image

Quisque ut auctor lorem. Curabitur at lobortis nulla. Sed tincidunt, orci sit amet varius ornare, velit mi hendrerit purus, eget tempus ipsum felis vulputate metus. Praesent odio felis, vestibulum sit amet adipiscing quis, adipiscing

La Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań, la dua plej granda universitato en Pollando ofertas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko, kiu funkcias jam de 10 jaroj. La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. Inter la prelegantoj estas elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj Humphrey Tonkin, John Wells, Aleksander Melnikov, kaj Michel Duc Goninaz; doktoroj Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke, Katalin Kováts (Smideliusz), Zbigniew Galor kaj Blazio Wacha; la poetino Lidia Ligęza, ekspertoj de sia tereno kiel Maria Majerczak, Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Michael Farris kaj Bradio Moro.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI.

Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po 4 studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro), intertempe la gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj. La gestudentoj pretigos diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj.

Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo por la studjaro 20014/2017 ĝis la 15-a de aŭgusto 2014. Pli frua anonco estas bonvena. La unua sesio okazos inter la 13-17.09.2014

Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston antaŭ la komenco de la Studoj komence de la unua sesio. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank'al ESF (Esperantic Studies Foundation)

Kotizo por unu semestro: 1850 PLN (ĉ. 500 EUR), reduktita 700 PLN (ĉirkaŭ 200 EUR) por B-landoj.

Por pluaj informoj kaj aliĝilo kontaktu: interling(ĉe)amu.edu.pl aŭ:
d-rino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodległosci 4, PL 61-874 Poznan
T: +48 61 829 36 75,
Hejme: +48 61 872 83 09 E: ikoutny(ĉe)amu.edu.pl

Ċi-foje okazos ankaŭ festa interlingvistika simpozio kun riĉa programo okaze de la 10-jariĝo de la Studoj post la unua sesio (18-19a de septembro), al kiu ni invitas ĉiujn niajn gestudentojn kaj prelegantojn kaj interesiĝantojn. La septembra sesio estas kunligita kun la semajnfina kultura renkontiĝo ARKONES (19-21.09), same en Poznano, kiu post la intensa tutsemajna serioza laboro ebligas malstreĉiĝon (kun teatraĵoj, muziko, diskutoj ktp).

Se la studontoj bezonas lingvan perfektigon, eblas aranĝi superanivelan intensan lingvokurson (unusemajnan) antaŭ la septembra sesio kontraŭ kroma kotizo.

Historio

DEK JAROJ DE INTERLINGVISTIKO EN UAM

En 1998 komencis siajn studojn pri interlingvistiko la unua grupo en la Lingvistika Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznań, Pollando) kaj ĉi-jare en septembro finos siajn studojn la tria grupo. La postdiplomaj studoj kun sia ekstera formo (du intensaj semajnoj en ĉiuj 3 jaroj) altiras partoprenantojn el multaj landoj: la lastan grupon konsistigis komence 26 gestudentoj el 13 landoj de Pollando kaj Germanio ĝis Japanio kaj Irano. La multnacia partoprenantaro nature kontribuas al la interkulturaj kaj kontrastaj studoj.

La postdiploma studado donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas internaciajn lingvojn kaj planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Al tio kontribuas ankaŭ la kunlaboro kun ILEI dum la lasta studjaro. Pro sia komplekseco la studoj estas unikaj.

La instruistaro same estas internacia: mem la surloka stabo: Michael Farris, lingvisto, Bradio Moro, interlingvisto, Zbigniew Galor, sociologo kaj Ilona Koutny, la fondinto kaj gvidanto de la Studoj. Polaj fakuloj estas engaĝitaj kiel Maria Majerczak, metodikistino el la Jagelona Universitato (Krakovo), Lidia Ligęza, poetino kaj Tomasz Chmielik, literaturisto. Enkadre de la Studoj gvidas kursojn elstaraj esperantologoj: Vera Barandovska-Frank, Vilmos Benczik, Detlev Blanke, Michel Duc Goninaz, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, Blazio Vaha kaj John Wells. Kelkaj el ili prezentas prelegon ankaŭ al neesperantistaj kolegoj, kiel dum la lasta sesio Humphrey Tonkin.

En septembro (13-17.09.2008) denove eblos komenci la studojn. Ni atendas kandidatojn, kiuj jam bone parolas la lingvon kaj havas universitatan diplomon. La stipendioj de ESF ebligos la partoprenon de kelkaj gestudentoj kiel ĝis nun. Eblas aliĝi ankaŭ al la paralela unujara instruista trejnado de UAM-ILEI kiel en la nuna studjaro.

FESTA INTERLINGVISTIKA SIMPOZIO

La Interlingvistikaj Studoj festos siajn 10-jariĝon en septembro (18-19) per solena interlingvistika simpozio, al kiu ni invitas ĉiujn niajn ĝisnunajn prelegantojn kaj gestudentojn kun aŭ sen prelego. La apero de la unua lernolibro de la studoj estas planata por la aranĝo. Ni bonvenigas ankaŭ ĉiujn interesiĝantojn por la abunda programo, kiun eblas ligi kun la posta kultura aranĝo Arkones (19-21.09), same en Poznań.

Aliĝilo por elŝuti (RTF-formato)

Studplano

studobjekto F* S* H* E* preleganto
F: formo (P, prelego, aŭ K, konversacio)
S: semestro
H: horoj
E: fino de la kurso (S, seminaria noto pro hejma laboro, E, ekzameno, aŭ A, akcepto)
LA UNUA JARO
Fonetiko (ĝenerala kaj e-a) P I 10 S,E prof. John Wells (GB),
prof. Ilona Koutny
Lingva komunikado P I 10 S,E prof. Ilona Koutny
Esperanta kulturo P I 10 S,E d-ro Zbigniew Galor
prof. Aleksander Melnikov (RU)
Esperanta literaturo 1 P I 10 S,E mag. Lidia Ligęza,
mag. Tomasz Chmielik
Morfologio kaj sintakso (ĝeneralaj) P II 10 S,E mag. Michael Farris (USA/PL)
Esperanta gramatiko 1 P II 10 S,E prof. Ilona Koutny
Interlingvistiko 1 P II 10 S,E d-rino hab.Vera Barandovská-Frank (D)
Esperanta literaturo 2 P II 10 S,E mag. Lidia Ligęza,
mag. Tomasz Chmielik
LA DUA JARO
Semantiko kaj leksikologio (ĝeneralaj) P III 10 S,E mag. Michael Farris (USA/PL)
Esperanta gramatiko 2 P III 10 S,E prof. I. Koutny
Esperanta literaturo 3 P III 10 S,E István Ertl (HU/LU)
Interlingvistiko 2 P III 10 S,E d-rino hab.Vera Barandovská-Frank (D)
Esperanta gramatiko 3 P IV 10 S,E prof. I. Koutny, prof. S. Fiedler
Pragmalingvistiko P IV 10 S,E prof. Ilona Koutny, prof. A. Melnikov (RU)
Aplikata lingvistiko P IV 10 S,E prof. Ilona Koutny
Historio de la e-a movado P IV 10 S,E Aleksander Korĵenkov (RU)
LA TRIA JARO
Nuntempa e-a literaturo K V 10 E István Ertl (HU/LU)
Aktualaj problemoj de e-movado K VI 10 A prof. H. Tonkin (USA)
Specialaj prelegoj P V - VI 20 A vidu sube
Specialaj seminarioj K V - VI 20 A

Laŭ la eblecoj kaj bezonoj la specialajn prelegojn kaj seminariojn gvidos:

pri lingvistiko - prof. S. Fiedler (DE), prof. K. Schubert (DE), prof. I. Koutny

pri literaturo - prof. H. Tonkin, Dr Vilmos Benczik (HU), I. Ertl, mgr T. Chmielik

pri interlingvistiko - dr hab. D. Blanke, prof. V. Barandovska, dr U. Lins

pri didaktiko - dr K. Kovats (H/NL), mgr Maria Majerczak, Zs. Korody (HU/D), prof. I. Koutny

pri komunikado prof. Z. Galor, prof. I. Koutny, prof. H. Tonkin

pri tradukado: - dr Kristin Tytgat (BE), mgr István Ertl, mgr T. Chmielik


Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank'al ESF (Esperantic Studies Foundation)