image

En la foto: La grupo 2014-2017

LA KVARA INTERLINGVISTIKA SESIO EN LA POZNANA UNIVERSITATO (30.01-5.02.2016)

Ne nur komence, en septembro 2014, la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando kaj po unu el Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, Rusio, Serbio kaj Svedio) progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio.

Ĉi-jare d-ro Ulrich Lins, aŭtoro de La danĝera lingvo prezentis la movadhistorion de Zamenhof ĝis post la dua mondmilito kun multaj interesaĵoj.

La aliajn tri kursojn gvidis prof. d-ino Ilona Koutny envolvante la gestudentojn en diskutojn kaj ludojn. Kadre de aplikata lingvistiko temis pri leksikografio, lingva planado, multlingvismo kaj denaskismo ĝis pri komputa lingvistiko. Kontribuis ankaŭ d-ro Marc Bavant pri terminologio kaj prof. d-ro Zbigniew Galor pri lingvo kaj socio.

La tria semestro de esperanta gramatiko prilumis la riĉecon de esperanta leksiko inklude frazeologiaĵojn kaj tiklajn punktojn de vortfarado. Ilona Koutny traktis la problemojn de lingvotavoloj, skizis la evoluon de Esperanto kaj la lokon de Esperanto laŭ lingvotipologio. Enkadre de pragmatiko, preskaŭ neesplorata tereno koncerne Esperanton, okazis diskutoj pri kutimoj de lingvouzo (alparoloj, petoj kaj aliaj ĝentilecformoj), serĉante normojn kaj limojn de komunaj scioj kaj eblaj supozoj en internacia parolkomunumo.

La merkreda komuna vespero estis bonetosa: ni aŭdis tradukitajn poemojn de nia studento, Suso Moinhos (ES), kaj kantojn de Zuzanna (Suzana) Kornicka, krome informojn pri la poznana elementa lernejo, kie komenciĝis instruado de Esperanto kunlabore kun la Interlingvistkaj Studoj.

Post la sesio, sabate, okazis ekskurso al Vroclavo, kiu estas ĉi-jare Eŭropa Kultura Ĉefurbo kaj gastigos Internacian Junularan Kongreson. Lokaj esperantistoj kaj partoprenantoj de la universitato de la tria aĝo akceptis kore la grupon.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

image

En la foto: La grupo 2014-2017 kun Ilona Koutny, Michael Farris kaj Ulrich Lins

Interlingvistikaj Studoj