Ekde la 1-a de junio 2023 vi povas aliĝi al la nova grupo de la dujaraj magistraj studoj pri interlingvistiko.

LA ALIĜDATO PLILONGIGITA ĜIS LA 12-a DE SEPTEMBRO 2023. ESF disponigos kelkajn stipendiojn.
REGISTRATION TIME EXTENDED UNTIL SEPTEMBER 12, 2023. ESF provides a number of scholarships.

Jam nun pripensu aliĝon aŭ trovu junulojn, kiuj regas Esperanton en nivelo B2 kaj volas akiri vaste utiligeblan magistran diplomon.
Informoj pri la studprogramo kaj aliĝeblo (en Esperanto kaj en la angla): ĉi tie


6

Mar.

La lasta Instruista Trejnado en Poznano 2023-24 (anonco)

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando), Edukado.net kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la necesajn konojn kaj lertojn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. ...

Legu pli


4

Mar.

NOVA INTERVJUO KUN ILONA KOUTNY

Novaj magistraj studoj por festi la 25-jariĝon de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj

Intervjuo kun Ilona Koutny

La intervjuo aperis en IPR, n-ro 1/2023.

IPR: De tempo-al-tempo ni povas legi pri la progreso de la postdipomaj Interlingvistikaj Studoj de la Adam-Mickiewicz-Universitato en Poznano (Pollando). Nun ĝi jubileas sian 25 jariĝon. Vi kiel iniciatinto kaj gvidanto de la studoj, ĉu vi povus koncize resumi tiun kvaronjarcenton?

Elŝutu la tuton en PDF kaj legu la intervjuon:


27

Nov.

STARTIS LA MAGISTRAJ STUDOJ PRI INTERLINGVISTIKO

En novembro 2022 startis en la Adam Mickiewicz Universitato (AMU) la 2-jara magistra (master) programo pri interlingvistiko kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado.
En la programo de tiuj ĉi unikaj studoj (https://kml.amu.edu.pl/en/interlinguistics/) troviĝas i.e. lingvistikaj studobjektoj (tipologio, lingvopolitiko kaj lingvistika priskribo de esperanto) kaj interkultura komunikado (en esperanto), krome studobjektoj de informmastrumado (en la angla).

La pioniraj studentoj (el Ĉino) alvenis la 20-an de novembro en Poznano (iom malfrue pro la formalaĵoj). Surloke helpas al ili polaj studentoj. Prof. Rafał Witkowski, vicrektoro de AMU, akceptis ilin varme en la rektora salono kaj donis al ili donacojn. Ili interesiĝeme sekvas la kursojn, kiujn instruas mgr. Michael Farris, d-rino Ida Stria kaj prof. Ilona Koutny.

Rigardu fotojn

Jam nun pripensu aliĝon en la sekva jaro aŭ trovu junulojn, kiuj regas Esperanton en nivelo B2 kaj volas akiri vaste utiligeblan magistran diplomon.
Informoj pri la studprogramo kaj aliĝeblo (en Esperanto kaj en la angla): ĉi tie


26

Sep.

DUJARAJ MAGISTRAJ STUDOJ PRI INTERLINGVISTIKO

Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi 2-jarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). ...
LA ALIĜDATO PLILONGIGITA ĜIS LA 21a DE OKTOBRO 2022

A new two-year Masters degree program in Interlinguistics is planned to begin in the 2022/23 academic year in the framework of studies of Linguistics and Information Management (in the Faculty of Modern Languages and Literatures) for international students. ...
REGISTRATION TIME EXTENDED UNTIL OCTOBER 21, 2022

Read in English

Legu en Esperanto kaj en la angla

Aliĝo / Registration



13

Apr.

DUJARAJ MAGISTRAJ STUDOJ PRI INTERLINGVISTIKO

Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi 2-jarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). ...

A new two-year Masters degree program in Interlinguistics is planned to begin in the 2022/23 academic year in the framework of studies of Linguistics and Information Management (in the Faculty of Modern Languages and Literatures) for international students. ...

Legu pli


9

Apr.

LA INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ DE UAM DISTANCIĜAS

La reta bulteno libera folio publikigis (05.04.2022) la opinion de Aleksandr Lebedev, la prezidanto de REU (Rusia Esperanto-Unio), kiu rilatas al la neniigo de Ukrainio kaj rifuzas pacon (La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion): „La speciala operaco devas daŭri ĝis la kompleta rastado de la tuta teritorio de Ukrainio, dum tiom da monatoj kiom necesas.”

Li daure ripetas sian opinion publike: „Tiu merdoŝtato devas esti likvidita komplete.” (Facebook, 08.04.2022).

Tiu ĉi lia konsterna konduto akre kontraŭas la bazajn valorojn kaj strebojn por paco de esperantistoj, kiuj favoras multkulturecon, respektas la aliecon kaj sendependecon de aliaj homoj, nacioj. Tia konduto kontraŭas ankaŭ la bazajn principojn de kunvivo kaj kunlaboro en universitata medio, kiel tiu de UAM (Universitato Adam Mickiewicz). Li portas honton kaj por Esperantio kaj por la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM, kies studanto li iĝis en la studjaro 2021/22.

Ni, instruistoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj, protestas kontraŭ tiu kruela sinteno kaj ne imagas pluan kunlaboron kun li. Aparta detala protesta letero kun subskriboj de studentoj kaj instruistoj estis sendita al la rektorino de UAM.

Aleksandr Lebedev estas forigita el la listo de studentoj de UAM la 08.04.2022.

Prof. dr Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM


15

Feb.

VIRTUALA INTERLINGVISTIKA SESIO (FEBRUARO 2022)

La interlingvistika grupo, kiu startis en septembro 2021, komencis sian duan semestron virtuale per la februara sesio 2022. Aktuale 33 gestudentoj (el 18 landoj) plenumis siajn ekzamenojn de la unua semestro kaj sekvis la novajn kursojn. La multnacieca partoprenantaro kreis veran internacian etoson, ebligis la kompletigon de la temoj el diversaj flankoj (kontribuo de ekstereŭropanoj) kaj viglajn diskutojn. ...

Legu pli


Post hibrida sesio en septembro, kiun partoprenis la duono surloke en Poznano, la dua semajnfina sesieto en oktobro (23-24.10.21) estis plene virtuala tra Zoom. Tio ebligis la inviton de eksteraj prelegantoj, prezentadojn de la gestudentoj, diskutadon kaj ekzercadon pri la traktataj temoj. La multkultura studentaro ludis la ĉefan rolon prezentante gravajn kulturaĵojn, lokojn kaj eventojn en Esperantio, pri kiuj ili mem havas sperton...

Legu pli


La 8-an fojon startis la postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kiuj dum 3 jaroj formas profesiajn esperantologojn, interlingvistojn. La nuna grupo estas eksterordinara pro sia grandeco kaj multnacieco: 41 personoj el 21 landoj. Dudek studentoj venas el naŭ ekstereŭropaj landoj (Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Indonezio, Irano, Koreio, Kubo, Pakistano, Vjetnamio).

Legu pli


23

Mar.

POSTSIMPOZIAJ LIBROJ LIBERE ELŜUTEBLAJ

Ni ĝoje anoncas, ke aperis la du libroj el la elektitaj kaj prilaboritaj materialoj de la 5a Interlingvistika Simpozio en la nova eldonserio ”Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de AMU (Poznano, Pl):

  • The Role of Languages in Intercultural Communication / Rolo de lingvoj en interkultura komunikado / Rola języków w komunikacji międzykulturowej (2020)
  • The Intercultural Role of Esperanto / Interkultura rolo de Esperanto / Międzykulturowa rola esperanta (2021)

Ili estas troveblaj kaj elŝuteblaj en la retejo de la Eldonejo RYS ĉe Novaĵoj.
Kelkaj prelegoj de la simpozio rigardeblas en la Youtube-kanalo de la simpozio.

La Redaktintoj: Ilona Koutny, Ida Stria, Michael Farris


23

Mar.

NOVA LERNOLIBRO DE PROF. VĔRA BARANDOVSKÁ-FRANK

Aperis nova lernolinbro pri interlingvistiko, origine scienco stariganta normojn por helplingvoj, kiu plivastigis sian esplor- kaj studobjekton dum cent jaroj da sia ekzisto. Tiu ĉi lernolibro estas rezulto de dudekjaraj spertoj de studado kaj instruado en kunlaboro de la instruistino kaj la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe AMU.

La lernolibro estas libere elŝutebla en nia retejo.

Legu pli


La studentoj de la 3-jaraj Interlingvistikaj Studoj de UAM atingis sian sesan, do lastan, semestron per la februara sesio (1-7.02.2020). En la lasta jaro ili jam laboris en du specialiĝoj: komunikado kaj instruado, krome komencis pretigi la finlaboraĵon, kiun ili defendos kadre de la lasta ekzameno en septembro.

Legu pli


27

Jan.

KONFERENCO EN LA UNIVERSITATO PARIS-DIDEROT

La universitato Paris-Diderot kun aliaj 6 partneroj organizis inter la 23-25.01.2020 konferencon SHESL-HTL 2020 - Simplicité et complexité des langues dans l'histoire des théories linguistiques (kun la titolo Simpleco kaj komplekseco de lingvoj en la historio de lingvistikaj teorioj). Dr Sébastien Moret, membro de la organiza komitato organizis sekcion pri planlingvoj, kie krom prelegoj pri Peano, IALA, Basic English kaj Globish aperis 3 franclingvaj prelegoj kiuj rilatis al esperanto:

  • Sébastien Moret (Universitato de Lausanne, Svislando): Esperanto kaj Ido en la sovetaj diskutoj pri la proleta simpleco,
  • Chris Gledhill (prof. de la universitato Paris-Diderot): Kombina komplekseco kaj kunteksta kohero: du, eĉ en planlingvo, neredukteblaj dimensioj de la frazeologia sistemo. Ekzemploj el tekstoj koncerne la kolokaĵojn verbo + objekto en esperanto,
  • Ilona Koutny (Interlingvistikaj Studoj UAM, Pollando): Simpleco kontraŭ komplekseco en la kazo de la planlingvo esperanto.

Ilona Koutny prezentis krome prelegon Eduka valoro de esperanto en la sidejo de Esperanto-France.




La 28-an de julio 2019 en Poznano la rektoro de la Zaozhuanga Universitato, prof. CAO Shengqiang, kaj la vicrektoro de UAM, prof. Ryszard Naskręcki, subskribis kontrakton pri kunlaboro inter la du universitatoj en la tereno de instruado de esperantologio.

Legu pli


BET (Baltiaj Esperanto-tagoj, 6-14.07.2019) en Litovio havis riĉan programon kulturan kaj sciencan. Prof. Ilona Koutny gvidis kurson pri "Lingvo kaj kulturo" kaj prelegis pri la universitata instruado de esperantologio.

Simila prelego de Ilona Koutny pri la spertoj en UAM rilate al la "Universitata instruado de Esperanto kaj esperantologio" estis filmita en Madrido en 2018. La tiama prelego okazis kadre de la Simpozio de ILEI, kiu, en kunlaboro kun UNED kaj Hispana Esperanto-Federacio, okazis en Madrido inter la 26-27 julio 2018. Spektu la madridan prelegon en YouTube .


En la foto: La Universitato de Katmandu - Ilona Koutny kun kolegoj

En Nepalo viglas la esperanto-movado – tion pruvas la ĉiujaraj esperanto-aranĝoj, kiel la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (26.02-8.03.2019). Ilona Koutny, okaze de sia partopreno en tiu renkontiĝo, prelegis (en la angla lingvo) ankaŭ en la Universitato de Katmandu pri tutteriĝo kaj rolo de internaciaj lingvoj. La prelegojn organizis Bharat Ghimire, kiu instruas tie. Partoprenis ĝin kolegoj kaj studentoj.

En la foto: Ilona Koutny prelegas en la Universitato de Katmandu


16

Feb.

INTERKULTURAJ DISKUTOJ EN POZNANO

La februara interlingvistika sesio de UAM (2-8.02.2019) donis lokon al interesaj interkulturaj konfrontoj, ja la 10 gestudentoj alvenis el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Koreio, Rusio kaj Usono).

Legu pli




La septembra sesio 2018 de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz signifis la komencon de la dua studjaro de la 7-a interlingvistika grupo. Partoprenis ĝin 10 gestudentoj el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Koreio; Germanio, Francio, Hispanio, Pollando kaj Rusio).

Legu pli


12

Feb.

VARMA VINTRA SESIO EN POZNANO

Kiel kutime, komence de la jaro (inter la 3-a kaj 10-a de februaro 2018) okazis la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en UAM, Poznano. Alvenis 14 gestudentoj el 10 landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Rusio, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando).

Legu pli


15

Jan.

KONFERENCO EN ROMO

La 11an de decembro 2017 okazis en Romo konferenco organizata de la Pola Akademio de Sciencoj en kunlaboro kun Itala Esperanto-Federacio por festi 100. datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof. Prelegis fakuloj pri Esperanto kaj partoprenis dekkelkaj gastoj, ne nur Esperantistoj. La prelegoj estis prezentataj en Esperanto aŭ en la itala kaj samtempe estis dispondebla teksta traduko en la duan lingvon.

La konferencon malfermis direktoro de la Roma sekcio de la Pola Scienca Akademio prof. Piotr Salwa. Sekvis salutoj de Michela Lipari, prezidantino de IEF. Antaŭtagmeze prelegis: prof. Fabrizio Angelo Pennacchietti (La Zamenhofoj antaŭ L.L. Zamenhof), prof. Davide Astori (La soci-politika engaĝiĝo de Zamenhof), dr Nicola Reggiani (Esperanto kaj la ideo de universala (artefarita) lingvo), dr Bernhard Tuider (Historio kaj tutmonda disvastiĝo de Esperanto) kaj dr Javier Alcalde (Politikaj aspektoj en la historio de la Esperanto-movado). En la posttagmeza sesio oni povis aŭskulti la prelegojn de: prof. Carlo Minnaja (Monda literaturo en esperanto, esperanta literaturo en la mondo; legata de Michela Lipari), prof. Alicja Sakaguchi (Kriterioj por konstrui internaciajn planlingvojn), prof. Ilona Koutny (Esperanto: de la lingvoplano de Zamenhof ĝis natura lingvo), dr Ida Stria (Vivanta lingvo. Ĉu ekzistas unueca bildo de la mondo de Esperantistoj?) kaj prof. Federico Gobbo (Cent jarojn poste: la Zamenhofa filozofio kaj Esperanto). Vespere la partoprenantoj spektis spektaklon “Doktor Esperanto”.

En la foto: dr Ida Stria kaj prof. Fabrizio Pennacchietti. Fotite de Federico Gobbo

La prelegoj de la konferenco troviĝas en la retejo de la Pola Akademio de Sciencoj en Romo (Polska Akademia Nauk Stacja Naukowa w Rzymie). La publikaĵo estas alirebla dulingve, nur en reta versio:
en Esperanto (CONFERENZE 141, Ludwik Zamenhof okaze de la centa datreveno de la morto, Aktoj de la kunveno, Accademia Polacca delle Scienze, Biblioteca e Centro di Studi a Roma, 2018)
kaj en la itala lingvo (CONFERENZE 141, A Ludwik Zamenhof nel centenario della morte, Atti del convegno, Accademia Polacca delle Scienze, Biblioteca e Centro Studi, Roma 2018).

Eltranĉaĵoj el la publikaĵo legeblas en nia paĝaro: la prelego de prof. Ilona Koutny kaj la prelego de dr Ida Stria.


24

Okt.

INTERVJUOJ KUN LA PRELEGINTOJ

Ni intervjuis mallonge niajn prelegintojn, kiuj kontribuis al la programo kaj de la simpozio, kaj de la sesio de la Interlingvistikaj Studoj: prof. dr Ilona Koutny, prof. dr Věra Barandovská-Frank, prof. dr Humphrey Tonkin kaj dr Katalin Kováts.

Legu pli


Okaze de la Zamenhof-jaro, la gvidanto de la Lingvistika Komitato de la Pola Scienca Akademio, prof. Wojciech Chlebda, invitis Ilona Koutny prelegi pri esperanto dum ĝia oktobra kunsido (09.10.2017). La prelego Kiel lingvo el provtubo ekvivis? Tipologia aliro al la lingvo esperanto (Jak język z probówki ożywiał się? Typologiczne podejście do języka esperanto) vekis intereson kaj diskuton inter la profesoroj lingvistoj.

Mallongan raporton vi povas aŭskulti en la kanalo de Pola Retradio (10.10.2017).

PL/EN


Fonditaj en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Ĉi-septembre, post 20 jaroj, startis la 7a interlingvistika grupo kun 21 partoprenantoj el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Svisio, Germanio, Hispanio, Rusio Kazakio kaj Pollando).

La interlingvistikan sesion kompletigis la 4a Interlingvistika Simpozio (21-22.09.2017) kun temo: Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo kun celo festi la Zamenhof-jaron kaj la 20-jariĝon de la Studoj. Ĝi estis malfermita por granda publiko kun la oficialaj lingvoj: esperanto, angla kaj pola. Ĉ. 80 partoprenantoj el diversaj landoj traktis lingvopolitikon, planlingvojn kaj lingvistikon, literaturon, movadon kaj instruadon de esperanto en 3 paralelaj sekcioj dum du tagoj, entute okazis 50 prelegoj.

Legu pli


19

Feb.

ESCEPTA SESIO EN UAM, POZNANO

La ĉi-februara interlingvistika sesio (04-10.02.2017) de la pola Universitato Adam Mickiewicz estis el pluraj vidpunktoj escepta. Ne nur komence (sept. 2014) la grupo estis rekorda (kun 26 membroj), sed ankaŭ en sia lasta, 6-a studsesio partoprenis 14 gestudentoj (2 ne povis veni). Poste sekvos la lasta kaj plej malfacila tasko: verki finlaboraĵon kaj defendi ĝin dum la septembra sesio.

La kvar specialiĝoj: esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado kaj instruado de Esperanto (ĝis nun okazis kutime nur du!) daŭrigis sian laboron, la lasta kun aldonaj 13 persistaj partoprenantoj de la unujara instruista trejnado. Inter la prelegantoj estis novaj kaj delonge ne kontribuintaj kolegoj.

Legu pli


12

Feb.

POZNAŃ FUNEBRAS: FORPASIS ZBIGNIEW GALOR

La 27-an de januaro 2017 tute neatendite forpasis konata pola esperantisto, Zbigniew Galor, la edzo de Ilona Koutny.

Kadre de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Zbigniew Galor prelegis pri sociologiaj temoj kaj pri Esperanto-kulturo, li helpis en kunordigado, programoj kaj regule aktive kunorganizis la ĉiujaran kulturan aranĝon ARKONES.

Lian foreston jam sekvontsemajne akre sentis la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj. La februara sesio en Poznań (4-10.02.2017) estis markita de tiu malfeliĉa evento.

Legu pli ĉe la paĝo de edukado.net.


15

Nov.

PRELEGOJ EN ĈINIO

Ilona Koutny kun sia edzo Zbigniew Galor vojaĝis en Ĉinio fine de oktobro kaj komence de novembro 2016. Laŭ la invito de prof. Xie Nong, prezidanto de la Pekina Fremdafera Universitato de Ekonomio, ili vizitis la universitaton kaj interparolis pri kunlaboro koncerne universitatan instruadon de esperanto kaj esperantologio. Ili vizitis ankaŭ la redaktejon de El Popola Ĉinio, kie laboras la brazilano Rafael Zerbetto, nuna studento de la interlingvistikaj studoj. Ilona prelegis en la Lingva Universitato pri Ĉu esperanto estas facila lingvo?.

Ili triope veturis al Zaozhuang, kie la universitato intencas enkonduki esperanton pli grandskale. Jam du eksterlandaj kolegoj instruas tie sian lingvon kaj esperanton: Bak Giwan el Koreio kaj Sasaki Teruhiro el Japanio. Antaŭ granda publiko Ilona prezentis esperantlingvan prelegon pri esperanto kaj anglalingvan pri Internacia komunikado kaj rolo de planlingvo, Zbigniew parolis pri la soci-ekonomia transformado en Pollando. En la tereno de la universitato troviĝas mirinde riĉa kaj moderna Esperanto-muzeo.

La lasta celo estis partopreni la Azian Esperanto-kongreson kunligite kun la ĉina ILEI-konferenco en Quanzhou por pli bone konatiĝi kun la esperanto-movado en Azio kaj trovi eblecojn de kunlaboro en universitata nivelo. Ilona prezentis du prelegojn: pri la Eŭropaj kaj aziaj trajtoj de esperanto kaj kadre de ILEI-konferenco skizis la universitatan instruadon de esperanto kaj esperantologio, menciis novajn planojn.  Zbigniew parolis pri Esperanto kaj esperantistoj en spegulo de sociologiaj esploroj.

Legu la resumojn de la prelegoj


26

Sep.

REKORDA SESIO EN UAM, POZNANO

La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23.09.2016) estis jam la 5a por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn en kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz.

Legu pli



22

Aŭg.

FORPASIS DETLEV BLANKE

Tute neatendite venis tre malĝojiga novaĵo:
Detlev Blanke mortis la 20.08.2016. Li forpasis subite en la aĝo de 75 jaroj.

Li estis korifeo kaj neevitebla referencpunkto en interlingvistiko. Li multe publikigis sciencajn artikolojn en esperanto, kaj ankaŭ en la germana kaj angla akiris prestiĝon al interlingvistiko kaj esperantologio, li fondis GIL (Gesellschaft für Interlinguistik) kun ĝiaj jaraj konferencoj, prelegaroj, kaj la esperantologiajn konferencojn dum UK, redaktis la Informilon por interlingvistoj... nur komenci la liston.

Ni konas Lin ekde ĉ. 40 jaroj. Li kontribuis ankaŭ al la Interlingvistikaj Studoj dum la unuaj jaroj.

Memoro pri Li restas kun ni por ĉiam.

Elkorajn kondolencojn al Lia familio
Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor
kun la instruistaro kaj studentaro de la Interlingvistikaj Studoj


Ilona Koutny gvidis mallongan kurson pri Esperanto en interkultura komunikado dum BET-52 en Birštonas (Litovio, 2-10 de julio 2016). La kurso okazis en interaga maniero kun multaj diskutoj kaj demandoj. La temo Esperantlingva bildo de la mondo vekis la interesiĝon de la partoprenantoj, temis pri la rilato inter lingvo kaj pensado, ĉu esperantistoj havas similan lingvan bildon de la mondo, kiel ĝi funkcias en interkultura komunikado. Antaŭa enketila esploro rivelis interesajn respondojn.

La temo Ĉu facila lingvo facile lerneblas? analizis Esperanton el la vidpunkto de lingva komplekseco ĝenerale kaj kompare kun la gepatra lingvo de la lernanto, ankaŭ ĝian rolon en la lingva konsciigo kaj lernfaciligo por aliaj lingvoj.

Ŝi prezentis ankaŭ la temon, kiel mondo kun siaj komplikaj rilatoj aperas en la vortoprovizo kaj kiel tiu plej bone meteblas en vortaron uzante la ekzemplon de la propraj laŭtemaj vortaretoj (Angla-esperanta-hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro, Homa vivo kaj loĝado, Lingvo kaj Komunikado. La unua havas ankaŭ litovan version kaj la tria germanan-esperantan-polan version.)




26

Mar.

FORPASIS MICHEL DUC GONINAZ

Profunde kortuŝis nin la neatendita novaĵo pri la forpaso de Michel. Ni konis lin de jardekoj. Li gastis en Budapeŝto en la 80-aj jaroj kaj prelegis en E-fako; vizitis SIS-on kaj AIS-sesiojn en Pollando. Kelkajn jarojn pli poste li kun Arlette gastis ĉe ni, en Poznano kaj gvidis kurson pri e-gramatiko en la Interlingvistikaj Studoj kaj prelegis dum Arkones. Ankaŭ ni vizitis ilin kelkfoje en Aix-en-Provence. Jam en la pasinta jaro ni planis denove viziti ilin, sed ĉiam ni ŝovis la daton. Jam ne plu eblas renkonti lin...

Michel estis malfemita por diskutoj kaj bonhumora. Li estis multflanka esperantisto: multe kontribuis al la scienca priskribo de esperanto, interesiĝis ankaŭ pri la sociologia flanko de la movado (estis recenzanto de la libro de Zbyszek kaj Jukka Pietiläinen) kaj pri literaturo, li tradukis kelkajn verkojn. NPIV estis lia granda entrepreno, kiu okupis lin dum la lastaj 20 jaroj. Li definitive apartenas al la korifeoj de la esperanta historio.

Kun profunda malĝojo
Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor


5

Mar.

DOKTORA DISERTAĴO PRI ARTEFARITAJ LINGVOJ

La 4-an de marto 2016 Ida Stria (magistrino pri etnolingvistiko kaj partoprenanto de la nunaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj) sukcese defendis sian doktoran disertaĵon pri interlingvistiko en la Universitato Adam Mickiewicz kun la titolo: Towards a linguistic worldview for artificial languages 'Provo de lingva bildo de mondo por artefaritaj lingvoj'. La disertaĵo prezentas la teorion pri la lingva bildo de la mondo (LBM, kiu reiras al Humboldt, Sapir kaj Whorf, kaj havas rilatojn kun la moderna kogna lingvistiko), ellaboritan far la Lublina Etnolingvistika Skolo. Ŝi ekzamenas la naturecon de etnaj kaj artefaritaj lingvoj per diversaj kriterioj, kaj kontribuas al ilia pli kompleta sistemigo.

Ida Stria celis esplori la aplikeblecojn kaj limigojn de la teorio pri la LBM al artefaritaj lingvoj. Ŝi plenumis ankaŭ pilotan empirian esploron pri la LBM de esperanto, por kiu la teorio estas aplikebla pro ĝia natura funkciado, tiel ŝi plievoluigis la esplorkampon, kiun iniciatis prof. Ilona Koutny, ŝia gvidantino. Kiel konkludoj pri LBM ĉe esperantistoj aperis la influoj de gepatraj lingvo kaj kulturo, kaj ankaŭ la ekzisto de LBM koncerne kulturajn konceptojn de la movado kaj stereoptipojn rilatajn al esperantistoj mem.

La recenzantoj de la disertaĵo estis: prof. Sabine Fiedler, prezidantino de la Germana Interlingvistika Societo, kaj prof. Jerzy Bartmiński, la fondinto de la Lublina Skolo, kiu esprimis sian rekonon por la valoroj de la disertaĵo kaj interesiĝon pri la temo, kiu plilarĝigas iliajn esplorkadrojn, eĉ invitis la doktoriĝantinon al kunlaboro.


3

Mar.

JUBILEA VOLUMO DE LA LINGVISTIKA REVUO JKI

Ĵus aperis la jubilea volumo de la universitata lingvistika revuo JKI 10 (Lingvo. Komunikado. Informado), kiu estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio, entenas plurajn studojn de prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj (en UAM), parte prezentitaj dum la 3a Interlingvistika Simpozio en septembro 2014. La materialo (parte esperante, parte angle) baldaŭ legeblos en la retejo de la revuo (http://jki.amu.edu.pl), same kiel la antaŭaj numeroj.

La revuo (kiu aperigas polajn kaj anglajn artikolojn) ekde 2011 regule enhavas artikolojn ankaŭ pri interlingvistiko.
Vidu la esperantlingvan enhavtabelon.


25

Feb.

SPECIALIĜOJ KAJ INSTRUISTA TREJNADO 2016/17

En la tria jaro de la studoj, nome en la studjaro 2016/17 okazos specialiĝoj pri internacia kaj interkultura komunikado, esperanta lingvistiko, esperanta literaturo kaj instruado de Esperanto. La lasta, la instruista specialiĝo plenumas gravan rolon en la formado de instruistoj, pro tio ni atendas aliajn INTERESATOJN, kiuj volas dediĉi unu jaron al profesiiĝo en instruado kadre de la kunlaboro de UAM, ILEI kaj edukado.net. La intensa surloka metodika formado (instrumetodoj, lernmaterialoj, kursplanado, ekzamensistemo ktp.) enhavas ankaŭ koncizajn kursojn pri E-gramatiko, E-literaturo kaj movado, krome eblas partopreni la aktualajn kursojn de la trijaraj postdiplomaj studoj (ĉi-foje d-ro Renato Corsetti gvidos kurson pri la nuntempa Esperanto-movado). Necesas alveni por unusemajna intensa sesio fine de septembro kaj komence de februaro. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj specialiĝoj. Pli detalajn informojn pri la instruista trejnado vidu en nia paĝaro kaj en la paĝaro de edukado.net .



1

Okt.

Riĉa septembra programo en Poznano

Fine de septembro 2015 la esperanta vivo en Poznano (Pollando) vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio (en AMU) kaj la kultura festivalo Arkones. La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn.

Legu pli


La Festivalo de Sciencoj kaj Artoj estas kutima printempa aranĝo, kie universitataj fakoj prezentas allogan programon por la interesiĝantoj, ĉefe por mezlernejanoj. La teamo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Michael Farris kaj Ilona Koutny kun du doktoriĝantoj Ida Stria kaj Michał Kozicki kaj ĉina kolegino Chung-Yi Wang) per sia programo „Kiel venki linvajn barojn” (15.04.2015 inter 15-16 horoj) altiris elstare multajn partoprenantojn (50 gelernantojn kun siaj instruistoj).
Post mallonga prelego pri lingva diverseco okazis konkurso pri lingvoj, konciza prezento de esperanto, ankaŭ per poemo kaj muziko. La retejo Lingvo.info kaj la broŝuro Malkovru Esperanton estis proponataj por pluaj informoj, la partoprenantoj kontente foriris kun informiloj kaj skribiloj de lingvo.info.


22

Mar.

Ilona Koutny en Zagrebo

18-22.03.2015 Ilona Koutny vizitis Zagrebon okaze de la 20-jara festo de la Hungara fako en la Zagreba Universitato kaj ankaŭ en la esperanto-klubo prezentis atentokaptan kaj diskutigan prelegon pri la "Lingva bildo de la mondo en esperanto" (18.03.2015 vespere, simila artikolo troviĝas en la retejo ĉe publikaĵoj). En la universitato ŝi gastprelegis germanlingve kadre la interlingvistika kurso de prof. Velimir Piškorec pri tipologio de esperanto (simila artikolo troviĝas en la retejo de GIL ). La viziton en Kroatio finis agrabla renkontiĝo kun la verkistino Spomenka Štimec kaj Neven Kovačić en Varaždin dank'al la organizado kaj akompano de Dalibor Šeatović (nuna partoprenanto de la interlingvistikaj studoj).


Inter la 31.01 kaj 06.02.2015 okazis la dua sesio de la aktuala grupo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, en Poznano, kun la partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el 10 landoj (inter ili 5 brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. La internacia partroprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata far Ilona Koutny) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn. ...

Legu pli


18

Jan.

Finiĝis la projekto lingvo.info

Finiĝis la projekto lingvo.info - multlingva retejo por interesiĝantoj pri lingvoj de Eŭropa Unio. La Interlingvistikaj Studoj estis unu el la 9 partneroj kunlaborantaj, uzante ankaŭ Esperanton.

Legu pli


5

Okt.

Interlingvistika Simpozio la 3-an fojon en UAM

Inter la 25-26.09.2014 okazis la 3-a Interlingvistika Simpozio en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato) kun la ĉefa temo Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. En la foto videblas Zbigniew Galor, Ilona Koutny kaj Marek Nawrocki, vicrektoro de UAM, dum la malfermo de la Simpozio.

Okazis 4 ĉefprelegoj kaj 34 prelegoj en du sekcioj en la tri oficialaj lingvoj: esperanto, pola kaj angla. Pli ol 60 % de la partoprenantoj (ĉ. 70 personoj) estis eksterlandanoj.

Ni intervjuis mallonge du gastojn, kiuj kontribuis al la programo kaj de la sesio kaj de la simpozio.

Legu pli


La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉehio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998. Bonvenigis ilin la vicdekanino de la Novfilologia Fakultato, prof. Aldona Sopata, kaj la gvidanto de la studoj, prof. Ilona Koutny.

La sesion sekvis la 3-a Interlingvistika Simpozio (25-26.09.2014), kun ĉefa temo de internacia komunikado.

Legu pli



21

Aŭg.

La tria Interlingvistika Simpozio kaj Arkones

El inter pli ol 40 (esperantlingvaj, anglaj kaj polaj) prelegoj vi povos elekti la plej interesajn dum la tria Interlingvistika Simpozio (25-26.09.2014), kies ĉefa temo estas Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj, sed okazos sekcioj ankaŭ pri esperantaj gramatiko kaj literaturo, pri instruado de esperanto (baldaŭ la programo kaj resumoj aperos sur niaj retpaĝoj).
La simpozio okazos post la interlingvistika sesio de la nova grupo kaj tuj antaŭ la 30a Arkones, kiu ofertos al vi riĉan kulturan programon post la scienca. Ni invitas vin partopreni la sciencan programon kaj festi kun la partoprenantoj kaj la gestudentoj dum la ĵaŭda bankedo.


16

Aŭg.

Jam formiĝis la nova grupo

Ni informas kun ĝojo, ke ni havas jam la necesan nombron de kursanoj kaj la nova grupo de trijaraj Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM povas starti en septembro 2014. La studontoj venos al la pola universitato el 14 landoj: el Belgio, Brazilo, Ĉeĥio, Francio, Hispanio, Hungario, Irano, Kroatio, Nederlando/Serbio, Pollando, Rusio, Slovakio, Svedio kaj Usono. La plej granda grupo (7 personoj) denove venos el Brazilo.


Edukado.net lanĉis kampanjon kaj provas kolekti monon por regule kaj kontrolite monhelpi la kandidatojn al la Interlingvistikaj Studoj de UAM, kiuj ne povas mem pagi la vojaĝkostojn al Poznań. La alvoko de Katalin Kováts sonas: "La studoj en Poznań estu korafero de ni ĉiuj. Estas nia komuna intereso, ke estu diplomitaj esperantologoj en la mondo". La sistemo, proponita en la paĝaro edukado.net, ebligas ne nur ĝenerale helpi, sed ankaŭ "adopti" kelkajn studontojn kaj sekvi iliajn studojn. Bv. legi pli en la Novaĵoj de edukado.net .


Prof. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, prelegis pri la graveco de universitata instruado de interlingvistiko kaj esperantologio kaj pri la modelo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM kadre de la studsemajnfino de CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia), en La Chaux-de-Fonds (Svislando), la 3-an de majo 2014. Parto el la prelego atingeblas sur la retpaĝoj de CDELI dank' al Stefano Keller. La invito rigardeblas ankaŭ ekde 17.06 en la Esperanta Televido kaj aŭskulteblas ekde 23.06 en la retradio Muzaiko. Ĝi spekteblas ankaŭ sur la retpaĝoj de la Studoj: http://www.amu.edu.pl/~interl/ .


La 3-jaraj eksteraj postdiplomaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio estas simile postulemaj kiel filologioj de aliaj lingvoj. La 120 ETCS-poentoj (same kiel por 2-jaraj magistraj studoj) estis konfirmitaj per la Fakultata Konsilio de Novfilologio de UAM en majo. Studentoj de aliaj universitatoj povus profiti el tio. Kandidatoj el la tuta mondo estas atendataj por la nova grupo, kiu startos en septembro. Informoj sur la retpaĝoj de la Studoj: http://www.amu.edu.pl/~interl/ .


La 22an de majo 2014 prof. Ilona Koutny prelegis pollingve pri la temo: "Serĉado de nuntempa internacia lingvo: Esperanto kiel alternativo" (en la pola lingvo: "W poszukiwaniu współczesnego języka międzynarodowego: Esperanto jako alternatywa"). La prelego okazis en la Universitato de la Tria Aĝo en la urbo Rawicz (PL) . La publiko estis interesita kaj faris demandojn.


La 2-an de majo 2014 okazis franclingva konferenco pri aglutineco en la Universitato de Lauzano (Svislando), kunorganizita far Sebastien Moret, esploristo de la universitato kaj diplomiĝanta studento de la Interlingvistikaj Studoj. Li prelegis pri lingva simpleco kaj aglutina penso laŭ rusaj esperantistoj en la jaroj 1920-aj. Ilona Koutny prelegis pri natura kaj planita aglutineco (komparante la hungaran lingvon kaj esperanton). Krome pluraj el la aliaj prelegantoj menciis esperanton en sia prelego. Temoj kaj resumoj videblas: Vidu Resumon. Okazis ankaŭ agrabla renkontiĝo kun Stefano Keller kaj Nicole Margot dumŝia hejma pikniko kun juna paro mondvojaĝintoj Sarah kaj Sylvain la antaŭan vesperon. En Vortaro).


Aperis la revuo JKI 2013 (Lingvo. Komunikado. Informado) kun 4 artikoloj kiuj tuŝas interlingvistikon aŭ esperantologion: Stefano Keller kun Tove Skutnabb-Kangas pri lingvaj rajtoj k UEA ( angle), Ida Stria pri klasifiko de artefaritaj lingvoj (angle), Katarzyna Wojan pri pola-esperanta leksikografio (pole), Goro Kimura pri komunikadaj strategioj ĉe la germana-pola landlimo (pole), krome la recenzo de Ilona Koutny pri la festlibro al Detlev Blanke kaj ŝia prezento de la Interlingvistikaj Studoj (angle). Baldaŭ estos ankaŭ tiu ĉi numero en la retpaĝoj http://jki.amu.edu.pl. La antaŭaj 3 numeroj (ekde kiam Ilona Koutny estas kunredaktoro) entenas same artikolojn pri interlingvistiko kaj esperantologio. La volumoj entenas anglajn kaj polajn artikololojn, kaj ankaŭ resumojn esperante. Ni atendas kontribuojn (angle aŭ pole) por la sekva numero, JKI 2014. Limdato: 30.09.2014. Bv. sendi ĝin al ikoutny@amu.edu.pl!