NICOLAU DOLS SALAS, ILONA KOUTNY
Ĝenerala enkonduko, Esperantaj fonetiko kaj fonologio

unua semestro 2014/15

Temoj

  1. Lingva priskribo kaj sonscienco, fonetiko kaj fonologio (sono, fonemo, alofonoj)
  2. Komunikado kaj parolproduktado. Parolorganoj, procezoj, esploriloj
  3. Klasifikado de vokaloj (vasteco, antaŭeco, rondeco)
  4. Klasifikado de konsonantoj (voĉeco, artikulaciaj lokoj kaj manieroj)
  5. Kunartikulaciaj fenomenoj, diftongoj, sinsekvaj vokaloj, hiato (enŝovo de duonvokaloj aŭ de glota konsonanto). Konsonantgrupoj, duoblaj kosonantoj, kunmetaĵoj. Silaboj.
  6. Enkonduko en la akustikan esploradon
  7. Teoriaj aspektoj. Unuoj, strukturoj, procezoj
  8. Prozodio: vortakcento, parolmelodio (intonacio)
  9. Esperanta sonsistemo
10. Ĉu Esperanto havas idealan sonsistemon? Prononca normo


Bibliografio

Plena bibliografio, 2014 (PDF)

  • Ashby, Patricia, 2011. Understanding phonetics. Londono: Hodder 
  • Kalocsay, Kalman – Waringhien, Gaston (1980): Plena analiza gramatiko de Esperanto. Rotterdam: UEA
  • Ladefoged, P, Maddieson, I (1996): The sounds of the world's languages. Blackwell, Oxford
  • Rokicki, R. (1984): Vortakcento en Esperanto. In: Acta Interlinguistica (12-a SIS). Varsovio
  • Scherwood, Bruce (1985): Sintezo de Esperanto kaj de diversaj naturaj lingvoj. En: Koutny I. (red.): Perkomputila tekstoprilaboro. Budapest: SEC
  • Traunmuller (1997): La fonetiko de la lingvo Esperanto. En: Koutny – Kovacs (red.): SSEE
  • Trubetzkoy, N. (1939): Wie soll das Lautsystem einer kunstlichen internationalen Hilfsprache beschaffen sein?. In: Haupenthal (red. 1976): Plansprachen. Darmstadt.
  • Vasko T. (1979): Esperanto – ĉu ideala sonsistemo. In: Szerdahelyi I. (red.): Esperantologiaj kajeroj I. Budapest: ELTE
  • Vitali, Daniele (1997): Fonetika analizo de esperanto. Propono por metodologio. LF 170
  • Wennergren, Bertil: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. http://www.bertilow.com/pmeg
  • Wood, R. (1987): The Development of Standard Phonology in Esperanto. In: Studoj pri la internacia lingvo. Duc Goninaz, M. (red.) Gent: AIMAV
  • — kaj aliaj nacilingvaj enkondukaj lernolibroj de fonetiko 
  • (Wikipedia) Phonetics 
  • (Vikipedio) Fonetiko (ne tre utila) 
  • Wells, John, 1978. Lingvistikaj aspektoj de Esperanto (2-a ĉapitro). Roterdamo: UEA 
  • Wells, John, 2008. ‘La frazmelodio en internacia perspektivo’. En festlibro Tonkin. Trovebla ankaŭ ĉe http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/frazmelodio_plena.doc
  • (Wikipedia) Esperanto phonology 
  • (Vikipedio) Prononco de Esperanto (ne tiel ampleksa, kiel la anglalingva artikolo)
  • Scherwood, Bruce (1985): Sintezo de Esperanto kaj de diversaj naturaj lingvoj 
  • Traunmuller (1997): La fonetiko de la lingvo Esperanto. En: SSEE 
  • Zamenhof, L.L.: Lingvaj respondoj http://www.esperanto.hr/literaturo_lingvaj_respondoj.pdf
  • Zemann, J. Rimarkoj al fonologia sistemo de Esperanto. In: Kontribuo al lingvaj teorio kaj praktiko II. Poprad: Slovakia Esperanto-Asocio

Skribaj taskoj

Semestra laboraĵo. Elektu UNU el jenaj titoloj, aŭ proponu mem alian titolon interkonsente kun Nicolau Dols aŭ Ilona Koutny. Verku eseeton de 3 ĝis 5 paĝoj. Montru, ke vi bone studis ne nur la kursmaterialon, sed ankaŭ aliajn verkojn.

  1. Serĉu diferencojn en la esperanta prononco de du parolantoj, kaj analizu ilin. Vi povas uzi youtube filmetojn, aŭ alian specon de surbendigaĵo.
  2. Komparu la vokalojn aŭ konsonantojn de Esperanto kun tiuj de via denaska lingvo.
  3. Surbendigu kaj akustike analizu viajn vokalojn. Faru same kun la vokaloj de alia parolanto de alia deveno (serĉu rete) kaj komparu la rezultojn.
  4. Trovu kvin kazojn de influo de denaska lingvo en Esperanto, kaj analizu ilin.
  5. Analizu tipologie la fonologion de Esperanto.
  6. Ĝis kiu grado ekzistas interkonsentita internacia normo de Esperanta prononco? Kiel ĝi estiĝis?
  7. Kiuj estas la ĉefaj problemoj por viaj samlingvanoj kiam ili lernas la prononcon de Esperanto?
  8. Ĝis kiu grado estas vere, ke en Esperanto al ĉiu litero respondas ĉiam nur unu sama sono? (Menciu interalie (i) alofonojn kaj (ii) eventualajn procezojn, ekz-e asimilo.)
  9. Kia devus esti ideala sonsistemo? Ĉu Esperanto estas tia?
10. Prozodio de iu lingvo kompare kun Esperanto
11. Kiel sentoj, logika elstarigo influas prozodion (negado, fokusigo, ktp)?
12. Transskribo kaj elparolo de propraj nomoj en Esperanto
13. Rilato de skribo kaj parolo
14. Prononco de mallongigoj