image

En la foto: Prof. Rafał Witkowski, vicrektoro de AMU, akceptis la ĉinajn gestudentojn en la rektora salono.

En novembro 2022 startis en la Adam Mickiewicz Universitato (AMU) la 2-jara magistra (master) programo pri interlingvistiko kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado.
En la programo de tiuj ĉi unikaj studoj (https://kml.amu.edu.pl/en/interlinguistics/) troviĝas i.e. lingvistikaj studobjektoj (tipologio, lingvopolitiko kaj lingvistika priskribo de esperanto) kaj interkultura komunikado (en esperanto), krome studobjektoj de informmastrumado (en la angla).

La pioniraj studentoj (el Ĉino) alvenis la 20-an de novembro en Poznano (iom malfrue pro la formalaĵoj). Surloke helpas al ili polaj studentoj. Prof. Rafał Witkowski, vicrektoro de AMU, akceptis ilin varme en la rektora salono kaj donis al ili donacojn. Ili interesiĝeme sekvas la kursojn, kiujn instruas mgr. Michael Farris, d-rino Ida Stria kaj prof. Ilona Koutny.

image

En la foto: Ĉina studento transdonas al la rektoro Rafał Witkowski libron eldonitan en la universitato de Zaozhuang.

image

En la foto: Komenciĝis la studoj: 7 ĉinaj gestudentoj kaj prof. Ilona Koutny

Jam nun pripensu aliĝon en la sekva jaro aŭ trovu junulojn, kiuj regas Esperanton en nivelo B2 kaj volas akiri vaste utiligeblan magistran diplomon.
Informoj: ĉi tie

Informis / Informed:
Prof. dr hab. Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj / Director of Interlinguistic Studies
Adam Mickiewicz Universitato / Adam Mickiewicz University
al. Niepodległości 4
PL-61-874 Poznań
http://interl.amu.edu.pl

Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj