image

En la foto: Ambaŭ grupoj (Interlingvistikaj Studoj kaj Instruista Trejnado) kun la instruistinoj en la Fakultato de Modernaj Filologioj de UAM

INTERLINGVISTIKA SESIO KUN INSTRUISTA TREJNADO

La 7a grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian 3-an jaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando).
10 partoprenantoj el 9 landoj (Francio, Rusio, Brazilo, Germanio, Usono, Sud-Koreio, Ĉinio, Hispanio kaj Pollando) povis specialiĝi pri instruado aŭ komunikado dum la sesio inter 14-20-a de septembro 2019. Ĉi-lastan gvidis Ilona Koutny kun temoj pri internacia kaj interkultura komunikado instigante diskutojn en la grupo. Kontribuis al la programo Barbara Pietrzak (PL) pri ĵurnalismo kaj radiofonio; Roman Dobrzyński (PL) pri filmarto ankaŭ kun propraj filmoj prezentantaj esperantan kulturon el sia longa kariero; István Ertl (LU) gvidis seminarion pri literaturo, Nicolau Dols (ES) pri transmeto de literaturaj tekstoj kaj Ida Stria (PL) pri internaciaj helplingvoj.

image

En la foto: Roman Dobrzyński prelegas pri esperanto-filmo.

Al la instruista trejnado (krom la 4 IS-studentoj) aliĝis aldone 12 partoprenantoj el 6 landoj (Meksiko, Pollando, Italio, Francio, Germanio kaj Danio). La specialiĝon gvidis Katalin Kováts, kiu traktis intense kaj interese vastan gamon de temoj pri instruado ekde diversaj instrumetodoj ĝis instruplanoj. Ŝi prezentis diversajn instruilojn kaj ekzercis la partoprenantojn. Ilona Koutny skizis metodikon kiel instrui fonetikon, leksikon kaj gramatikon elstarigante kelkajn problemajn flankojn de Esperanto, emfazante la instruadon en laŭtemaj kuntekstoj per komunikada metodo. Al la formado kontribuis per seminarioj ankaŭ István Ertl (LU) pri literaturo kaj Aleksander Korĵenkov (RU) pri movadhistorio.

image

En la foto: Instruista Trejnado - aktivaĵo pri ĝenaj vortparoj (paronimoj)

La komuna vespero merkrede donis eblecon al la gestudentoj prezenti sian kulturon: brazilajn kaj polajn kantojn, ritman meksikan muzikon, poemojn kaj anekdotojn. La sesion kompletigis la programo de la kultura festivalo Arkones kun kelkaj aldonaj prelegoj kaj muziko.

image

En la foto: Unu el la koncertoj dum Arkones (kantas Saŝa Pilipoviĉ)

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Interlingvistikaj Studoj