image

En la foto: Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj Ilona Koutny (dekstre) kun Humphrey Tonkin kaj Katalin Kováts

20 JAROJ DE LA INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ EN UAM, POZNANO

Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Ĉi-septembre, post 20 jaroj startis la 7a interlingvistika grupo kun 20 partoprenantoj el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Svisio, Germanio, Hispanio, Rusio, Kazaĥio kaj Pollando). La fondajo ESF (Esperantic Studies Foundation) jam de 15 jaroj disponigas kelkajn stipendiojn por la studentoj, kio ebligas pli grandnombran partoprenon en la Studoj.

La kursoj havis riĉan programon (16-20.09.2017): prof. Humphrey Tonkin gvidis la kurson pri esperanta kulturo, prezentante ĝin en vasta historia fono; al ĝi kontribuis prof. Aleksandr Melnikov pri rilatoj inter lingvo kaj kulturo kaj pri personeco de esperantisto; krome d-ro Jukka Pietilänen pri esperantaj revuoj. Humphrey Tonkin ankaŭ enkondukis la esperantan literaturon de la unua periodo, koncentriĝante pri la poezio; sekvis lin Tomasz Chmielik kun la prozo de tiu epoko. Eblas aliri fonetikon samtempe interese kaj serioze – tion pruvis prof. Nicolau Dols Salas per sia kurso. Interlingvistiko (en pli malvasta senco) konsistigis la kurson de prof. Věra Barandovská-Frank, kiu jam povis uzi la proveldonon de sia universitata lernolibro pri interlingvistiko. Tiu ĝojiga evento malfermas la serion de lernolibroj de la Studoj fontante el la 20-jara sperto.

La malnova grupo, kiu startis kiel rekorde granda, ankaŭ fine restis rekorda, ja 11 gestudentoj plenumis sian finekzamenon kun defendo de sia faklaboraĵo el la terenoj de lingvistiko (Karina Oliveira el Brazilo, Bengt Olof Åradsson el Svedio kaj Arina Osipova el Rusio), de interlingvistiko (Ida Stria kaj Michał Kozicki el Pollando), el lingvopedagogio (Félix Lobo el Hispanio kaj André Staes el Belgio), de komunikado (Johan Derks el Nederlando/Serbio) kaj de literaturo (Rafael Zerbetto el Brazilo/Ĉinio, Fernando Pita el Brazilo kaj Xesús Muíños el Hispanio), aldone kiel la 12a Paweł Fischer-Kotowski el la antaŭa grupo.

Kiel kutime, la lingvopedagogia specialiĝo de la tria jaro konsistigas la instruistan trejnadon al kiu eblas aparte aliĝi kaj ricevi la instruistan diplomon de ILEI. Ĉi-foje tri partoprenantoj el Pollando (Krystyna Worobiej, Markéta Wilkus kaj Mariusz Hebdzyński) kaj unu franco (Jean-Claude Roy) akiris ĝin post prezento de finlaboraĵo kaj kompleksa ekzameno.

image

En la foto: Malfermo de la Simpozio (prof. Humphrey Tonkin, prof. Ilona Koutny, dekano de la Novfilologia Fakultato prof. Maciej Karpiński, dr Ida Stria, mgr Michael Farris)

La interlingvistikan sesion kompletigis la 4a Interlingvistika Simpozio (21-22.09.2017) kun la temo: Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo kun la celo festi la Zamenhof-jaron kaj la 20-jariĝon de la Studoj. Ĝi estis malfermita por granda publiko kun la oficialaj lingvoj: esperanto, angla kaj pola. Ĉ. 80 partoprenantoj el diversaj landoj traktis lingvopolitikon, planlingvojn kaj lingvistikon, literaturon, movadon kaj instruadon de esperanto en 3 paralelaj sekcioj dum du tagoj, entute okazis 50 prelegoj (raporton vidu: Simpozio 2017).

Ĵaude por la malfermo la rektoro de UAM, prof. Andrzej Lesicki, sendis gratulleteron; persone esprimis sian altan taksadon por la 20-jaroj de la Interlingvistikaj Studoj prof. Maciej Karpiński, vicdekano de la Fakultato pri Moderna Filologio; Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA salutis la simpozion en la nomo de UEA. La unua ĉefprelego – Humphrey Tonkin: Esperanto: A Language Policy Assessment (Esperanto: lingvopolitika taksado) – estis malfermita por komunumo de la universitato. Věra Barandovská-Frank parolis kiel la dua pri la tereno de interlingvistiko kaj prezentis la proveldonon de sia libro pri interlingvistiko. Vendrede matene same okazis du ĉefprelegoj: Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, skizis la 20-jaran historion de la Studoj, ligante ĝin al la 50-jara historio de la universitata instruado de esperantologio kaj interlingvistiko, kiu komenciĝis per la Esperanto-fako de Budapeŝta Universitato en 1966. Sabine Fiedler per amuzaj ekzemploj ilustris, kiel funkcias ŝercoj en esperanto.

image

En la foto: Bankedo

Ĵaude vespere okazis impona bankedo kun la partopreno de la malnovaj kaj novaj gestudentoj, instruistoj de la Studoj, prelegantoj de la Simpozio kaj gastoj ĉe bongusta verspermanĝo kaj muzika programo (kontribuis Zuzanna Kornicka kaj la franca grupo La Kompanoj). La gvidanto de la Studoj dankis al la instruista stabo kaj ESF ilian kunlaboron, rememoris pri tiuj, kiuj festas specialan naskiĝtagon en tiu ĉi jaro, kaj pri la ĉi-jare forpasinta Zbigniew Galor, kies kontribuo al la Studoj restas neforgesebla. Ŝi gratulis al la gestudentoj, kiuj sukcese finis siajn studojn…

Semajnfine la kunesto daŭris dum la tradicia kultura festivalo Arkones, kun prelegoj, muziko, filmoj.

Ĝis revido en februaro

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Interlingvistikaj Studoj