image

En la foto: La ĉina delegacio kun la rektoro de la Zaozhuang-a Universitato (meze), apude Ilona Koutny kaj Michael Farris el la Interlingvistikaj Studoj UAM, dekstre Xie Longfei, kiu iniciatis la kunlaboron
Na zdjęciu: Delegacja chińska z rektorem Uniwersytetu Zaozhuańskiego (w środku), obok Ilona Koutny i Michael Farris ze Studiów Interlingwistyki UAM, z prawej strony Xie Longfei, inicjator tej współpracy
In the photo: The Chinese delegation with the principal of Zaozhuang University, Mr Cao Shengqiang (in the middle), next to him Ms Ilona Koutny and Mr Michael Farris of the AMU Interlinguistic Studies, and Mr Xie Longfei (to the right), the originator of the co-operation.

KUNLABORO INTER UAM KAJ LA UNIVERSITATO DE ZAOZHUANG (ĈINIO)

La 28-an de julio 2019 en Poznano la rektoro de la Zaozhuang-a Universitato, prof. CAO Shengqiang, kaj la vicrektoro de UAM, prof. Ryszard Naskręcki, subskribis kontrakton pri kunlaboro inter la du universitatoj en la tereno de instruado de esperantologio. Estas planate, ke iuj studentoj el la Zaozhuang-a Universitato post akiro de bakalaŭra grado pri Esperanto venos magistriĝi al UAM.

La ĉina delegacio antaŭe kunsidis kun prof. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, por priparoli la eblecojn.

Zaozhuang – legu [dzaŭ-ĝŭann] – estas urbo en orienta Ĉinio, en la provinco Ŝandongo.

WSPÓŁPRACA MIĘDZY UAM A UNIWERSYTETEM W ZAOZHUANGU (CHINY)

28 lipca 2019 r. rektor Uniwersytetu Zaozhuańskiego, prof. CAO Shengqiang, i prorektor UAM, prof. Ryszard Naskręcki, podpisali w Poznaniu umowę o współpracy między UAM a Uniwersytetem Zaozhuańskim. Umowa dotyczy nauczania esperantologii i interlingwistyki. Studenci w Zaozhuangu studiują język esperanto na poziomie licencjackim, a następnie będą mogli kontynuować na poziomie magisterskim w ramach Studiów Interlingwistyki UAM.

Przed podpisaniem umowy delegacja chińska omówiła możliwości współpracy z prof. Iloną Koutny, kierownikiem Podyplomowych Studiów Interlingwistyki UAM.

Zaozhuang – czytaj [dzał-dżłann] – jest to miasto we wschodnich Chinach, w prowincji Szantung.

COOPERATION BETWEEN UAM (AMU) AND ZAOZHUANG UNIVERSITY (CHINA)

On the 28th of July, 2019, in Poznań, the principal of Zaozhuang University of China, Prof. Cao Shengqiang, and the vice-principal of AMU, Prof. Ryszard Naręcki, signed the collaboration agreement between AMU and ZZU in the domain of Esperantology education and research. It is planned that alumni of Esperanto major having obtained BA in Zaozhuang, might subsequently continue their graduate MA studies within the AMU Intelinguistic Studies Section.

Before signing of the agreement, the Chinese delegation discussed the perspectives for cooperation with Prof. Ilona Koutny, the head of the AMU Post-Graduate Interlinguistic Studies.

Zaozhuang is a city in eastern China, in Shandong province.

image

En la foto: La rektoroj kaj Ilona Koutny en AMU, antaŭ la statuo de la fama pola poeto Adam Mickiewicz
Na zdjęciu: Rektorzy i Ilona Koutny na terenie UAM, przed pomnikiem sławnego polskiego poety Adama Mickiewicza
In the photo: The rectors (principals) and Ilona Koutny at AMU, in front of the statue of the famous Polish poet Adam Mickiewicz

HISTORIO DE LA UNIVERSITATA KUNLABORO EN LA INSTRUADO DE ESPERANTO INTER ĈINIO KAJ POLLANDO

En 2016 ekestis la ĉinaj kontaktoj de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, kiam Xie Longfei, gvida profesoro el Pekina privata universitato, vizitis Eŭropon por trovi universitatajn kontaktojn. En tiu oktobro Ilona Koutny, la gvidanto de IS, kaj ŝia edzo Zbigniew Galor veturis al Ĉinio kaj prelegis ne nur en la Pekina Lingva Universitato, kie Li Weilun instruas Esperanton, kaj dum la Azia Kongreso, sed ankaŭ en la Universitato de Zaozhuang (Provinco Ŝandongo). En ZZU jam tiam okazis instruado de Esperanto far eksterlandaj kolegoj, kiuj instruis sian gepatran lingvon kaj Esperanton: la korea Bak Giwan kaj la japana Sasaki Teruhiro. En ZZU funkcias ankaŭ tre granda kaj moderna Esperanta Biblioteko.

image

En la foto: En la Esperanto-Muzeo de ZZU (2016)
Na zdjęciu: W Muzeum Esperanta Uniwersytetu Zaozhuańskiego (2016)
In the photo: At the Esperanto Museum of ZZU (2016)

La Zaozhuang-a Universitato lanĉis 4-jaran Esperanto-fakon en la studjaro 2018/19, kie 25 studentoj finis sian unuan jaron. Ankaŭ nun eksterlandaj esperantistaj instruistoj kontribuas al la programo, i.a. d-ro Maciej St. Zięba, orientalisto el Pollando. La universitataj gvidantoj planas, ke kelkaj studentoj post bakalaŭriĝo povos daŭrigi siajn studojn en magistra nivelo en la pola Adam Mickiewicz Universitato, kie jam de 21 jaroj funkcias la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj. Ĉina delegacio alvenis en Eŭropon en julio 2019, post UK ili veturis al Poznano, Pollando, por priparoli la kunlaboron kun prof. Ilona Koutny, la gvidanto de IS.

La 28-an de julio la rektoro de la Zaozhuang-a Universitato, Prof. CAO Shengqiang, kaj la vicrektoro de AMU, Prof. Ryszard Naskręcki, subskribis kontrakton pri kunlaboro inter la du universitatoj, kiu ĉefe celas la instruadon de esperantologio.

image

En la foto: La du rektoroj kun la subskribita dokumento
Na zdjęciu: Obaj rektorzy z podpisanym dokumentem
In the photo: The two rectors (principals) with the signed document

Interlingvistikaj Studoj