Kurso 2021-2024

SURLOKE KAJ DISTANCE, SERIOZE KAJ AMIKE

La dua jaro de la aktuala interlingvistika grupo travivis sian septembran sesion, parte surloke, parte distance – danke al Katalin Kováts, kiu prizorgis la hibridan sesion. ...

Legu pli

VIRTUALA INTERLINGVISTIKA SESIO

La interlingvistika grupo, kiu startis en septembro 2021, komencis sian duan semestron virtuale per la februara sesio 2022. Aktuale 33 gestudentoj (el 18 landoj) plenumis siajn ekzamenojn de la unua semestro kaj sekvis la novajn kursojn. La multnacieca partoprenantaro kreis veran internacian etoson, ebligis la kompletigon de la temoj el diversaj flankoj (kontribuo de ekstereŭropanoj) kaj viglajn diskutojn ...

Legu pli

INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ DE UAM EN NOVA FORMO

La 8-an fojon startis la postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kiuj dum 3 jaroj formas profesiajn esperantologojn, interlingvistojn. Ĉi-foje – pro la pandemio – la unua sesio okazis en hibrida formo, inter la 21a kaj 25a de septembro 2021. La nuna grupo estas eksterordinara pro sia grandeco kaj multnacieco: 41 personoj el 21 landoj. Dudek studentoj venas el naŭ ekstereŭropaj landoj (Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Indonezio, Irano, Koreio, Kubo, Pakistano, Vjetnamio) ...

Legu pli

Kurso 2017-2020

ARDA KAJ MULTKOLORA INTERLINGVISTIKA SESIO EN LA SUNA POZNANO

La studentoj de la 3-jaraj Interlingvistikaj Studoj de UAM atingis sian sesan, do lastan, semestron per la februara sesio (1-7.02.2020). ...

Legu pli

INTERLINGVISTIKA SESIO KUN INSTRUISTA TREJNADO

La 7a grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian 3-an jaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando). ...

Legu pli

INTERKULTURAJ DISKUTOJ EN POZNANO

La februara interlingvistika sesio de UAM (2-8.02.2019) donis lokon al interesaj interkulturaj konfrontoj, ja la 10 gestudentoj alvenis el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Koreio, Rusio kaj Usono). ...

Legu pli

RENKONTIĜO DE KULTUROJ DUM LA INTERLINGVISTIKA SESIO EN POZNANO

La septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz signifis la komencon de la dua studjaro de la 7-a interlingvistika grupo. Partoprenis ĝin 10 gestudentoj el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Koreio; Germanio, Francio, Hispanio, Pollando kaj Rusio). ...

Legu pli

VARMA VINTRA SESIO EN POZNANO

Kiel kutime, komence de la jaro (inter la 3-a kaj 10-a de februaro 2018) okazis la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en UAM, Poznano. Alvenis 14 gestudentoj el 10 landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Rusio, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando)...

Legu pli

20 JAROJ DE LA INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ EN UAM, POZNANO

Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Ĉi-septembre, post 20 jaroj startis ...

Legu pli

Kurso 2014-2017

Escepta sesio en UAM, Poznano

La ĉi-februara interlingvistika sesio (04-10.02.2017) de la pola Universitato Adam Mickiewicz estis el pluraj vidpunktoj escepta. Ne nur komence (sept. 2014) la grupo estis rekorda (kun 26 membroj), sed ankaŭ en sia lasta, 6-a studsesio partoprenis 14 gestudentoj (2 ne povis veni). Poste sekvos la lasta kaj plej malfacila tasko: verki finlaboraĵon kaj defendi ĝin dum la septembra sesio. ...

Legu pli

Rekorda sesio en UAM

La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23.09.2016) estis jam la 5a por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn en kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. ...

Legu pli

La kvara interlingvistika sesio en UAM

Ne nur komence, en septembro 2014, la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio. ...

Legu pli

Riĉa septembra programo en Poznano

Fine de septembro la esperanta vivo en Poznano (Pollando) vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio (en AMU) kaj la kultura festivalo Arkones. La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn. ...

Legu pli

La sesa interlingvistika grupo sukcese kaj bonetose daŭrigas siajn studojn en UAM

Inter la 31.01 kaj 06.02.2015 okazis la dua sesio de la aktuala grupo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, en Poznano, kun la partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el 10 landoj (inter ili 5 brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. ...

Legu pli

Rekorda interesiĝo pri la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano

La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉehio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la Interlingvistikaj Studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998. Bonvenigis ilin la vicdekanino de la Novfilologia Fakultato, prof. Aldona Sopata, kaj la gvidanto de la studoj, prof. Ilona Koutny...

Legu pli

Kurso 2011-2014

La dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj de UAM en varma etoso malgraŭ la malvarma vetero

Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn. La kurso pri ĝenerala morfologio kaj sintakso de Michael Farris enkondukis la partoprenantojn en la strukturon de diversaj lingvoj, konsciigis ilin pri la kategorioj de la propraj gepatraj lingvoj. La kurso pri esperanta gramatiko de Ilona Koutny vekis la diskutemon de la gestudentoj (ekz. ĉu niaj pensoj bezonas gramatikan karakteron por vortiĝi?). La duan periodon de esperanta literaturo skizis la krakova poetino Lidia Ligęza (poezio) kaj la literatura tradukisto Tomasz Chmielik (prozo). La kurso pri komunikado – post prezento de la gamo de komunikado de individua ĝis internacia – donis eblecon al la ĉeestantoj por prezenti siajn komunikadkutimojn en diversaj situacioj sub la gvido de Ilona Koutny. Merkrede la tradicia Komuna vespero havis en sia programo prezenton de Brazilo kun danco, poemojn de Lidia Ligęza kaj literaturan debuton de la partoprenantino Anina Stecay en Esperantio per krimrakonteto. Mirejo Grosjean amuzis la ĉeestantojn per ŝercoj kaj ŝercaj rimarkoj pri la instruistaro. La februaran sesion kutime sekvas ekskurso , ĉi-foje al Toruno. Teresa Nemere gvidis la partoprenantojn – rezistantajn al la malvarmo – tra la urbo kaj la domo de Koperniko, kie ni povis sperti esperantlingvan prezentaĵon pri la historio de la urbo. Maria Pokrzywnicka, entuziasma laboristino de la Etnografia Muzeo rakontis pri la popolaj kutimoj montrante la aktualan ekspozicion kaj gastigis la grupon per la fama toruna mielkuko.

Novaĵoj el Poznan: Interlingvistikaj Studoj kaj Simpozio, freŝdiplomitoj

La 5-an fojon komencis siajn 3-jarajn studojn nova grupo ĉe la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) la 17-an de septembro. La 19 partoprenantojn el 10 landoj (5 el Brazilo, po 3 el Hungario kaj Svislando, 2 el Pollando, po unu el Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Rusio kaj Usono) salutis la vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Jerzy Kaliszan. Li emfazis la unikecon de la jam interlingvistikaj studoj bone instalitaj en la Novfilologia Fakultato kaj la ĝojon, ke ĝi altiras partoprenantojn el diversaj landoj. La gvidantino de la Studoj, prof. Ilona Koutny bonvenigis la partoprenantojn skizante la 13 jaran historion de la Studoj kaj la sekvantajn kursojn kaj taskojn. La studoj povis starti danke al la stipendioj de ESF kaj de ILEI-UEA, nu kaj al la entuziasmo de la partoprenantoj, speciale de la brazila grupo. La kursanoj povis partopreni dum la sekvaj 4 tagoj en 4 intensaj kursoj: - prof. John Wells prezentis kun vervo diversajn sonsistemojn en la mondo kaj pli detale la fonetikon de esperanto; - prof. Vera Barandovská-Frank traktis interlingvistikon : de la tereno de interlingvistiko kaj internacia lingvosituacio tra la etnaj interlingvoj kaj piĝinoj ĝis planlingvoj; - prof. Aleksander Melnikov diskutis la nocion kulturo kaj speciale la terenojn de e-kulturo, analizis la fonajn sciojn de tipa esperantisto; - Lidia Ligeza pliproksimigis la poezion kaj Tomasz Chmielik la prozon de la unua periodo de la Esperanta literaturo al la ĉeestantoj. Ne mankis diskutoj kaj reagoj. Paralele al la sesio okazis ekzamenoj de 4 gestudentoj finintaj la studadon kaj de 10 partoprenantoj de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de la Interlingvistikaj Studoj kaj ILEI kun la kontribuo de Edukado.net). En la unua grupo defendis sian laboraĵon kaj respondis al la demandoj de la ekzamenkomisiono: Marija Jerkovič (kroataj lernolibroj de Esperanto kaj iliaj verkistoj), Tea Radovanovič (tradukita kroata literaturo al esperanto), Sean Healy (maŝina tradukado kaj Esperanto), Petro Balaž (moderna informado kaj DVD kreita ĉe E@I).

Kurso 2008-2011

Sukcesaj interlingvistika sesio kaj instruista trejnado en Poznan

Se vi ne nur deziras, ke esperanto estu instruata en diversaj lernejotipoj, sed vi mem volas ankaŭ instrui, tiam finfaru la unujaran instruistan trejnadon de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net! La kursaro jam la trian fojon akompanas la tradiciajn interlingvistikajn sesiojn en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando).

La du surlokaj unusemajnaj sesioj (septembre kaj februare) disponigas koncize la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton. Post hejma kaj reta laboro la sukcesa trapaso de la fina kompleksa ekzameno kun prezento de finlaboraĵo rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro.

La defion alfrontis ĉi-foje 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio). ILEI kun UEA disponigis 4 stipendiojn kiel en la pasinta jaro. Al la alvoko de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill al la landaj asocioj kaj landaj ILEI-sekcioj reagis nur PEA stipendiante du polajn gejunulojn.

La motoro kaj gvidanto de la trejnado, Katalin Kováts allogis la atenton de la partoprenantoj ĝis la lasta momento per verva prezento de instrumetodoj, instrufaktoroj disponigante amason da lernmaterialoj kaj trejnante la kursanojn pri la uzo de la nove lanĉota retejo www.edukado.net. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj traktis tiklajn terenojn de e-gramatiko kaj instruadon de fonetiko, gramatiko kaj vortoprovizo.

La aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj kompletigis la studprogramon: István Ertl skizis panoramon de la nuntempa e-literaturo. La partoprenantoj povis flari ankaŭ la unuafoje realiĝantan kurson pri tradukado – specialiĝon en la tria jaro de la interlingvistika programo: Kristin Tytgat, el la Brusela Universitato, enkondukis la interesiĝantojn en la sekretojn de interpretado kaj tradukado, István Ertl en beletran tradukadon.

Samtempe el la pasintjara grupo du partoprenantoj – Katarina Noskova el Slovakio kaj Xose Conde el Katalunio prezentis sian finlaboraĵon kaj sukcese trapasis la finan ekzamenon, dume la alia sepopo planas same fari dum la februara sesio.

La merkreda komuna vespero kaj semajnfine la kulturaj programoj de Arkones ofertis amuziĝon al la persistaj kursanoj. La kursanoj trovis la semajnon riĉa je programoj kaj informoj, sekvas nun la plenumo de taskoj kaj metieja kunlaboro pere de la interna diskutlisto.

Preparis:
Prof. dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Pripensu la partoprenon en la nova universitata grupo post unu jaro! Se Septembro, tiam Poznan!

Vidu niajn fotojn

Duobla sesio en la Universitato Adam Mickiewicz. en Poznań

Malvarman vintron supervenkis la partoprenantoj de la sekva interlingvistika sesio kaj de la instruista trejnado en UAM, Poznano. La 4a semestro de la trijara studado ofertis - ankaǔ ĉi-foje - interesan programon kun elstaraj prelegantoj: pri historio de la Esperanto-movado Ziko van Dijk, pri esperanta gramatiko Sabine Fiedler, pri aplikata lingvistiko kaj pragmalingvistiko Ilona Koutny. La dua sesio de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de UAM kaj ILEI) okazis paralele, - sed ebligante parte sperti la suprajn kursojn -, sub la sindediĉa gvido de Katalin Kovats kun la kontribuo de Ilona Koutny. La partoprenanto povis konsulti abundan instrumaterialon kaj provi la teknikojn. Merkrede la fervojista domo donis lokon al la kutima komuna vespero de studantoj, studintoj, prelegantoj kaj lokaj esperantistoj ebligante komunan amuziĝon.

Duobla sesio en la Universitato Adam Mickiewicz. en Poznań

Ora pola aǔtuno akceptis la partoprenantojn de la sekva interlingvistika sesio kaj de la instruista trejnado en UAM, Poznano. La 3a semestro de la trijara studado ofertis - ankaǔ ĉi-foje - interesan programon kun elstaraj prelegantoj: pri interlingvistiko Vera Barandovska, pri esperanta literaturo Istvan Ertl, pri esperanta gramatiko Probal Dasgupta, pri ĝenerala lingvistiko Michael Farris. Prof. Dasgupta renkontiĝis ankaǔ kun aliaj kolegoj en la Lingvistika Instituto de UAM. La unua sesio de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de UAM kaj ILEI) okazis paralele, - sed ebligante parte sperti la suprajn kursojn -, sub la sindediĉa gvido de Katalin Kovats kun la kontribuo de Ilona Koutny. Naǔ partoprenantoj el 8 landoj estis inicataj al la praktiko de instruista profesio. Ili povis konsulti abundan instrumaterialon kaj provi la teknikojn. La lastan tagon okazis la sekva KER-ekzameno, al kiu aliĝis 10 personoj (5 el la instruista trejngrupo). Merkrede la fervojista domo donis lokon al la kutima komuna vespero de studantoj, studintoj, prelegantoj kaj lokaj esperantistoj ebligante komunan amuziĝon. La kultura aranĝo Arkones, ĉi-foje jubilea, 25a (18-20.09) atendis semajnfine la interesiĝantojn kun abunda programo de la subjektiva prelego de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta (Esperanto, Barato kaj UEA) tra la muzikaj prezentadoj de la tradicia mielvespero ĝis teatraj prezentadoj (Jalta E-teatro, Zamenhof-prezentoj de M. Miglucci, de G. Handzlik). Okazis prelegoj pri UEA kaj Unesko, pri Lidia Zamenhof kaj Istvan Szerdahelyi... La kunordigo de diversaj entreprenoj pruviĝis sukcesa Jen kelkaj bildoj: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/album/150279 http://picasaweb.google.hr/teao1o1/EnLaFakultato?authkey=Gv1sRgCKu4qsTC5vb6UQ# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/KomunaVespero?authkey=Gv1sRgCKbtxN3rlNv70AE# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/Poznano1?authkey=Gv1sRgCNvf1Zfxwda3Pg# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/ArkonesXXV?authkey=Gv1sRgCMeQ9anRu52YGQ# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/Poznano2?authkey=Gv1sRgCI636oLknue9jgE#

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Vintra interlingvistika sesio en 2009

La nova grupo, kiu altiris partoprenantojn el foraj landoj, kiel Brazilo, Usono kaj Grekio, en bona etoso travivis sian duan sesion (31.01 – 6.02.2009) kaj la unuajn ekzamenojn. Vizaj problemoj malhelpis, ke la du iranaj gestudentoj alvenu.

Vera Barandovska-Frank enkondukis la partoprenantojn al interlingvistiko; la pola literatura duopo – Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik analizis la e-literaturon de la dua periodo; Michael Farris klarigis la bazajn nociojn de morfologio kaj sintakso per diverslingvaj ekzemploj; Ilona Koutny diskutis kun la gestudentoj pri tiklaj problemoj de e-morfologio, kiel radikkaraktero.

La komuna vespero kun partopreno de poznanaj esperantistoj cxi-foje komencigxis per prelego de Josip Pleadin, gasto el Kroatio, redaktoro de leksikono pri esperantlingvaj verkistoj (Ordeno de Verda Plumo).

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Post la sesio, laŭ la invito de Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka, okazis unutaga ekskurso al Toruń kun vizitoj en Kopernik-Muzeo kaj Etnografia Muzeo, kun esperanta gvidado

Vidu niajn fotojn

Nova jardeko de Interlingvistikaj Studoj en UAM

La nuna septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj (en UAM, Poznano) estis escepta, ja kompletiĝis la unuaj 10 jaroj. La evento estis festata per internacia simpozio pri la Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko (18-19.09), kiun partoprenis 85 homoj el 22 landoj (simpozia programo kaj raporto pri simpozio: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/). Ĉeestis ankaŭ la gvidantoj de la universitato kaj esprimis sian kontenton.

Parto de la tria grupo plenumis sian finan ekzamenon post 3-jara studado prezentante sian diplomlaboraĵon. Gratulojn al - Marc Bavant - Francio (La viva genro preter akordo. Interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado); - Kirilo Brosch - Germanio (Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropista lingvoscienco kaj de esperantologio); - Anne Jausions - Francio (La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj) - kaj Horst Vogt - Germanio (Komunikad-problemoj en la institucioj kaj en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio – ĉu teorie kaj politike solveblaj?).

Samtempe ekzameniĝis kaj ricevis instruistan diplomon de ILEI (kadre de la unujara komuna kurso de UAM kaj ILEI, organizita la unuan fojon en la studjaro 2007/08) 3 aliaj partoprenantoj: - Jurate Bartaskiene - Litovio (Utiligo de poemetoj, rimaĵoj kaj kantoj en la lingvoinstruado); - Witold Czerwinski - Pollando (Pedagogia vortareto Esperanta-pola) - kaj Edit Slezákné Tar - Hungario (Instruado de akuzativo je diversaj niveloj). La laboraĵoj pri metodiko legeblas en Edukado.net: http://www.edukado.net/pagina/Legejo/149//#700

Malgranda, sed entuziasma nova grupo komencis siajn studojn inter la 13-17a de septembro. Alvenis po du partoprenantoj el Brazilo, Irano, Kroatio kaj Usono, po unu el Francio, Grekio, Koreio kaj Ukrainio. Du afrikanoj, bedaŭrinde, ne ricevis polan vizon – ili nur virtuale povas sekvi la unuan semestron. La ĉeestantoj aŭskultis kursojn pri ĝenerala kaj esperanta fonetiko de John Wells (kun interesaj ekzemploj), pri esperanta kulturo de Aleksander Melnikov (kiu ĉerpis ankaŭ el sia nova libro pri vortludoj) kaj Zbigniew Galor, pri la unua periodo de esperanta literaturo de Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik, pri komunikado de Ilona Koutny (kie la partoprenantoj nature povis sperti la diferencojn kaj similecojn en la metakomunikado). Pluraj prelegoj de la simpozio kaj de la sekva Arkones (semajnfina kultura renkontiĝo) kompletigis la kursojn.

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Kurso 2005-2008

Riĉa kaj sukcesa interlingvistika sesio en UAM

a nuna interlingvistika grupo ĉeestis sian 6an kaj lastan sesion en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (PL). La persistaj 18 gestudentoj (el 10 landoj) partoprenis entuziasme la prelegojn kaj praktikan laboron en tri specialiĝoj: komunikado, lingvistiko kaj metodiko. Okazis kurso pri interkultura komunikado far prof. Humphrey Tonkin (lingvo kaj socio), Michael Farris (signolingvo kaj parolata lingvo); pri radia komunikado far Barbara Pietrzak (longjara gvidantino de la esperantaj elsendoj de Radio Polonia, nun ĝenerala sekretario de UEA); pri sociologiaj aspektoj de komunikado far d-ro Zbigniew Galor, pri vortospecoj kaj denaskismo far d-ro Balázs Wacha (Blazio Vaha).

La instruista trejnado estas sur bona vojo

La metodikan specialigon reĝisoris energie d-ino Katalin Kováts, tiel la ekzamenoj igis metiejaj diskutoj de veraj instruistoj. Kurson pri metodiko gvidis Maria Majerczak, metodikistino el la Jagellona Universitato (Krakovo) kaj kontribuis Zsófia Kóródy kaj Ilona Koutny. La partoprenantoj havis eblecon testi sin mem kaj samtempe la unuan C1-nivelan teston (el la novtipa lingvoekzameno, kiun ILEI ellaboras kun la budapeŝta lingvoinstituto ITK por akreditigo).

La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI decidis kunlabori en la formado de esperanto-instruistoj, kiu delonge atendis solvon. La kontrakton inter la du institucioj nun subskribis la gvidanto de la Studoj, d-ino Ilona Koutny kaj la dekano de la Novfilologia Fakultato de UAM, prof. Józef Darski, vicdekano prof. Jacek Witkoś, aliflanke Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI.

Enkadre de la komuna programo kaj formado estis ebleco jam en septembro aliĝi al la metodika specialiĝo de la Studoj, kiu realiĝadis en la studjaro 2007/08. La ses aliĝintoj (el 5 landoj) krom la komunaj metodikaj kursoj kaj ekzamenoj povis partopreni lingvan perfektiĝon, minikursojn pri literaturo kaj gramatiko.

Malferma prelego en la Lingvistika Instituto

La nunan sesion stampis la intensa kontribuo de Humphrey Tonkin. Li prelegis ankaŭ pri la nuntempaj problemoj de e-movado por la tuta grupo kaj eksteraj interesiĝantoj. El liaj prelegoj antaŭ 3 jaroj naskiĝis lia libro Lingvo kaj popolo (2006). La nova kurso estis denove instiga.

Por kolegoj kaj gestudentoj de la Lingvistika Instituto de UAM, kiuj grandnombre aperis malgraŭ la intersemestra ferio, li prelegis angle pri Ekskludo kaj inkludo en Eŭropo: serĉado de eŭropa lingvopolitiko kun granda sukceso. Ankaŭ lia interparolo kun vicrektoro prof. Marek Kręglewski (kiu malfermis la publikan lingvopolitikan konferencon de la Studoj en septembro 2006) estis fruktodona.

Krome

Kiel tradicie, dum la semajno okazis la komuna vespero de gestudentoj kaj geprelegantoj kun partopreno de alvenintaj poznaniaj esperantistoj. Krom la bonetosa vespermanĝo okazis libera kultura programo. Ekskurso al la bela kastelo kaj parko de Kórnik apud Poznań kompletigis la kulturan programon. Fine estis ebleco renkonti la kunlaborantojn de E@I alvenintajn laŭ la invito de Petro Balaz, partoprenanto de la Studoj.

Per tiu ĉi jaro la Interlingvistikaj Studoj atingis 10-jarojn da ekzistado, pro tio septembre okazos festa interlingvistika simpozio, kaj novaj aliĝantoj estas atendataj (informoj: interlin(ĉe)amu.edu.pl).

Preparis d-ino Ilona Koutny, membro de Akademio de Esperanto,gvidanto de Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz, Al. Niepodległości 4, PL-61-874 Poznań; rete: ikoutny@amu.edu.pl)

Pri la sesio vi povas legi kaj vidi fotojn aranĝitajn de Katalin Kováts en: http://www.edukado.net/anoncoj/20500

Interlingvistika sesio kaj instruista trejnado (14-21.09.2007) en UAM Poznań

LLa aǔtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj atendis la partoprenantojn kun pli riĉa programo ol kutime, ĉar en la tria jaro de la studoj okazas specialiĝo, ĉi foje pri komunikado, lingvistiko kaj lingvopedagogio. István Ertl prelegis por ĉiuj pri la nuntempa e-literaturo kaj analizis kelkajn verkojn. La kurso de la bone konata psikologo kaj verkisto Claude Piron pri psikologiaj aspektoj de komunikado katenis la atenton de la aǔskultantoj. Ilona Koutny, gvidanto de la Studoj, prezentis lingvistikajn aspektojn de komunikado, i.a. esploris la e-lingvan bildon de la mondo.

Enkadre de la lingvopedagogia specialiĝo, destinita al instruantoj kaj instruontoj de esperanto, Katalin Kováts, prizorganto de la elstara instruista retejo Edukado.net enkondukis la partoprenantojn al la bazaj faktoroj de lingvoinstruado kaj Maria Majerczak, metodikistino de la Jagiellona Universitato en Krakovo, prezidantino de la Pola ILEI-sekcio dum multaj jaroj, traktis praktikan metodikon. Al la programo kontribuis ankaǔ Zsófia Kóródy, vicprezidantino de ILEI.

La nuna sesio estis specifa, ĉar la lingvopedagogia specialiĝo realiĝis en la kunlaboro de UAM kun ILEI, kaj pro tio povis aliĝi ankaǔ kromaj partoprenantoj (7 personoj el 4 landoj) al la 19 persistaj gestudentoj el 11 landoj. La kunordigita instruista trejnado daǔros unu jaron (kun reta konsultiĝo inter la sesioj). Tiuj ĉi novaj kursanoj sekvis krome minikurson pri literaturo (István Ertl) kaj pri movadhistorio (Aleksander Korĵenkov) kaj povis aǔskulti donace la aliajn proponitajn kursojn de la Interlingvistikaj Studoj.

La komuna vespero meze de la studsemajno – tradicia renkontiĝo kun poznaniaj esperantistoj – okazis en tre bona etoso.

Kiel tradicie en septembro, semajnfine la kultura aranĝo Arkones (ĉi-foje sub la aǔspicio de UEA) amuzis la partoprenantojn per abundaj programeroj: koncertoj (i.a. Anjo Amika, Zuzanna Kornicka, JoMo), filmoj, diskutrondoj kaj prelegoj, kiuj kompletigis la universitatajn kursojn (de Piron, Ertl, Ligęza, Chmielik, Kóródy, Koutny, Marcek, Malewicz, Rokicki k.a.) kaj donis eblecon ankaǔ al la gestudentoj kontribui (ekz. Reza Torabi pri Irano, repa koncerto de Marteno Minich, Peter Balaz pri E@I).

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Interlingvistika sesio en Poznań en nova loko

La kvara sesio de la nuna grupo de Interlingvistikaj Studoj okazis en nova loko (Collegium Novum), kien transloĝiĝis la Lingvistika Instituto de UAM. Entute 17 gestudentoj el 10 landoj (Germanio, Francio, Italio, Irano, Kroatio, Litovio, Pollando, Slovakio, Slovenio, Ukrainio) partoprenis la prelegojn kaj ekzamenojn kun daŭra interesiĝo. Aleksander Korĵenkov prelegis pri la historio de esperanto-movado, aldonante novajn informojn al la materialo de sia libro. Prof. Aleksander Melnikov (kiu habilitiĝis pri ruslingva verko pri lingvokulturologiaj aspektoj de planlingvoj) gvidis kurson pri pragmatiko kaj lingvokulturologio, li prezentis multajn amuzajn ekzemplojn pri la lingva personeco de tipa esperantisto. Tiklajn demandojn de esperanta gramatiko (kiel vortfarado, evoluo de esperanto, ekzisto de frazeologio kaj lingvotavoloj, seksismo en la lingvo, ktp.) kaj leksikografion traktis Ilona Koutny. Ankaŭ Zbigniew Galor kontribuis per prelego pri lingvo kaj socio. Marc Bavant (akademiano) alparolis pri terminologia agado kaj proverbaro.

Meze de la semajno okazis la kutima komuna vespero kun kantoj de Zuzanna Kornicka kaj dancado. Post la plenŝtopita semajno, parto de la kursanoj vizitis Malbork, kie ili spertis interesan gvidadon tra la fama kruckavalira kastelo kaj vespere la gastamon de la lokaj urbaj instancoj.

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Interlingvistika sesio en Poznań kun publikaj prelegoj por neesperantistoj

20 gestudantoj el 10 landoj partoprenis la trian semestron de la Interlingvistikaj Studoj de UAM inter la 23-29-a de septembro. Prof. J. Wells gvidis kurson pri la bazoj de ĝenerala kaj esperanta fonetiko. Doc. Michel Duc Goninaz prezentis problemojn de esperanta sintakso. Istvan Ertl traktis ĉapitrojn el la tria periodo de esperanta literaturo kaj analizis poemojn de W. Auld. Michael Farris (instruisto en UAM) faris enkondukon al ĝeneralaj leksikogio kaj semantiko.

Małgorzata Nitkowska, pola studentino el la antaǔa grupo sukcese defendis sian diplomlaboraĵon "Propedeǔtika valoro de Esperanto por la lernado de la angla lingvo" sub la gvido de Maria Majerczak.

La sciencan programon akompanis agrabla varmaǔtuna renkontiĝo kun poznanaj esperantistoj en la ĝardeno de unu el la partoprenantoj.

Kiel tradicie aǔtune, la universitatan sesion kompletigis la riĉa arta programo de la 22a Arkones kun signifa kontribuo de la prelegantoj kaj ankaǔ de parto de gestudentoj (pri Schwartz, francaj kanzonoj, problemoj de tradukado, diskuto pri W. Auld, DVD "Esperanto elektronike",specifeco de rusoj, e-a slango,itala renesanca arto kaj lingvaj rajtoj).

La publikaj prelegoj pri lingvopolitiko en EU en la universitato post la sesio por neesperantistoj estis nova iniciato. Krom la prelegantoj de IS kontribuis Małgorzata Handzlik, eǔrodeputitino.

Publikaj prelegoj pri lingvopolitiko en EU en la Universitato Adam Mickiewicz.

La 30an de septembro posttagmeze, tuj post la interlingvistika sesio okazis publikaj prelegoj en UAM pri lingvopolitiko organizita far la Interlingvistikaj Studoj. La nova iniciato celis montri al la universitata kaj urba publikoj la lingvan situacion kaj problemojn en EU kaj la kontribuon de esperanto al la solvo de la problemo, krome prezenti interesajn lingvistikajn faktojn perhelpe de esperanto.

La aranĝon malfermis prof. de hab. M. Kręglewski, vicrektoro de UAM, poste sekvis trarigarda prelego pollingva de Małgorzata Handzlik eǔrodeputitino pri lingva situacio en EU. I. Ertl prezentis argumentojn por EU-lingvopolitiko esence pli ambicia ol la nuna, kun pola interpreto. Dr. Detlev Blanke traktis problemojn kaj eblajn solvojn por la EU-komunikado.

En la dua parto okazis podia diskuto pri internacia kaj interkultura komunikado gvidata de dr Z. Galor, kie ĉiuj emfazis la multlingvecon kaj multkulturecon de Eǔropo kaj la eblan kontribuon de planlingvo. Krom la kostoj de komunikado aperis kiel temo ankaǔ ties kvalito.

La tria parto entenis du prelegojn: unue prof. J. Wells gvidis la partoprenantaron tra la mirinda mondo de sonoj, poste doc. M. Duc Goninaz tra la mirinda mondo de vortoj. La poligon de prelegoj prizorgis L. Dobrowolski, G. Handzlik kaj Z. Galor. La aranĝon resumis kaj fermis dr Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj.

Preparis d-ino Ilona Koutny,
membro de AdE, gvidanto de Interlingvistikaj Studoj
ATENTON !!! ŜANĜO DE ADRESO !!!
Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz,
Collegium Novum, s. 215 B
(al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan).;

Vigla interlingvistika sesio en UAM, Pollando

Duobla sesio en la Universitato Adam Mickiewicz. en Poznań

Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz por la novaj gestudentoj: 25 homoj el 12 landoj partoprenis ĝin. Malgraǔ la plenŝtopita programo, inter kiuj 4 ekzamenoj kaj la malvarma vetero, la semajno estis tre bonetosa kaj vigla.

La sekvaj kursoj okazis: enkonduko en morfologion kaj sintakson kun ekzemploj el diversaj lingvoj (Michael Farris), esperanta literaturo de la dua periodo (Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik), interlingvistiko 2 (Vera Barandovská-Frank kaj Bradio Moro) kaj esperanta gramatiko 1 kun diskutigaj problemoj kiel la radikkaraktero (Ilona Koutny).

Por la merkreda vespero la grupo pretigis kulturan programon por kiu invitis ankaǔ la lokajn esperantistojn. Estis kantoj kaj muziko, lumbilda prezento kaj projekciado de mallonga filmo farita dum la malfermo en septembro kie la studoj kaj la gestudentoj prezentiĝas. La universitatan programon kompletigis ekskurso al Toruń sabate, kie eblis rigardi la urbon kaj muzeojn kun esperantista gvidado.

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Inter la 26-30a de septembro okazis la unua sesio por la novaj gestudentoj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), en Poznań. 27 kandidatoj el 13 landoj aliĝis al la trijara ekstera studado, kiu postulas surlokan partoprenon nur dum unu intensa semajno ĉiusemestre, kaj tion sekvas hejma laboro kaj reta konsultado. La multnacia partoprenantaro ebligis interesajn interkulturajn komparojn.

La unua semestro konsistis el la kursoj pri komunikado (Ilona Koutny), enkonduko en esperantan kulturon (Zbigniew Galor), esperanta literaturo de la unua periodo (Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik) kaj interlingvistiko 1 (Vera Barandovská-Frank kaj Detlev Blanke). La kurson pri kulturo kompletigis la prelegoj pri e-a teatro (Zofia Banet-Fornalowa), pri e-a muziko (Floréal Martorell) kaj pri e-aj filmoj (Roman Dobrzyński) okazintaj jam enkadre de la semajnfina kultura renkontiĝo Arkones.

Dum la sama semajno tri finstudintoj faris sukcesan finekzamenon defendante sian diplomlaboraĵon pri metodiko gvidatan de Katalin Kovats: Alain Delmotte (Belgio): Analizo de vortprovizo en kvar lernolibroj; Iwona Kocięba (polino el Belgio): Instruado de akuzativo; Mónika Molnár (hungarino el Svislando): Muziko en la instruado.

Arkones atendis la diligentajn gestudentojn per multe da elstara muziko (JoMo, Jacques Le Puil, Georgo Handzlik, Zuzanna Kornicka, Paŭlo Moĵajev, Natalia Striĵnjova,Yas Kawamura, Moliere Ngangu, Robert von dem Borne, la bandoj Dolchamar kaj Krio de Morto) kaj per aliaj kulturaj eventoj: de diverstemaj prelegoj tra oratora konkurso ĝis teceremonio.

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Antaŭaj Kursoj

Interlingvistikaj Studoj kun instruista trejnado

Dum la unuaj du jaroj de la Interlingvistikaj Studoj en UAM (Poznan, Pollando) okazis enkonduko al diversaj lingvistikaj branĉoj; analizo de internacia kaj interkultura komunikado, prezento de planlingvoj kaj detala esploro de la esperantaj kulturo, literaturo, historio kaj lingvistiko per la kontribuo de esperantistaj profesoroj

La lasta (sesa) sesio de la tri-jaraj studoj okazis inter la 30.01-04.02.2005. La tria jaro estas dediĉita al la elektita specialiĝo, ĉi-foje lingvopedagogio. Katalin Kovats, la vojaĝanta metodikistino trejnis la gestudentojn profesie kaj fervore uzante filmitajn lecionojn, materialojn sur kompaktdiskoj kaj la interreton krom la tradicia instruista ilaro. Maria Majerczak, metodikistino el la Krakova Universitato gvidis metodikajn okupojn. Ankaŭ Ilona Koutny kontribuis al la metodika programo.

La superrigardajn prelegojn pri nuntempaj problemoj de esperanto-movado de Humphrey Tonkin eblis sekvi el disko speciale pretigita por la kurso kaj poste okazis telefona konsultiĝo kun li.

En februaro okazis kompleksa ekzameno pri esperanta metodiko, kiam la partoprenantoj prezentis interalie modellecionojn, plenigis teston kaj montris sian instruistan kofron; ĉiam ili komune priparolis kaj prijuĝis siajn plenumojn. Bona etoso regis malgraŭ la streĉa laboro.

Restas nur la fina ekzameno kaj defendo de la diplomlaboraĵo en septembro. Gratulojn al la persistuloj! Inter ili estas ses stipendiatoj de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj unu polino dank’al la subteno de Mila van der Horst-Kolinska. La 3a jaro montris kunlaboron inter la universitataj Interlingvisitkaj Studoj kaj la Pola Sekcio de ILEI: Eblis aliĝi nur al la tria jaro de la Studoj, do al la instruista trejnkurso, kaj tiel akiri fine diplomon de Pola Sekcio de ILEI.

La postdiplomaj eksteraj Interlingvistikaj Studoj varbas novan grupon por la studjaro 2005/06. La partoprenontoj komencos siajn studojn fine de septembro. La celo de la Studoj daŭre estas doni lingvistikajn kaj komunikadajn bazojn por serioze esplori la mondan lingvan problemon kaj esperanton kiel lingvan, kulturan kaj socian fenomenon. La specialiĝoj en la tria jaro kontribuos al la instruista trejnado kaj laŭ elekto povos trakti interkulturan komunikadon, tradukadon kaj interpretadon, lingvistikon, literaturon aŭ planlingvistikon

Aliĝo ĝis la 15a de aŭgusto; postuloj: bona lingvoscio kaj bazaj kulturaj konoj koncerne e-on. Pluaj informoj ĉe d-ino Ilona Koutny, membro de AdE, gvidanto de Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz, Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan; rete: ikoutny@amu.edu.pl)

La dua sesio de Interlingvistikaj Studoj en UAM (Poznań, Pollando) okazis laŭplane inter la 2a kaj 7a de februaro. La partoprenantoj el 10 landoj alvenis post diligenta memstara hejma laboro por fari siajn unuajn ekzamenojn enkadre de la 3-jara studado. Ĉi-foje ili studis problemojn de morfologio kaj sintakso kun d-ro Blazio Vaha (Balazs Wacha el Hungario) kaj analizis kutimajn kaj tiklajn flankojn de esperanta morfemiko (ekz. radikkarakteron) kun d-ino Ilona Koutny. Mag. Lidia Ligęza (poetino el Krakovo) prelegis pri la dua periodo de e-literaturo. D-ino Vera Barandovska-Frank (Ĉeĥio / Germanio) enkondukis ilin al la problemaro de interlingvistiko kaj prezentis kelkajn planlingvojn.

Samtempe Bradio V. Moro III (Usono / Pollando, instruisto de la Lingvistika Instituto en UAM) sukcese defendis sian diplomlaboraĵon titolitan "La sanskrita kiel regulsekva lingvo kaj ties implicoj por planlingvoj". La sciencan programon kompletigis la tradicia renkontiĝo ĉe la esperantista familio Werdin, kiu ĉi-foje enhavis plurajn artajn erojn (pianludon, gitarludon kaj kantojn) preparitajn far la gestudentoj. Post la kursoj sabate la grupo vizitis Torunon dank'al la afabla invito de Torunanoj kaj konatiĝis kun la Etnografia muzeo kaj domo de Koperniko laŭ la gvido de Teresa Nemere.

Interlingvistikaj Studoj kun instruista trejnado

La Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando) atingis gravan momenton fine de septembro. Nome la unuaj gestudentoj finis siajn studojn kaj sukcese defendis sian diplomlaboraĵon: Lenĉe Efremova el Makedonio prezentis la rolon de rido en la poemoj de Baghy, Andreas Emmerich, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, analizis la e-lingvan tradukon de "La Mastro de la Ringoj" de Tolkien kaj Peter Zilvar, same el Germanio, komparis la vortprovizon de kelkaj bazaj vortaroj esperantaj kaj etnolingvaj kaj el ili kunmetis vortliston por la proponata Eŭropa lingvoatestilo. Dum la sama semajno (23-27.09) 23 novaj gestudentoj komencis siajn studojn.

La Interlingvistikaj studoj allogis interesitojn ne nur el Pollando kaj la ĉirkaŭantaj landoj (Germanio, Litovio, Rusio), sed ankaŭ el Austrio, Belgio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Svedio kaj eĉ el Irano. Ses el inter ili povis partopreni dank'al la stipendioj de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj unu dank'al la stipendio ofertita far s-ino Mila van der Horst-Kolidska.

La internacia studentaro ĝuis la prelegojn de internacia profesoraro. Kun prof. Wells (Britio) ili malkovris la sekretojn de sonoj. Prof. Geraldo Mattos (Brazilo, prezidanto de la Akademio de Esperanto) prezentis al ili originalan aliron al literaturo surbaze de la unua periodo, kun la kontribuo de la poetino Lidia Ligeza kaj de Tomasz Chmielik. D-ro Zbigniew Galor (el la surloka stabo) enkondukis la aŭskultantojn en la multkoloran e-kulturon kun la kontribuo de s-ino Zofia Banet-Fornalowa pri e-teatro kaj de Judit Schiller pri e-filmarto. La partoprenantoj ekkonis kaj mem komparis la diversajn formojn de lingva kaj nelingva komunikado en interkultura kunteksto laŭ la instigo de d-rino Ilona Koutny, gvidanto de la Studoj.

La interkomunikado daŭris vespere kaj semajnfine, kiam okazis la tradicia kultura renkontiĝo Arkones en Poznań. La kulturajn konojn kompletigis interalie la impresiga spektaklo de Jerzy Fornal (Aniaro) okaze de la 20-jara jubileo de lia unupersona e-teatro kaj muzika koncerto de Leszek Dobrowolski, Oĉjo Dadajev, Zuzanna Kornicka kaj de Mikaelo Bronŝtejn kun mielvino. Multaj aliaj prelegoj (pri Varankin, Dostojevskij, Eŭropa identeco, alfabetoj de Eŭropo, tradukarto, e-vortaroj en la reto, ktp.) kaj diskutoj amuzis la homojn. La kunordigo de la du aranĝoj pruviĝis ankaŭ ĉi-foje fruktodona.

Interlingvistikaj Studoj kun instruista trejnado

La trijaraj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, Poznań (Pollando) atingis la unuan fojon sian lastan - t.e. sesan - sesion (26-30.01.2002).

La unusemajna sesio en ĉiuj semestroj kunvenigas la internacian partoprenantaron (el Ĉeĥio, Germanio, Belgio, Makedonio, Svedio, Usono kaj Pollando) por aŭskulti superrigardajn prelegojn pri interlingvistiko, esperantologio kaj ĝenerala kaj aplikata lingvistiko. En ĉiu semestro unu-du konataj kaj elstaraj eksterlandaj fakuloj estas invititaj por gvidi kursojn.

Ĉi foje Dr hab. Detlev Blanke (Humboldt Universitato, Berlin, DE) prelegis pri la nuntempa stato de interlingvistiko kaj ĝia rolo en eŭropa lingvopolitiko, krome prezentis la terminologian agadon de Wuster. Prof. Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford, USA) donis superrigardon pri la e-movado de la komencoj ĝis nun ĉerpante ankaŭ el siaj riĉaj travivaĵoj. Aliajn 8 horojn li dediĉis al la analizo de esperantaj poemoj.

La unuaj tagoj estis malfermitaj al pli granda publiko. Tiel alvenis ankaŭ Georgo Handzlik, kiu kantis al la partoprenantoj kun gitarakompano lunde vespere, post la scienca programo, dum la tradicia ĉina vespermanĝo ĉe Tintilo kaj Joakimo Werdin.

La sesio estis tre sukcesa. Pri ĝi raportis regionaj radiostacio kaj televido WTK. La televida stabo filmis fragmenton el la kurso de Blanke, intervjuis Tonkin kaj partoprenantojn, poste invitis Ilona Koutny, la gvidantinon de la Studoj por enstudia interparolo. Entute 10 minutoj de la vespera novaĵprogramo estis dediĉita al la eŭropa lingvoproblemo, Esperanto kaj interlingvistika sesio.

La direktoro de la Lingvistika instituto invitis la prelegantojn por tagmanĝo. Tonkin kaj Koutny renkontiĝis ankaŭ kun vicrektoro de UAM en agrabla etoso kaj interparolis i.a. pri eventuala kunlaboro en la tereno de interkultura komunikado.

La dua sesio de Interlingvistikaj Studoj okazis inter la 8a kaj 13a de Februaro en la Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz (Poznań, Pollando). La gestudentoj el diversaj landoj - post la ekzameniĝo el la unua semestro - povis aŭskulti prelegojn de kaj diskuti kun:

D-rino hab. Vera Barandovská-Frank (Germanio) pri la problemaro kaj historio de interlingvistiko;
D-ro Blazio Vaha (Hungario) pri la bazaj nocioj en morfologio kaj sintakso;
S-rino Lidia Ligęza pri la dua periodo de Esperanta literaturo kaj
D-rino Ilona Koutny pri Esperanta gramatiko.
La sciencan programon kompletigis teatra vespero de Jerzy Fornal (La jubileo) kun prelego de Zofia Banet-Fornalowa pri Esperanta teatro en la unua periodo, organizita kune kun la loka grupo de PEA.