image

En la foto: La grupo 2014-2017

La sesa interlingvistika grupo sukcese kaj bonetose daŭrigas siajn studojn en UAM

Inter la 31.01 kaj 06.02.2015 okazis la dua sesio de la aktuala grupo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, en Poznano, kun la partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el 10 landoj (inter ili 5 brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. La internacia partroprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata far Ilona Koutny) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn.

La pola poetino Lidia Ligęza enkondukis la ĉeestantojn en la poezion de la dua periodo de esperanta literaturo kaj la konata tradukisto kaj eldonisto Tomasz Chmielik en la prozon. Michael Farris el la Lingvistika Instituto de UAM transdonis al la gestudentoj la bazojn de morfologio kaj sintakso kun multaj diverslingvaj ekzemploj. Kadre de esperanta gramatiko estis traktataj tiklaj problemoj, kiel la morfemklasifiko kaj la radikkaraktero, la -ata/ita problemo. Ĉi-foje krom Ilona Koutny kontribuis al la gramatika kurso Cyril Brosch, juna germana doktoro pri lingvistiko, kiu finis la interlingvistikajn studojn en 2008. La partoprenantoj havis eblecon diskuti kun la kursgvidantoj.

Kiel kutime, merkrede okazis la komuna vespero, ĉi-foje kun prezento de lingva seksismo en esperanto de Cyril Brosch, de ironiaj poemoj de Lidia Ligęza kaj abunda kontribuo de la partoprenanoj: poemoj, muziko kaj kantoj (Eida Lima, Małgorzata Zięba-Szmaglińska, Maria Verzun). Ni povis aŭdi la esperantan version de la eŭropa himno (Johano Derks), memmuzikigitajn Zamenhof-poemojn (kantis Michał Kozicki), poemtradukojn (Suso Muíños) kaj ankaŭ proprajn poemojn de Paulo Nascentes. Victor Lufimpu montris afrikajn dancojn kaj kantojn el Kongo kaj Zuzanna Kornicka fermis la bonetosan kunestadon per kantoj kaj gitarludo.

Post la intensa tutsemajna laboro sekvis tradicia ekskurso al Toruno, kie Teresa Nemere, Maria Pokrzywnicka kaj Kinga Nemere-Czachowska akceptis la interesiĝeman grupon kaj gvidis ĝin tra la urbo. Okazis vizito en la Kopernik-muzeo kun esperantlingva prezento de la historio de la urbo, en la kulturdomo kun spektaklo de Studio P, en liceo, kie Antoni Grabowski havas memortabulon. La ekspozicion en la Etnografia Muzeo pri la ĉiutaga popola vivo dum la tempoj de Zamenhof klarigis vigle Maria Pokrzywnicka. Fine torunaj mielkukoj kun kafo kaj teo atendis la gestudentojn, Maria Pokrzywnicka kantigis kaj ludigis ilin.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

image

Multaj bildoj pri la septembra kaj februara sesioj troviĝas ĉe Edukado.net (Fotoalbumo "Poznan 2014 septembro").

Interlingvistikaj Studoj