image

In the photo: The group 2017-2020 with prof. Ilona Koutny and Aleksandr Korzhenkov

INTERCULTURAL DISCUSSIONS IN POZNAN

La februara interlingvistika sesio de UAM (02-08.02.2019) donis lokon al interesaj interkulturaj konfrontoj, ja la 10 gestudentoj alvenis el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Koreio, Rusio kaj Usono). En familia etoso okazis la diskutoj dum la kursoj de Ilona Koutny, gvidantino de la Studoj. Enkadre de aplikata lingvistiko aperis temoj kiel tradukado el kaj al esperanto, leksikografio kaj terminologio, komputa lingvistiko, lingva planado kaj seksismo en la lingvo en diversaj landoj.

Pragmatiko koncentriĝis al la lingva formo de ĝentileco en diversaj kuntekstoj kaj sociaj rilatoj de la interparolantoj, ni komparis la influon de kulturo al diversaj lingvoj kaj serĉis spurojn en esperanto. Ni spertis kiel eblas agi per lingvo de promeso ĝis agresemo.

Enkadre de esperanta gramatiko la partoprenantoj esploris la signiforilatojn inter vortoj kaj malkovris esperantajn frazeologiaĵojn, ili serĉis eblajn lingvotavolojn en esperanto. Estis prezentata la deveno kaj evoluo de esperanto. La konata eldonisto (Sezonoj) kaj verkisto Aleksander Korĵenkov skizis la historion de la esperanto-movado.

image

In the photo: Lecture by Aleksandr Korzhenkov

La komuna vespero estis gaja kun la kontribuo de la gestudentoj (deklamoj, kantoj kaj ludoj). La sesion akompanis agrabla turismado en Vroclavo kun la helpo de lokaj esperantistoj.

image

In the photo: Accepted by esperantists in Wrocław

Ĝoja, studentino el Ĉinio, pretigis filmeton, en kiu la studentoj prezentas sin kaj sendas siajn bondezirojn al Amiens, Francio, al la gestudentoj de iama partopreninto de la Pedagogia Seminario en Poznano. La filmeto spekteblas ĉi tie.

Ilona Koutny
Director of Interlinguistic Studies

Interlingvistikaj Studoj