)
- Mankoj de la kodo (ekz-e polisemio)
- Oni ne diras precize tion, kion oni celas
- La enkodigo povas transdoni informojn, pri kiuj la sendanto ne konscias
- En tiu modelo oni transdonas penson
- Oni ne povas transdoni emocion (kial???, konvencio...)
- Inferenca modelo
- Inferenco: aro de la procezoj, per kiuj la ricevanto interpretas la
ricevitan penson
- La inferenca modelo estas modifo de la koda, kaj prenas en kalkulon
la inferenco
- En la inferenca modelo la sendanto transdonas intencon (??)
- Kaj povas aldoni ankaŭ emociojn (kial?)
- [Supozeble estas postulato, ke en tiu ĉi modelo oni ne uzas nur parolon,
de ĉiujn eksterlingvajn rimedojn de komunikado]
- La tri intencoj de parolanto
- Atentigi la ricevanton, ke oni havas ion por transdoni (poste forigita)
- Elvoki reagon (ĉu ĉiam???)
- Komprenigi al la aŭskultanto, kion volas (volas diri??) la parolanto
- Ke la alparolato reagu
- Interaga modelo
- Kiam komunikas homoj, ĉiam estas io: konduto
- Ne eblas ne konduti
- Tiu modelo baziĝas sur la postulato, ke ĉiu konduto en interaga situacio
havas mesaĝan valoron
- Konduto dependas de la situacio...
- Interalie de la respektivaj sociaj roloj de la interparolantoj (viro kun
virino, ĉefo kun subulo, amiko kun amiko...), lingvaj kapabloj, la
kompetento de la aŭskultanto, la nekonscio...
- Diskurso: "lingvaĵo lokigita en la vivo"
- Konsistas minimume el unu frazo (plej ofte...)
- Skriba aŭ buŝa
- Gravas, ke la koncerna lingvaĵo estas en rilato kun difinita situacio
- [Ĉu nur reala situacio, aŭ eble ankaŭ imagita?]
- [Ĉu scienca artikolo estas diskurso? En rilato kun kiu situacio?]
- Diskurso estas
- Laŭforme: kunligita frazaro
- Laŭfunkcie: ajna uzo de lingvo en difinita situacio (??)
- Surpaperigo de diskurso (buŝa??) postulas registradon de ĉio:
intonacio, paŭzoj, laŭteco... (kial??)
- Propozicio: kerno de la priskribata ago sendepende, ĉu temas pri
demando, ordono, deziro -> la baza enhavo (ago, agantoj...)
- Funkcio: kion oni celas/intencas uzante tiun propozicion
- Referenco: ligo inter la vorto kaj la materiala objekto (??)
- Du tipoj
- "la vorto montras al la objekto" (semantika referenco),
- "la parolanto montras al la objekto per la vorto" (ref de la parolanto)
- Eksplicitaĵo: kion oni diras rekte
- Implicitaĵo: kion oni diras implicite [konscie aŭ ne]
- Konvencia: semantika antaŭsupozo
- Aleksandro instruas => li ekzistas
- Ŝi bedaŭras, ke diris tion => ŝi diris
- La reĝo de Francujo estas kalva => Francujo estas reĝolando
- Oni kutime emas kredi al la antaŭsupozo, pli facile ol al la eksplicita
informo
- Komunika: tia, ke ĝi okazas dum konversacio
- La implicitaĵo estas ligita kun la komunika situacio
- Vi ne estas libera ĉi-vespere, ĉu ne? => mi dezirus inviti vin
- Pragmata antaŭsupozo
- Same kiel la komunika implicitaĵo (??), eble baziĝas pli sur kultura fono (??)
- Natura signifo: laŭvortara signifo
- Nenatura signifo: signifo en la difinita situacio
- Inferenco: vd supre, procezoj de interpreto de la mesaĝo
- Eksplicitigo de la implicitaĵo
- Logika-formala
- Dedukto el konataj reguloj
- Probableca
- Reza iras al la universitato => verŝajne li estas studento
- Pasintsemajne li permesis al la studentoj... => verŝajne li estas instruisto
- Esenceco: aferkerneco
- Ekz-e respondi al la vera demando, ne al io alia
- Postuloj plenumendaj, por ke la komuniko estu sukcesa - Maksimo de kvanto: tiom da informo, kiom necesas - Maksimo de kvalito: ĉiuj informoj kaj pritaksoj devas esti objektive bazitaj - Maksimo de rilato: parolu pri la temo (esenceco, aferkerneco) - Maksimo de parolmaniero: klara kaj sinsekva - [Kiam estis proponitaj tiuj maksimoj??] - [Grice estis brita-usona lingvofilozofo 1913-1988] - [Vd kritikon ĉe http://www.cs.cmu.edu/~ref/grice-final.pdf] - Eblus aldoni kelkajn... - Devas esti iuj (novaj) informoj por transdoni - Ĝentileco: takto, montro de intereso, grandanimeco... - Fonto de problemoj en interkultura komunikado - Uzo de paŭzoj (fatiko) povas havi etiketan signifon
- Bazitaj sur diversaj aferoj
- Similsonaj vortoj, paronimoj
- [i.a. izomeroj: fe/kanto, fek/anto]
- Aludo al frazeologiaĵo/kliŝo (??)
- en la mondon venis nova dento
- la flaroj de l' malbono
- Ripetado
- Aliteracio
- Mi volis X-on kaj ricevis Y-on (n-foje)
- Eskumo (en la stilo de...)
- Parolantaj nomoj
- Nomo de iu, kiu entenas priskribon: Rajmon Ŝerc
- Krokodilumo
- Sigloj
- Utilon evitanta asocio
- Hibridumo (kunigo de du partoj de malsamaj vortoj)
- Mismorfemumo (??)
- kaŭzino, bokato
- fi-listro, fi-anĉo
- Alternumo
- latento/talento, libero/ribelo, abonemo/abomeno
- sankta netuŝebleco/netuŝebla sankteco
- Bervalaĵo, kontraŭklako, kontraŭknalo
- Polisemio
- Homonimio
- Nokte laboru por Ido/ido
- Verko-titoloj
- En Esperanto oni pli uzas la vortludan potencialon de paronimio,
ol homonimio/polisemio
- Elipso [ŝercoj pli ol vortludo]
- Lingvo-"kulturemo" [frazeologiaĵo?]
- (...)
Ĝisdatigita 2012.02.21