image

En la foto: Grupo 2011-2014 (maldekstre: Mireille Grosjean, la nuna prezidantino de ILEI, kaj Ivan Colling)

Interlingvistikaj Studoj de UAM

Kompleta studprogramo pri esperantologio kaj interlingvistiko por tiuj, kiuj volas pliperfektiĝi en tiu tereno kaj akiri kvalifikon, ekzistas nur en la Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj. Ekde 1998 ĝi ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon por internacia publiko. La kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto (posteulo de la Lingvistika Instituto), Fakultato de Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj, kiel Věra Barandovská-Frank, Tomasz Chmielik, Nicolau Dols, István Ertl, Michael Farris, Sabine Fiedler, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Aleksander Melnikov, Ida Stria kaj Humphrey Tonkin. Dum la historio de la Studoj kontribuis per kurso ankaŭ aliaj konataj fakuloj: Marc Bavant, †Vilmos Benczik, †Detlev Blanke, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Roman Dobrzyński, †Michel Duc Goninaz, †Zbigniew Galor, Goro Christoph Kimura, Zsófia Kóródy, la poetino Lidia Ligęza, Ulrich Lins, Maria Majerczak, Jukka Pietiläinen, Barbara Pietrzak, Blazio Wacha kaj John Wells.

La Interlingvistikaj Studoj komplete en esperanto donas unuflanke la bazojn de ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, kiuj estas necesaj por konvene loki esperanton inter la naturaj lingvoj, aliflanke prezentas planlingvojn, el kiuj esperanto elkreskis. La internacia kaj interkultura komunikado, por kiu esperanto estis kreita kaj kie gi bone funkcias, estas en fokuso. La Studoj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto.

En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado – al kiu eblos aparte aliĝi. En tiu ĉi tereno ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj poste kun Edukado.net. Jen unika ebleco akiri universitatan atestilon por esperanto-instruistoj.

Ĝis nun okazis unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po 4 studobjektoj kaj ekzamenoj) unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro). Ekde 2021 okazos nur septembre surlokaj sesioj, poste retaj semajnfinaj sesietoj, ankaŭ la februara sesio estos virtuala, ĝin sekvos du virtualaj sesietoj. La semestroj komenciĝos per 5-tagaj intensaj sesioj, poste aldoniĝos la ekzamenoj. La gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj (kontrolado de ekzercoj, eseoj kaj pliaj kurso-taskoj), parte per reta platformo. Post pretigo de finlaboraĵo kaj fina ekzameno ili ricevos atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, kiu validas 120 ECTS (eŭropajn studunuojn, same kiel la magistraj studoj).

Partoprenontoj el la tuta mondo povas aliĝi ĝis la 1-a de aŭgusto 2021 por la studoj. La unua sesio okazos inter la 21-a kaj la 25-a de septembro 2021. La sekvaj semajnfinaj sesioj fine de oktobro kaj komence de decembro.

Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto (min. B2). Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston.

Kotizo por unu semestro: 1800 PLN (ĉ. 400 EUR). En motivita kazo eblos peti redukton. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank' al ESF (Esperantic Studies Foundation).

Pluaj informoj kaj aliĝilo:
http://interl.amu.edu.pl
interlin@amu.edu.pl

Prof. dr hab. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Etnolingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodległości 4, PL-61-874 Poznań
ikoutny@amu.edu.pl