image

La lasta Instruista Trejnado en Poznano

INSTRUISTA TREJNADO
en kunlaboro de la
Interlingvistikaj Studoj de UAM, Edukado.net kaj ILEI

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando), Edukado.net kaj ILEI
denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la necesajn konojn kaj lertojn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon unufoje en la surloka intensa semajna sesio en Pollando (09-15.09.2023).

La sekvaj sesioj okazos rete: du semajnfinaj renkontiĝoj en 2023, 4-taga sesio en februaro 2024 kun aldona ekzameno, kaj denove du semajnfinaj sesioj printempte de 2024. Inter la retaj sesioj la partoprenantoj laboros hejme pri la ricevitaj taskoj, uzante ankaŭ la retejon de Edukado.net kaj konsultiĝos kun la kursgvidantoj.

Por fini la studojn necesos pretigi finlaboraĵon pri metodika temo, kies prezento kun la fina kompleksa (teoria kaj praktika) ekzameno okazos en septembro 2024. Aliĝantoj ricevos movadan-diplomon pri instruista trejnado.

La trejnado estas specialiĝo de la 3-jaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kio signifas, ke temas pri la plej altnivela instruista trejnado, responda al la universitataj programpostuloj, kun teoria bazo kaj praktiko.

Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).
Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj 150 EUR por unu semestro.
Por pliaj informoj kontaktu: interlin(ĉe)amu.edu.plikoutny(ĉe)amu.edu.pl
Limdato: 15.08.2023.

La aliĝbutono troviĝas fine de la paĝo.

Elŝuteblaj informiloj kaj reklamiloj troveblas ĉi tie: https://edukado.net/trejnado

*********

El la Programo

Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Ilona Koutny, Zsófia Kóródy):
Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instruprocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.)
Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonaĵoj, filmoj ĝis retkursoj)
Taksado kaj ekzamenoj kaj aliaj ...

Esperanta kulturo (Suso Moinhos, Ilona Koutny):
Tiklaj punktoj de Esperanto-gramatiko
Ĉefaj periodoj kaj verkistoj de Esperanto-literaturo
Plej gravaj eventoj de la historio de Esperanto

Lingva trejnado (per testoj)

Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj.

Nuntempaj problemoj de E-movado (Mark Fettes)
Nuntempa Esperanta literaturo (Suso Moinhos)

Ilona Koutny - Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, UAM
Katalin Kováts - Edukado.net

Interlingvistikaj Studoj